Pages

13/03/2020

La Kronvirusa Taglibro: 13.03.2020 / The Coronavirus Diaries

banĉambro
Do, ekde hodiaŭ Britio troviĝas je la dua nivelo de la plano kontraŭ kronviruso, kiu estas 'prokrasto'.  Mi certas ke vi povus lerni pri la detaloj per la reto se vi interesiĝas, do mi ne ripetos ĉion ĉi tie. Se ni kredas ke ni eble havas simptomojn, ni devas resti ĉehejme kaj "laŭeble uzi apartan banĉambron ol aliaj kunloĝantoj".  Oni ja povas konstati ke multaj el niaj ministroj loĝas en domegoj kun multaj banĉambroj... malsimile al la plejmulto el ni.

Anksio

Mi maltrankviliĝas pri mia patrino. Ŝi loĝas nun en maljunulvartejo kaj ne povas (aŭ eble ne volas) ellitiĝi. Ĉar ŝi havas alzheimer-malsanon ŝi rapide konsterniĝas se mi iam ne vizitas ŝin.  Mi estas unu el la solaj personoj kiujn ŝi nun rekonas kaj la sola kiu kapablas konvinki ŝin preni medikamentojn.  Mi ja tre timas ke mi baldaŭ estos malpermesita viziti la vartejon.  Estas malfacile.  Kompreneble mi tute ne volas senscie alporti viruson tien, sed sen miaj vizitoj, mia patrino ja rapide panikegas... Eble mi devus lerni ke mi ne estas tiom malhavebla kiom mi supozas.

Alinovaĵe

dafodilo
Oni nuligas multajn koncertojn, sportajn eventojn ktp.  Mi devintus ĉeesti koncerton de la rokgrupo The Who fine de marto, sed tio nun estos prokrastita.

Kion fari pri la planita renkontiĝo de Esperanto en Kardifo je la 24-a de marto? Mi kontaktu la grupanojn por diskuti...

Hodiaŭ estas sufiĉe varme porti ŝuojn (anstataŭ botojn) kaj malpli dikan jakon.  Printempo alvenas.

Trankviligaĵoj

Mi komencis iom tro cerbumi pri la tuta afero hieraŭ kaj tre baldaŭ trovis ke miaj pensoj iom katastrofiĝis. Lunĉhore, mi iris kuradi por malstreĉigi.  Post 3 kilometroj komencis terure hajli!!! Nu, almenaŭ mi enspiris freŝan aeron.

Post la labortago mi faris iom da jogo kiel kutime. Mi devas koncentriĝi tion fari, do ĉiuj aliaj pensoj pri la tago estas forpuŝitaj. Estas ankaŭ bone streĉi la muskolojn post tago sidante antaŭ komputilo. Mi abonas retejon kiu enhavas klasojn pri jogo. Hieraŭ la gvidanto estis parolante pri la 'filmo' kiun ni ofte senĉese havas en nia menso pri tiom da stultaj aferoj, multaj el kiuj neniam realiĝos.  Necesas distanciĝi de la filmo kaj memori ke ni ne povas kontroli ĉion.

Do, mi klopodos kontroli kion mi povis kaj celos ne maltrakviliĝi pri kio mi ne povas kontroli.

Cetere, la retejo kie mi sekvas miajn klasojn decidis oferti 12 senpagajn klasojn (en la angla lingvo) libere al iuj kiuj sentas la bezonon malstreĉiĝi. Kompreneble, multaj similaj aĵoj troveblas enrete en multaj diversaj lingvoj - kial ne provi unu!

Memeo de la tago


Finfine

Do, laŭeble restu sanaj, restu bonhumoraj, kaj ĝis morgaŭ!


The Coronavirus Diaries: 13.03.2020


So, yesterday

Officially...

So at the moment of writing, the UK is currently in stage 1 of the government's 4-stage plan (containment) with that expected to be escalated to stage 2 - delay - tomorrow.  More cancellations and restrictions on large events are likely - The Who have postponed their tour! They should do a sing-along on skype instead.

Anxiety

Worrying about what will happen if we're banned from visiting mum's nursing home.  She panics easily if she doesn't see me for a couple of days.  Going to have to think about some kind of virtual visiting/phone system.

Calm

Was giving into the temptation to catastrophizing a bit yesterday, so went for a run in my lunch hour.  2km in and caught in a hailstorm, so got home drenched.  Well, at least I breathed fresh air.

