Pages

02/08/2005

Fosado kaj konstruado

Mia matena promenado al la laboro sekvas agrablan vojon preter la kastelo de Kardifo kaj tiam laŭ ponto trans la urba rivero. Speciale plaĉas al mi la panoramo de tiu ponto - kun la rivero, ponteto kaj la montetoj de norda Kardifo en la distanco.

Ekde kelkaj tagoj, tamen, la rivero estas iom pli brua. Oni konstruas novan albordiĝejon por akvobusoj. Tiuj 'akvobusoj' veturos de la kvartaloj apud la maro (Cardiff Bay) al la urbocentro.

Lastatempe, do, ĉiu matene oni povas vidi plurajn virojn sin apogantajn al la pontoreloj spektante la buldozojn, traktorojn, fosmaŝinojn ktp kiuj laboras en la rivero. Multe amuzas min ke la virinoj kiuj marŝas trans la ponton momente ekrigardas la konstruaĵlaboro kaj tiam daŭras sian vojon. La viroj, tamen, estas tie dum almenaŭ 10 minutoj, diskutante precize kio okazas. Do, por tiuj kiuj interesas, jen bildo de la laborado ĉi-matene.

2 comments:

MCG said...

Hmmm, ŝajnas malpli da naturo, pli da bruo estonte, kun la akvobusoj vojaĝante tien-reen...

Anonymous said...

Kiom felicxa vi estas! Via logxloko estas ja belega.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...