Pages

01/12/2005

malfruas la trajnoj

Kolego 2 ĉi-semajne plendadegas pri la trajnoj, kiuj lastatempe estas eĉ pli konstante malfruaj ol kutime. Feliĉe mi loĝas en la urbo mem kaj povas facile piediri al la laborejo, do plejparte evitas la trajnojn kaj aŭtobusojn. Fakte, tamen, la publika transporta sistemo ĉi tie ja pli aĉiĝas. Kiam neĝas, malfruas la trajnoj ĉar la fervojaj reloj frostiĝas. Kiam estas varme, malfruas la trajnoj ĉar la reloj ekspansiias. Dum aŭtuno malfruas la trajnoj ĉar falintaj folioj sur la fervojo glitigas ilin.

Pro tiom da malfrueco, oni decidis antaŭ kelkaj jaroj ke se trajno havas malpli ol 11-minuta malfruo, oni taksu ĝin akurata kaj ĝi ne aperu en la statistikoj pri malakureco. Kompreneble, tio tute ne helpas iun kiu bezonas trafi alian postan trajnon. Kolego 2, do, deziras scii ĉu tia malklariĝo statistika estas kutima en aliaj landoj.

3 comments:

Anonymous said...

Kara Erikto,
Cxi tie en Svedio oni afisxas tempon kiu restas al alveno de trajno sur ekranoj en Stacioj. Sed iam kiam ekrano montras ke unu minuto restas al alveno de trajno tiu unu minuto dauras kelkajn minutojn! Tio estas gxenanta ekzemple kiam mi sur la tero vidas ke unu minuto restas al alveno de trajno do mi kuras subteren por iri sur platformo sed tie devas atenti minutojn kaj mia kurado estis vana. Cxiuokaze en Stokholmo malsame de Parizo ne okazas multajn strikojn de la publika transporto kaj tio estas felicxiga afero.

Anonymous said...

Felice estas pli bone en Lowestoft

Genoveva said...

Estas vere ke en Parizo, okazis multajn strikojn de la publika transporto. Estas granda problema

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...