Pages

Showing posts with label libro. Show all posts
Showing posts with label libro. Show all posts

05/09/2018

Oportun-Butikulino / Convenience Store Woman

[Scroll down for English]

libro oportuna-butikulino
Ĉe la strata nivelo sub la hotelo kie mi kutime gastiĝas dum miaj vizitoj al Tokio troviĝas utila oportuna butiko Lawson. Ĉiam malfermita, ĝi enhavas ĉion: manĝetaĵoj kaj trinkaĵoj; kacuonflokoj aŭ sekigitaj sardinoj; skribilaro de la varomarko Muji kaj allogaj kosmetikaĵoj. Kaj ĉe kafejeta angulo eblas trinki bongustegan kafon.

Estas la oportuna butiko kiun mi plej bone konas en Japanio, do ne surprize ke mi tuj pripensis ĝin kiam mi komencis legi Konbini Ningen (Oportun-Butikulino) de Sayaka Murata en la angla traduko de Ginny Tapley Takemori.

Ekde la unua paĝo mi enkaptiĝis en la brilan, ordigitan, dismoviĝantan mondon de Japana oportuna butiko - kutime tiom malsimile al la brita ekvivalento.

Keiko Furukura, la Oportun-Butikulino, spertas problemojn rilati al la ĉirkaŭa mondo. Dum ŝia tuta vivo, ŝiaj familianoj klopodas 'kuraci' ŝin de ŝia neebleco tranavigi la sociajn normojn kiuj regas homan vivon. Kie ŝi estas trovinte niĉon, tamen, estas en la perfekte ordigita mondo de la oportuna butiko, regita per precizaj reguloj kaj strukturoj; eĉ kun gvidlibro por ordigi ĉiun eventualaĵon. Ĝis, tamen, la sentaŭgulo, Ŝiraha aperas kaj komenĉas minaci la bonordigita kadro en kiu Furukura vivas...

Supraĵe komika, kun pli sombra suba nivelo, mi tre ĝuis ĉi tiun mallongan verkaĵon dum pigra dimanĉa posttagmezo.

La sekvanta tago mi hazarde vizitis mian apudan 'oportunan butikon' por aĉeti kelkajn aĵojn. Mi trapasis la fumonubojn ĉe la enirejo kie kelkaj stabanoj fumaĉis cigaredojn kiel kutime. Mi evitis la kartonskatolojn disŝutitajn laŭ la trairejoj; mi atendis dum ja kelkaj minutoj ke la kasistoj ĉesu konversacii kaj skanu la ovojn kaj supon. Mi sopiris esti en la ordigita mondo de mia Lawson en Tokio kaj de ĉiu simila oportuna butiko, kie ia Keiko Furukura disponigus kelkminutan ordon kaj stabilecon en ĥaosa freneza mondo.


At street level beneath the hotel where I habitually stay on my visits to Tokyo is a handy Lawson convenience store. Open 24/7 it, of course, stocks everything from snacks and drinks, to bonito flakes and dried sardines, to Muji stationery and high-quality cosmetics, as well as having a little café area with fantastic coffee where you can watch the world go by.

This is the convenience store that I’ve visited most in Japan, so unsurprisingly it was the one that sprang to mind when I started reading ‘Convenience Store Woman’ by Sayaka Murata (translated by Ginny Tapley Takemori). From the first page I was immediately drawn into the bright, tidy, bustling world of the Japanese convenience store – usually so different from our own UK equivalents.

Keiko Furukura, the Convenience Store Woman, has problems with the world around her. All her life her family has tried to ‘fix’ her of her inability to navigate the social norms of human life. Where she has found her niche is in the perfectly-ordered world of the convenience store, governed by precise rules and structures, with a staff guidance manual to order every eventuality. Until, that is, the wastrel Shiraha appears and starts to threaten the ordered framework of Furukura’s life…

Superficially comic, with an underlying level of darkness and confusion, I found this a really enjoyable short read for a lazy Sunday afternoon.

