Pages

11/10/2006

la golreĝo

Regulaj legantoj de mia blogo scios ke mi laboras kun du viroj (Kolego 1 kaj Kolego 2) kiuj avide spektas/diskutas/pepadas/blekadas pri futbalo. Kolego 2 eĉ ludas en loka teamo. Nu, fakte, Kolego 2 estas foje iom kritika pri blogo-verkado kaj ne opinias ke multe utilas... Krom tio, tamen, li ja deziras ke mi perbloge informu la tutan mondon pri liaj futbalaj ekspluategoj pasintvendrede :-)) Laŭdire (ĉar mi ne staris vespere en la pluvo por spekti la matĉon) li ludis kiel golulo kaj malpermesis almenaŭ kvar golejofrapojn. Tial lia teamo (Spartak Wales and West) gajnis 5 kontraŭ 1.

Nu, kompreneble ni ĉiuj gratulas Kolegon 'golreĝon' 2 , ĉu ne? :-)))

2 comments:

Anonymous said...

Gratulojn el Portugalio, golreĝo. :)

Eriketo said...

Dankon - Kolego 2 multe gxojas ke oni gratulis lin!