Unu el la plej gravaj novaĵoj en Britio dum la pasintaj 24 horoj verŝajne estis la anonco de la IRA ke ili ne plu sekvos siajn celojn perforte, sed ekde nun laboros politike. Ĉiuj detaloj estis amplekse raportitaj en la monda gazetaro, do mi ne ripetos la faktojn ĉi tie. Kompreneble, jam leviĝis kelkaj cinikaj voĉoj dubante ĉu la senarmiĝo vere okazos. Kaj multaj havas kialojn esti singardemaj, precipe tiuj kiuj suferis dum multaj jaroj en norda Irlando pro terorismo, de kia ajn politika tendenco. Eble, tamen, ni devus bonvenigi ĉiun paŝon kiu eventuale kondukus al malpli da konflikto ie ajn en la mondo.
Laŭvoje al la laboro hodiaŭ mi iom klasikumis muzike - per mia persona KD-ludilo mi aŭskultis Mazurkojn de Chopin. Mi konstatis, tamen, ke mi ne kapablas aŭskulti tian muzikon sen samtempe 'ludi' la notojn en la aero. Tuj kompreniĝis la strangajn rigardojn kiujn mi ricevis de preterpasantoj! La sama problemo okazas se mi aŭskultas orkestrajn verkojn sed tiam mia tendenco estas kondukti imagajn muzikistojn.
Vendredo en la oficejo estas la tago por la Ĉokolada Klubo. Ĉiu semajne oni laŭvice aĉetas ĉokoladon por manĝi je la 15-a horo. Vendredojn dum la tuta mateno ni avide atendas la posttagmezajn dolĉaĵojn. Ankoraŭ 1 horo kaj duono! Interesa artikolo pri ĉokolado mi trovis jene per Vikipedio. Oni povas aĉeti tre bongustan kimre-faritan ĉokolado ĉe Pembertons.
Nu, karaj gelegantoj, mia lunĉpaŭzo finiĝas do, ĝis baldaŭ!
No comments:
Post a Comment