Did some yoga after work.  Good for having to focus on something else and great for the shoulders after a day in front of the computer. Yoga teacher was talking about distancing ourselves from the ongoing 'film' that we constantly have playing in our heads. Helpful.

So, the plan is, be sensible, correctly informed, but step away from worrying about what I cannot control.

By the way, the yoga website that I subscribe to is offering 12 classes free of charge to anyone who wants to try them.

In other news

Warm enough to wear ballerina flats instead of boots and a lighter jacket for the first time this year - perhaps spring is actually on its way...

Meme of the day


Finally

Have a good day and see you soon!

12/03/2020

La Kronvirusa Taglibro: 12.03.2020

Enkonduko

poŝtelefono
Ĉi-matene, kiel kutime, dum dek minutoj antaŭ eklabori, mi tralegis diversajn mesaĝojn, komentojn, ktp per sociaj komunikiloj.  Tre plaĉas al mi fari tion. Kiam mi estis juna mi sopiris je pli da kontakto kun tiuj kiuj parolis 'mian' lingvon. Ekster kongresoj kaj kluboj tio estis malofta.  Mi kredas ke mi neniam malalte taksos la oportunon kiun la interreto nun donas al mi ĉiutage kontaktiĝi kun aliaj parolantoj. Do, hodiaŭ mi faris kiel ĉiam kaj trarulumis novaĵojn de geamikoj tutmonde.  Multaj el ili parolis pri la aktuala sansituacio rilate al la nova kronviruso, COVID-19.

Ekzemple, mi lernis ke kelkaj geamikoj nun laboras de ĉehejme anstataŭ iri al iliaj oficejoj.  Kelkaj plendis pri panikaĉetumado kaj manko da varoj en butikoj. Amikino en Ĉinio raportis ke la situacio pliboniĝas ĉe li kaj baldaŭ li esperas povi libere forlasi la domon post periodo de izolado.

Internacia Informado

Frapis min kiom bonŝancaj ni Esperanto-parolantoj estas. Ni povas facile kaj libere interŝanĝi informojn pri la vera vivo en niaj landoj. Amaskomunikiloj ja donas perspektivon, sed ni povas 'paroli' unu kun la alia kaj interŝanĝi verajn spertojn. Lastatempe mi multon legis/aŭdis pri la 'izoleco de izolado' por tiuj en diversaj landoj kiuj devas izoliĝi pro la viruso.  Kiom pli facile estas por ni kiuj jam alkutimiĝis al internacia komunikado - je iu horo de la tago aŭ la nokto estos iu Esperanto-parolanto ie en la mondo kun kiu ni povas interŝanĝi kelkajn komentojn kaj sentu nin malpli solaj. (Ve! Mi komencas skribi kiel strofo el E-o muziko de la 80-aj jaroj...)

Mi trovas la informojn kiujn mi ricevas de geamikoj en aliaj landoj tiom interesaj ke mi decidis dum iom da tempo ankaŭ skribi pri miaj spertoj ĉi tie en Britujo. Ĉu mi sukcesos memori/trovi tempon tion fari? Mi ne scias - mi provu!

Parametroj

Do, se mi skribas iom pri kronviruso, tio ne estas por kontribui al stulta paniko aŭ timo.  Mi celas:
  • esti laŭeble malstulta (!), pozitiva, bonhumora - notu ke se mi ŝercas, tio ne estas ĉar mi malestimas la seriozon de la situacio - simple ke foje necesas rideti
  • iom raporti pri miaj pensoj, pri la etoso kaj sinteno ĉi tie
  • komuniki
 Ĉi tiu blogaĵo estos pli longa ol kutime mi kredas.  Dum venontaj tagoj mi verŝajne pli koncize 'raportos'.

Oficiale

Por la momento, Britio troviĝas en la unua etapo de la kvaretapa plano de la registaro (Retenado | Prokrastigado | Malpligravigo | Esplorado - samtemple kiel la aliaj 3).  Ni atendas ke hodiaŭ la Ĉefministro de Britio subskribos decidon morgaŭ eskaligi nin al la dua etapo - Prokrastigado.  En tiu etapo oni eble komencos nuligi grandskalajn eventojn kaj konsili mem-izoligon de iuj homoj havante simptomojn kiel tuso, febro, ktp.

