Pages

27/10/2005

festas mi!

Hodiaŭ mi festas mian 36-an naskiĝtagon. Mi decidis, do, amuzigi vin per la jenaj fotoj! Interese ke en ambaŭ mi provis manĝi. Ankaŭ hodiaŭ mi intencas bone manĝi - mi kunportis dolĉajn pasteĉojn al la laborejo por manĝi dum la matena kafpaŭzo kaj postagmeze, konforme al Brita tradicio, mi aĉetos por miaj kunlaborantoj kremkukojn. Ĉi-vespere mi intencas manĝi ĉe greka restoracio kun amiko.

Jen, ankaŭ la raporto pri mia naskiĝo kiu aperis en La Brita Esperantisto (tiutempe nomita The British Esperantist).

La kuniklo ĉi tie nomiĝas Kunjo kaj estas la mia ekde mia naskiĝo. Kunjo, do ankaŭ festas datrevenon hodiaŭ. Dum sia vivo Kunjo portis diversajn vestaĵojn, tamen ĉiam, sen escepto, Esperantan insignon. Kunjo ankaŭ ĉeestis pli da Esperantaj kongresoj kaj kunvenoj ol la plej multo da kunikloj!

Mi esperas ke vi ĝuas tiun ĉi rigardeton en mian esperantan historion.

4 comments:

Anonymous said...

Kara Eriketo,
Gratulon pro via festo de la naskigxdatreveno. Mi esperas multajn (almenau 100-200) gxojajn pluajn jarojn por vi.

Anonymous said...

Feliĉan datrevenon!! :-)

Manuel said...

Gratulon en via jubilea tago! Multajn pliajn jarojn vi plu a^gu.

Anonymous said...

Jam pasis pli ol unu monato, sed gratulon. Mi rimarkis, ke ankaŭ mi havas saman jaraĝon.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...