The next day I happened to pop to my local Co-op for a couple of items. As I made my way through the clouds of smoke at the entrance from the staff members enjoying a fag on the pavement as usual, navigated the cardboard box-strewn aisles and waited several minutes for the cashiers to finish their conversation before ringing up my eggs and soup, I wished myself back into tidy world of my Tokyo Lawson and all convenience stores like it, with a Keiko Furukura to provide a few minutes of order and stability in a chaotic crazy world.

09/01/2017

Vojaĝo sub la Meznokta Suno



En forlasita duonfarita konstruaĵo en la urbo Osako estas trovita murdito.  Komence de la enketo fare de Detektivo Sasagaki ŝajnas esti sufiĉe facile solvebla  afero sed ĉiuj spuroj kondukas lin nenien.
  
En Vojaĝo sub la Meznokta Suno (白夜行) de Keigo Higaŝino, ni dum 20 jaroj sekvas diversajn rolulojn kaj, kvankam iliaj historioj unue aspektas tute sendependaj, iom post iom ni lernas ke ili fakte iel ĉiuj interkonektiĝas. 

Sed kiu estas la marionetist(in)o kiu enmiksiĝas en iliajn vivojn, kaj kial?

Mi jam legis kelkajn verkaĵojn de la sama aŭturo kaj la jenan, kiun mi ricevis kiel Kristnaska donaco, mi ankaŭ multe ĝuis.

Mi legis ĝin en la angla, sed vidas ke ekzistas tradukoj en diversajn lingvojn. Se vi trovas version en lingvo kiun vi komprenas, mi rekomendas ĝin!

04/01/2017

La Ruĝa Notlibro

Hodiaŭ mi iom lacas ĉe mia labortablo ĉar hieraŭ vespere mi legis ĝis multe tro malfrue.  Mi volis atingi la finon de tre ĝuinda romano, La Femme au Carnet Rouge (La Virino kun la Ruĝa Notlibro) de la franca verkisto Antoine Laurain.

Mi antaŭe legis kaj ĝuis romanon de Laurain (La Ĉapelo de la Prezidanto) kaj tuj poste elŝutis 'la ruĝan notlibron' sed nur havis la tempon eklegi ĝin antaŭ du tagoj.

Malfru' vespere, virino estas atakita kaj ŝia mansako ŝtelita.  La posta tago, librovendisto trovas la forĵetitan sakon kaj klopodas trovi ties posedanton...  Jen la kerno de la intrigo. Mi ne diros plu ĉar vi eble ŝatus ankaŭ legi la verkaĵon, se ĝi ekzistas en versio en via lingvo.  Estas sufiĉe mallonga, simpla sed ĉarma rakonto elvokante Parizajn trotuarojn, kafejojn, librovendejojn.

La pasintaj kelkaj tagoj estas tre malvarma en Kimrio, do estas granda plezuro sidi enlite sub dikaj kaj komfortaj litkovriloj trinkante teon kaj legante bonan libron. Kio multe plaĉis al mi en 'la ruĝa notlibro' estas ke la aŭtoro ankaŭ referencas aliajn verkistojn kies verkaĵojn mi legis, ekz. Patrick Modiano kaj Sophie Calle inter aliaj. Kial mi ŝatas tion?  Mi ne certas. Eble ĉar plaĉas al mi havi ideojn pri novaj legindaĵoj, aŭ, se mi jam konas la verkaĵojn, eble estas la plezuro scii ke aliaj ankaŭ ĝuis ilin...  Verkaĵoj kiuj simile referencas aliajn librojn inkluzivas Un homme à distance [Homo je distanco] de Katherine Pancol kaj, kompreneble, 84 Charing Cross Road de Helene Hanff. Ĉiukaze, mi nun ŝatus relegi almenaŭ iom da Modiano kiam mi havos la tempon.

Ĉi-vespere mi estas legonte Journey under the Midnight Sun (Vojaĝo sub la Meznokta Suno) de Keigo Higaŝino, libron kiun mi ricevis por Kristnasko.  Antaŭ tio, tamen, mi ankoraŭ havas iom da farenda laboro kaj diversaj plenumendaj taskoj. Do, ek al la taskoj, kaj pli rapide venu la legado-horo!




Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...