Pages

19/10/2006

memore: antaŭ 40 jaroj

Antaŭ 40 jaroj, vendredon la 21-an de oktobro 1966, karbo-ŝutmonto numero 7 ekglitis de la supro de la monteto kaj forfrakasis la elementan lernejon ĉe la vilaĝo de Aberfan [Abervan] en suda Kimrio.

Dum jaroj oni estis amasiĝintaj la karbo-ŝutaĵojn de la apuda minejo sur la monton en kies ombro kuŝis la vilaĝo Aberfan. La ŝutmonto estis lokita super subtera rivereto. La proprietuloj de la minejo sciis ke estis malsekura. Oni nenion faris.

Tiun tagon, post akumulado da akvo sub la ŝutmonto, je 9.15 matene, ĝi disfalis sur la vilaĝon. Estis la lasta lerneja tago antaŭ la feriojn. 144 mortis - 116 estis infanoj en la lernejo. Nur kelkaj estis eltiritaj vivantaj el la rubo.

La Kimra Ĉefministro, Rhodri Morgan, petis ĉiujn kimrojn ĉi-jare denove memoru la tragedion. Li parolis jene:

"Ĉiuj povas memori kiel ili aŭdis la novaĵojn pri Aberfan. Mi unue lernis pri tio per la lunĉ-horaj novaĵoj tiun tagon kaj malfacile povis kompreni la hororon - la fakto ke elementa lernejo entombiĝis, ke tiom da infanoj estis mortintaj kaj la grandskala savado.

"Estis la 1960-aj jaroj. Kimrio ankoraŭ havis 100,000 ministoj kaj karbo reĝis. La Nacia Karbo Organizaĵo estis la granda potenco en la lando. Karbo tiom gravis ke ni ĉiuj akceptis - antaŭ Aberfan - ke prezo estis pagenda kaj ni pretis pagi tiun prezon. La ŝutmontoj kaj la turnantaj minejaj volvradoj montris, nur, ke tiom da viroj estis laborantaj nevideble subtere.

"Iel ni estis alkutimiĝintaj al subteraj tragedioj - Senghenydd, Cambrian, Gresford kaj multaj aliaj minejaj katestrofoj. Kio ni neniam estis antaŭvidintaj estis ke karbo povus forpreni la vivon de niaj infanoj. Tio estis nova, kaj terura - 116 junaj vivoj perditaj, kune kun 28 plenkreskuloj.

"Aberfan difinis post-1945-an Kimrion kiel neniu alia evento. Ĝi vekis en ni la komprenon ke ni devis respondeci por nia ĉirkaŭaĵo. Ne plu Kimrio akceptus nian degraditan ĉirkaŭaĵon. Kio estis iam akcepteble al niaj komunumoj devis esti purigata.

“Iom post iom niaj valoj reverdiĝis. Nova epoko sekvis la malgrandiĝo de la karba industrio.

"Sed nenio povis reporti la perditan generacion de Aberfan. Kvardek jarojn poste, ni daŭre priploras ilian perdon."

Ĵaudon vesperon okazis memordiservon en la apuda urbo Merthyr Tydfil. Angla-lingvan raporton vi povas legi ĉe la BBC
.

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...