Pages

01/09/2005

Aĉetu Kimran aeron!


Hodiaŭ komercisto John Gronow lanĉas retejon kie li vendas botelojn da kimra aero. La aero kostas po 24 britaj pundoj kaj oni kunricevas atestilon kiu certigas ke temas pri vera kimra aero.

S-ro Gronow esperas ke kimranoj loĝantaj aliloke aĉetos la aeron por havi 'ion de la hejma lando.' Restas vidi ĉu la kimraj elmigrantoj ja estas tiom trofidemaj. Vidu la retejon ĉe Wales in a Bottle. Angla parolantoj povas legi artikolon ĉe la BBC.

2 comments:

Anonymous said...

Kara Eriketo,
Cxu vi mem pensas ke tie estas io speciala en la kimra aero? Se jes, cxu nekimranoj ankau povas percepti tiun specialan apartigajxon?

Eriketo said...

Nu - en la urbego kie mi loĝas kio estas en la aero estas plejparte polvo kaj poluado! Tamen mi povus sendi al vi skatolon da Kardifa aero por la modera prezo de 20 britaj pundoj :-)

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...