En Kimrio ni estas en interesa situacio ĉar la Kimra Registaro administras nian propran sansistemon.  Nuntempe, do, ni ricevas iujn informojn de ambaŭ registaroj. Ne tro gravas - ili plejparte samas por la momento.

Se vi scipovas legi la anglan, jen interesa artikolo pri prokrastigado/malpligravigo.

Butike

Iom da panikaĉetado. Multaj butikoj ŝajne limigas kiom ni povas aĉeti de iuj produktoj kiel necesaja rulpapero, seninfektigilo, pano...  Hieraŭ mi butikumis ĉe Lidl kie estas multege da neceseja rulpapero - tamen frostigitaj terpomfritoj tute forvendiĝis! (Mi ne aĉetas frostigitajn terpomfritojn, sed amuzis min.)  Posttagemeze mi ankaŭ vizitis la butikon Co-op - same tie, ne plu estis frostigitaj terpomfritoj.  Ŝajnas ke la enloĝantoj en mia kvartalo sin preparas por sieĝo.

Ĝenerale

La stratoj ja estas malplene je homoj.  Oni rimarkas malpli da trafiko, malpli da piedirantoj, malplenajn aŭtobusojn.  Tiuj el miaj geamikoj kiuj rajtas kaj povas plejparte komencis labori ĉehejme.  Tion mi kutime faras, do neniu ŝanĝo por mi!

Memeo de la tago

Se vi sekvas min aliloke vi eble estos jam vidinte ĉi tiun memeon.  Estas ŝerca, kompreneble, sed ridetigis min.


Finfine

Do, laŭeble restu sanaj, restu bonhumoraj, kaj ĝis morgaŭ!


The Coronavirus Diaries: 12.03.2020

To begin...

This morning, as usual, I was having a quick 10-minute scroll through social media before work.  When I was younger, I was desperate for any contact I could get with people who spoke my mother tongue, Esperanto, outside of conferences and the like.  I don't think I'll ever underestimate the opportunities the internet now gives me to use Esperanto as a normal part of my everyday life.

Today as I was catching up on a few posts and tweets from friend, inevitably quite a number of them mentioned coronavirus - COVID-19 - and how it's affecting their daily lives. Some of them in various countries are now working from home if they can.  Others are talking about panic-buying leading to shortages in shops. A friend in China is relieved that the situation is getting more positive there - they've been confined to home for 8 weeks.

After friends online started asking me questions about what it's like in the UK at the moment, I thought it might be interesting to write about it in a blog for a little while. So, my aim for these posts is mainly to chat to my international friends and keep in touch with any who might be feeling isolated, whilst not over-sensationalising things and keeping a sense of humour as far as possible!

I'll aim to provide a short English summary so that any non-Esperanto-speaking friends can read it if they're remotely interested (and with all that spare time we'll all have in self-isolation, may I refer you to Duolingo and Lernu amongst many learning tools 😅).

Officially...

So at the moment of writing, the UK is currently in stage 1 of the government's 4-stage plan (containment) with that expected to be escalated to stage 2 - delay - tomorrow.  More cancellations and restrictions on large events are likely - The Who have postponed their tour! They should do a sing-along on skype instead.

Here's an interesting article about the various options available to mitigate the virus' effects.

Shops

Definitely a little bit of panic-buying going on. When I went to Lidl for my usual weekly shop, there was plenty of toilet paper but two empty freezers where the frozen chips usually are!  (I don't buy them, but it made me laugh).  Popped into Co-op later for what I'd forgotten and no chips there either!  Local residents definitely preparing for a siege.

Generally

The streets are definitely quieter with less traffic and fewer pedestrians.  Lots of people working from home where they can. 

Meme of the day

You may well already have seen this meme - no idea where it originally came from, so apologies to everyone, but I quite liked it.  Sometimes it's important to smile:

"Where are we going Piglet?" asked Pooh.

"We need to get supplies," said Piglet. "For the Coronavirus"

"Ahh," said Pooh, nodding in understanding. "Things like bread, milk, cough mixture, tissues and cat litter even though we don't have a cat?"

Piglet did a little laugh, and a sort of leap and bit of a cough. "No," said Piglet. "No, those aren't the sort of supplies we need at all! What we need are family sized bags of chocolate buttons, massive toblerone, jelly babies and crunchies and a freezer full of stuffed crust pizzas, and all of the Prosecco that we can possibly carry, so that when we get quarantined we won't mind it even slightly. THOSE are supplies."

