Pages

23/05/2006

ĵurnala renomo

Kvankam pluvegas senĉese ekde 5 tagoj, mi estas en tre bona humoro hodiaŭ, ĉar mia letero pri Esperanto (vidu mian blogon de la 19-a de majo) publikiĝis hodiaŭ en la Brita ĵurnalo Financial Times. Tio estas sufiĉe prestiĝa kaj serioza ĵurnalo. Unu el la redaktoroj telefonis al mi hieraŭ informi min ke ili publikigus la leteron kaj diris ke estis pli amuze ol multaj leteroj kiujn ili ricevas (mi iom fanfaronas - pardonu min!)

Jen, ĉi-supre, do, la artikolo. Vi ankaŭ povas legi ĝin rete ĉe la Financial Times. Espereble bona propagando por Esperanto!

5 comments:

Anonymous said...

Gartulon kaj dankon kara Eriketo.

Anonymous said...

Gratulon, Eriketo! Mi ĝojas, ke via letero aperis en la renoma ĵurnalo. Ĝi efike rebatis.

Anonymous said...

Mi iom ne certis antaŭe, ĉu "renoma ĵurnalo" ne signifu ĵurnalon kiu re-nomis iun aŭ ion, sed poste trankviliĝis eksciinte, ke temas pri la dua signifo :) Ĉiukaze, via reago estas tre bona kaj mi ĝojas, ke ĝi iĝis tiom pozitive akceptita.

Anonymous said...

Gratulon. Tre sprita komento, kaj tre oportuna reago.

Anonymous said...

Saluton Eriketo. Mi denove regratulas vin pro via informplena kaj amuza letero. Bona reklamo, ĝi ja estas por Esperanto.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...