Pages

17/10/2006

la plej granda blogado en Britio

Mi legis hodiaŭ per la retejo de la televida kompanio BBC pri projekto kiun lanĉis diversaj organizaĵoj en Britio kiuj zorgas pri historio kaj kulturo. La projekto demandas al kiel eble plej multaj enloĝantoj de Britio hodiaŭ kontribuii al la projekto-blogo kaj priskribi ilian tagon, tiel kreante historian raporton de la 17-a de oktobro 2006 en Britio.

Por kontribui, oni devas verki pri la normalaj eventoj de la tago (inter 100 kaj 650 vortoj). Tiam oni alŝutu ĝin antaŭ la 31an de oktobro ĉi tie.

Nu, estus bona ideo, laŭ mi, se ĉiuj Esperanto-parolantaj enloĝantoj de Britio verku tagrakonton dulingve - en la angla kaj en esperanto (aŭ en esperanto kaj unu el la aliaj parolataj lingvoj de Britio kompreneble!) Oni tial povus montri kiel aspektas Esperanton kaj ankaŭ paroli pri la kutimaj e-lingvaj agoj kiujn ni ĉiuj ĉiutage partoprenas - ekzemple, legi retejojn esperantlingve, 'skajpado'/blogado esperantlingve ktp. Kion vi opinias?

1 comment:

Anonymous said...

Tre bona ideo. Mi esperas ke multaj britaj esperantistoj partoprenos tiun cxi programon.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...