All of a sudden, Pooh thought that the idea of coronavirus didn't seem quite so bad, and actually, getting quarantined with Piglet and their supplies really didn't sound such a terrible thing after all. "Oh Piglet," said Pooh. "I really do think you are a very wise animal."

05/09/2018

Oportun-Butikulino / Convenience Store Woman

[Scroll down for English]

libro oportuna-butikulino
Ĉe la strata nivelo sub la hotelo kie mi kutime gastiĝas dum miaj vizitoj al Tokio troviĝas utila oportuna butiko Lawson. Ĉiam malfermita, ĝi enhavas ĉion: manĝetaĵoj kaj trinkaĵoj; kacuonflokoj aŭ sekigitaj sardinoj; skribilaro de la varomarko Muji kaj allogaj kosmetikaĵoj. Kaj ĉe kafejeta angulo eblas trinki bongustegan kafon.

Estas la oportuna butiko kiun mi plej bone konas en Japanio, do ne surprize ke mi tuj pripensis ĝin kiam mi komencis legi Konbini Ningen (Oportun-Butikulino) de Sayaka Murata en la angla traduko de Ginny Tapley Takemori.

Ekde la unua paĝo mi enkaptiĝis en la brilan, ordigitan, dismoviĝantan mondon de Japana oportuna butiko - kutime tiom malsimile al la brita ekvivalento.

Keiko Furukura, la Oportun-Butikulino, spertas problemojn rilati al la ĉirkaŭa mondo. Dum ŝia tuta vivo, ŝiaj familianoj klopodas 'kuraci' ŝin de ŝia neebleco tranavigi la sociajn normojn kiuj regas homan vivon. Kie ŝi estas trovinte niĉon, tamen, estas en la perfekte ordigita mondo de la oportuna butiko, regita per precizaj reguloj kaj strukturoj; eĉ kun gvidlibro por ordigi ĉiun eventualaĵon. Ĝis, tamen, la sentaŭgulo, Ŝiraha aperas kaj komenĉas minaci la bonordigita kadro en kiu Furukura vivas...

Supraĵe komika, kun pli sombra suba nivelo, mi tre ĝuis ĉi tiun mallongan verkaĵon dum pigra dimanĉa posttagmezo.

La sekvanta tago mi hazarde vizitis mian apudan 'oportunan butikon' por aĉeti kelkajn aĵojn. Mi trapasis la fumonubojn ĉe la enirejo kie kelkaj stabanoj fumaĉis cigaredojn kiel kutime. Mi evitis la kartonskatolojn disŝutitajn laŭ la trairejoj; mi atendis dum ja kelkaj minutoj ke la kasistoj ĉesu konversacii kaj skanu la ovojn kaj supon. Mi sopiris esti en la ordigita mondo de mia Lawson en Tokio kaj de ĉiu simila oportuna butiko, kie ia Keiko Furukura disponigus kelkminutan ordon kaj stabilecon en ĥaosa freneza mondo.


At street level beneath the hotel where I habitually stay on my visits to Tokyo is a handy Lawson convenience store. Open 24/7 it, of course, stocks everything from snacks and drinks, to bonito flakes and dried sardines, to Muji stationery and high-quality cosmetics, as well as having a little café area with fantastic coffee where you can watch the world go by.

This is the convenience store that I’ve visited most in Japan, so unsurprisingly it was the one that sprang to mind when I started reading ‘Convenience Store Woman’ by Sayaka Murata (translated by Ginny Tapley Takemori). From the first page I was immediately drawn into the bright, tidy, bustling world of the Japanese convenience store – usually so different from our own UK equivalents.

Keiko Furukura, the Convenience Store Woman, has problems with the world around her. All her life her family has tried to ‘fix’ her of her inability to navigate the social norms of human life. Where she has found her niche is in the perfectly-ordered world of the convenience store, governed by precise rules and structures, with a staff guidance manual to order every eventuality. Until, that is, the wastrel Shiraha appears and starts to threaten the ordered framework of Furukura’s life…

Superficially comic, with an underlying level of darkness and confusion, I found this a really enjoyable short read for a lazy Sunday afternoon.

