Pages

09/11/2005

konfitaĵo

Kolego 1 hodiaŭ alportis por mi kaj Kolego 2, donacojn. Konfitaĵo de la franca kompanio St Dalfour. Multe plaĉas al ni ĉiuj tiu konfitaĵo ĉar estas farita sen aldona sukero - nur la naturaj sukeroj de la frukto dolĉigas la konfitaĵon. 18 diversaj aromoj haveblas. Plaĉas al mi manĝi tia konfitaĵo ŝmirita sur freŝa pano. Kolego 2 preferas kirli ĝin en tradician rizpudingon.

Tiuj donacoj instigis longan diskuton pri niaj preferataj dolĉaj konservaĵoj. Multe plaĉas al mi oranĝa marmelado. Kolego 1 rifuzas manĝi konfitaĵon farita de rabarbo. Kolego 2 manĝas ĉion kaj volas scii pli pri diversaj konfitaĵoj en aliaj landoj. Al vi, do, respondi, se vi havas similajn specialaĵojn ĉe vi.

2 comments:

Anonymous said...

Kara Eriketo,
Mi ne scias multon pri cxi-rilataj specialajxoj en Irano. Mi nur volis diri ke mi mem tre sxatas figan konfitajxon (kiu plejeble ne nur pretigxas en Irano).

MCG said...

Haha, mi ankau petas iom, estas bongustega...

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...