The next day I happened to pop to my local Co-op for a couple of items. As I made my way through the clouds of smoke at the entrance from the staff members enjoying a fag on the pavement as usual, navigated the cardboard box-strewn aisles and waited several minutes for the cashiers to finish their conversation before ringing up my eggs and soup, I wished myself back into tidy world of my Tokyo Lawson and all convenience stores like it, with a Keiko Furukura to provide a few minutes of order and stability in a chaotic crazy world.

25/06/2018

Kreskas duonligna periljo



duonligna periljo
Kiam mi pasintjare vizitis Japanion, mi aĉetis paketon da semoj* por kreskigi Duonlignan Periljon (verdan periljon aŭ, japanlingve, ŝison).

Verda periljo estas ofte uzata en Japanio ene de pladoj kiel suŝio aŭ saŝimio aŭ por pekli legomojn. En Britio periljo estas malbone konata, sed eblas tre facile kreskigi ĝin ĉi tie. La folioj enhavas diversajn mineralojn kaj vitaminojn kiel kalcio, fero, kalio, vitaminoj A, C kaj riboflavino.

Dum la printempo mi, do, plantis la semojn kaj ili rapide tre abunde kreskis.

Mi eksperimentas kun diversaj kuir-receptoj uzante la verdan periljon. Mi trovis ke oni povas fari tre
paketo da semoj
bongustan peston (verdan saŭcon) por manĝi kun pasto. Kutime oni faras peston el bazilio, ajlo, pinsemoj, parma fromaĝo kaj olivoleo.

Mi anstataŭigis la bazilion per la verda periljo kaj ĉar mi ne havis pinsemojn, uzis bertoletiojn (brazilnuksojn). Oni dishakas kaj miksas ĉion kaj manĝas kun pasto (spagetoj, nudeloj, ktp) aŭ eĉ kun terpomoj aŭ rizo.

Se vi havas aliajn bonajn receptojn, ne hezitu doni al mi!

*(Oni rajtas envenigi semojn el Japanio en Brition se ili estas oficiale enpakigitaj kun precisaj enhavdetaloj printitaj sur la paketo, kaj se oni deklaras ilin al la doganisto. Se ĉiam kontrolu la regulojn por via propra lando se vi aĉetas semojn eksterlande.)

09/12/2017

Montpinte per la reto


Plaĉas al ni spekti televidprogramojn el diversaj landoj por eltrovi interesaĵojn kaj havi plurajn perspektivojn sur la mondo.

Programo kiu tre plaĉas al ni, kaj kiun ni spektas ĉiun semajnon per la japana televidstacio NHK World, nomiĝas Document 72 Hours (Dokumento 72-horoj).  La programfaristoj elektas lokon ie en Japanio kaj dum 72 horoj filmas kaj intervjuas ordinarajn homojn tie pri ilia vivo, iliaj pensoj, iliaj vivspertoj, ktp.

Dum pasintaj monatoj estis programoj el lokoj tre diversaj: haltejo/ripozejo por kamionŝoforistoj, ŝtofbutiko en Tokio, akvario de meduzoj en la regiono Jamagata, i.a.

Pasintan semajnon ni tre ĝuis epizodon elsendita de la pinto de la Monto Kongo apud la Japana urbo Osaka.  Je la montopinto troviĝas retkamerao kun tuja elsendfluo per kiu oni povas spekti la homojn kiuj aliris la supron de la monto. Ĉiun horon la kamerao ankaŭ faras foton kiu estas aŭtomate alŝutita al retejo ĉe http://www.kongozan.net/live/live_f.htmlhttp://www.kongozan.net/live/live_f.html Homoj kutimas amasiĝi tie ĉiuhore por kune fotiĝi.

Live Stream Video
Ekde la malkovro de ĉi tiu elsendfluo ni iom maniuliĝis kaj ofte aliras la retejon vidi ĉiu iu troviĝas sur la monto.  Ni miras ke estas homoj tie eĉ je la 5-a matene (por ni, la 8-a vespere), kaj eĉ kiam neĝas!

Ni lernis per la reto ke multaj homoj ofte supreniras multfoje la Monton Kongon, iuj eĉ tion faris 1,000 fojojn kaj pli!

Nun ni ankaŭ volas supreniri tiun monton kaj renkonti la homojn kiujn ni ĝis nun nur spektas ekrane!

05/10/2017

Kiu surskribis mian muron? / Who's been writing on my wall?

Scroll down for English

Finfine mi komencis forskrapi la malnovan murpaperon en mia litĉambro.  Regulaj legantoj de mia blogo scios ke mi loĝas en malnova domo (konstruita en 1896) kaj ke iom post iom mi riparadas kaj renovigadas ĝin.

Fakte, la unua familio kiu loĝis en ĉi tiu domo post ĝies konstruado estis la familio de mia pra-onklino. En 1913 miaj nove geedziĝintaj geavoj prenis la lukontrakton de la domo kaj ekloĝis tie. Post la forpaso de miaj geavoj, mia patro aĉetis la domon kaj post lia forpaso, mi aĉetis ĝin.

Ofte kiam mi riparadas la domon mi plendas pri miaj prauloj kiuj dum multaj jaroj ne renovigis ĝin.  Tamen ĉi-foje, ilia malagemo rivelis interesegaĵon.  En la litĉambro, dum jardekoj diversaj familianoj simple gluis novan murpaperon sur la malnovan.  Kiam mi finfine forprenis la suban tavolon hieraŭ mi trovis la jenan epigrafon, krajone skribita rekte sur la suban gipson.


Tre malfacile legeblas la skribaĵo.  Plej interesa por mi estas la suba linio kie oni povas legi la jaron 1937.  Mi supozas ke en tiu jaro oni refaris la murpaperon (tiufoje ja forpreninte la malnovan paperon) kaj do surskribis la gipson antaŭ ol reglui paperon.  Eble en tiu jaro oni ankaŭ aldonis elektran provizon al la supra etaĝo de la domo - la lumŝaltiloj ja datiĝas de la 1930-aj jaroj.

Ankaŭ deĉifrebla estas la vorto 'Treherbert' kiu estas urbo en la sudkimraj valoj (proks. 25 mejlojn aŭ 40 kilometrojn for de mia domo). Pri la aliaj vortoj mi ne certas.  Do, mi supozas ke en la jaro 1937, iu kun ligo kun la urbo Treherbert krajone skribis sur la muro de mia nuna ĉambro.*

Mistere, sed interese ĉu ne?

* pli poste... Mi konstatis ke la lastaj 3 linioj estas: Treherbert St, Cathays, 1937 (Treherbert Street - strato en la kvartalo de Kardifo kiu nomiĝas Cathays).  Do, ne la urbo 'Treherbert', sed la strato 'Treherbert'.


Finally got round to scraping some of the decades of wallpaper layers off my bedroom wall.  As I've been doing stuff like this around the house, I've often been grumbling about former generations of my family who've simply papered new wallpaper over the old, resulting in many, many layers of scraping.

On this occasion, however, it was the total opposite, as finally getting down to the last layer revealed the inscription in the photo above!

The house was built in 1896, but the pencil message above clearly dates from 1937. I'm assuming that at that point the room was redecorated - possibly when electricity was installed upstairs as many of the light switches date from the 1930s.

The only other word that I can decipher with confidence is 'Treherbert' in the last-but-one line. Did one of the decorators have links there?  The penultimate line might possibly be 'Cathays' (a Cardiff suburb) - another link with one of the decorators?*

I think that the first couple of lines have names, but can't quite work them out.  Very intriguing!

* Aha - have worked out that the last three lines read "Treherbert St, Cathays, 1937"

04/10/2017

Akvospegulo

Antaŭ du semajnoj mi havis la oportunon pasigi semajnfinon en la franca urbo Bordozo.  Mi antaŭe estis en Bordozo en la jaro 1990, do kiel vi povas imagi, ekde tiam estas novaj vidindaĵoj.

Unu el la vidindaĵoj pri kiu mi interesis estis la Akvospegulo (Miroir d'eau) kiu troviĝas ĉe la Placo de la Borso

Kreita en 2006, estas la plej granda akvospegulo en la mondo (3450m²).  Estas farita el platoj de granito, kovrita de 2cm da akvo.

Dum 15 minutoj estas lageto da akvo kiel ĉi-sube. 


Poste, la akvo fordreniĝas kaj iĝas spegulo. Miaj ĉi-subaj fotoj ne estas perfektaj, sed mi kredas ke vi povos kompreni la principon.





Tiam, post 5-minutoj da spegulado, alvenas 5-minutoj da brumo.


La Akvospegulo estas listigita kiel Moderna Monda Heredaĵo de Unesko, prave laŭ mi, ĉar estas tre interesa kaj bela. Se vi iam havos la oportunon esti en Bordozo, ne maltrafu ĝin!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...