Pages

26/04/2006

kaj pli da tulipoj...

Estas varma kaj suna printempa tago ĉi tie en Kardifo - mi decidis manĝi mian lunĉon en la apuda parko. Remarŝante al la laborejo mi faris kelkajn fotojn:



Ankaŭ en tiu parko estas multaj belaj arboj kaj verdaĵo.





Apud la vojeto, ĝardenartisto estas farinte 'naturskulptaĵon' (ĝi montras virporkon) el herbo, ligno kaj plantoj:



tulipoj

Tulipoj estas miaj plej ŝatataj floroj. Tial, ĉiu jare mi plantas multajn tulipojn en mia ĝardeno. Hieraŭ mi fotis miajn belajn blankajn tulipojn por montri al vi. (Ankaŭ mia ĝardena gnomstatueto!)

21/04/2006

Elizabeto la lasta?

Hodiaŭ la Reĝino Elizabeto la Dua festas ŝian 80-an naskiĝdatrevenon. Kompreneble, la amaskomunikiloj estas plenaj je bildoj, historiaj faktoj, debatoj kaj tiel plu. Elizabeto la Dua estas reĝino de la Uniĝinta Reĝlando kaj la eksterlandaj posedaĵoj de Britio ekde 54 jaroj. Ĉiutage ni vidas ŝian siluton sur niaj moneroj, bankbiletoj kaj poŝtmarkoj. Hodiaŭ, do, okazos diversaj festaĵoj por la reĝino ĉe ŝiaj kasteloj kaj palacoj kaj ĉi-vespere artfajraĵoj ĉe la Palaco ĉe Kew. Laŭdire, la reĝino jam ricevis 20,000 bondezirkartojn kaj 17,000 retmesaĝojn.

Multaj personoj, tamen, debatas ĉu monarkio estas ankoraŭ bona ideo. Kvankam ni havas laŭdire neŭtralan, konstitucian monarkion, la reĝino estas daŭre la Ĉefo de la Ŝtato. La ĵurnalo Guardian hodiaŭ komentas ke Ŝtatĉefo estas ĉiam simbolo de nacio kaj ke la reĝino estas blanka aristokrato eliktita nur pro ŝia sango. (Tiuj kiuj scipovas la anglan eble interesos legi la plenan artikolon ĉi tie.) En Britio, eĉ se oni estas la plej lerta, ĉarma, vigla, laborema individuo, oni neniam povas atingi la plej altan postenon en la lando se oni ne havas la ĝustan 'bluan' sangon en sies vejnoj.

La Brita politikisto Tony Benn [toni ben] iam diris ke ni ne fidus piloton kiu anoncus per laŭtparolilo "Fakte, mi ne trejniĝis kiel piloto, tamen ne ĉagreniĝu - mia patro ja tion faris." Post la nuna reĝino, devus heredi la princo Karolo, ne tre populara reĝa familiano. Multaj opinias ke la nuna reĝa ŝtatĉefo devus esti la lasta.

Ĉu mi esperas ke 80-jara virino, kiu laŭdire multe laboras, havos feliĉan tagon? Jes. Ĉu mi preferus havi eblecon elekti ŝtatĉefon? Kompreneble.

18/04/2006

ferieto

Pro la Paskaj festoj mi havis 4-tagan semajnfinon, kiu estis tre agrable. Mi vojaĝis al la urbo Bicester kie mi pasigis kelkajn tagojn kun mia frato kaj lia koramikino. Rete ni estis trovintaj tre malmultekosta oferto por hotelo ĉe Bicester kaj ĉar tiu urbo estas preskaŭ mezdistance de mia domo, kaj de ilia domo, ni decidis tie renkontiĝi.

Jen, do, kelkaj bildoj pri nia ferieto.


Apud la urbo Bicester estas tiel nomita 'desegnista vilaĝo'. Tio estas aro da butikoj kie konataj mod-desegnistaj kompanioj vendas varojn malmultekostajn (aŭ, almenaŭ pli malmultekostajn ol kutime!)




Jen nur kelkaj el la markoj kiuj vendas ĉe Bicester.

Sabaton ni decidis viziti Oksfordon. Mi jam sufiĉe bone konas tiun belan urbon kaj estis plezuro revidi ĝin. La bildo ĉi-sube amuzis min. Kiel vi vidas, la konstraĵo estas tre malnova, sed la butiko kiun ĝi enhavas, tre moderna!


Jen kelkaj aliaj belaj Oksfordaj konstruaĵoj:

Ankaŭ en Oksfordo ni vizitis la botanikan ĝardenon:

En la varmforcejo la lenso de mia fotoaparato komplete vaporkovriĝis. Oni malofte vidas bananojn kreskantajn en Britio!


Kaj jen, finfine, la panoramo el mia hotelĉambra fenestro:

06/04/2006

fermotaj lernejoj

Amiko Lŭisgiĵermo demandis min en komento ĉi-sube pri novaĵo raportita ke multaj lernejoj en mia urbo baldaŭ fermiĝos.

Fakte, jes, oni anoncis antaŭ du tagoj ke en Kardifo, baldaŭ 17 lernejoj fermiĝos (11 elementaj lernejoj kaj 6 gimnazioj).

La kialo (oficiale) estas ke la loĝantaro iom falis kaj, do, estas tro da liberaj lernejspacoj. La konsilantaro de Kardifo decidis fermi iujn lernejojn kaj uzu la ŝparita mono plibonigi la ceterajn lernejojn. Nuntempe estas 16% da liberaj spacoj en la lernejoj kaj oni prognozas ke tio estos 25% en 2017.

Kompreneble, estas problemoj kun tiu decido... ĉu tio signifas ke instruistoj perdos siajn postenojn? Verŝajne infanoj devos ĉeesti lernejon pli for de iliaj hejmoj. Ĉu finfine oni investos malpli da mono en la edukada sistemo?

Mi legis en la ĵurnalo ke la elementa lernejo kiun mi ĉeestis (ĉi-supre) estas unu el tiuj kiuj fermiĝos. Plaĉis al mi tiun lernejon (komplete malplaĉis al mi ĉiun alian lernejon kiun mi ĉeestis) do mi iom bedaŭras pro tio.

03/04/2006

varmeco

Pasintan semajnon estis ĥaosa en mia domo. Ĉie estis laborantoj kiuj, per marteloj kaj boriloj levigis plankojn kaj faris truojn en la muroj.

Mi klarigu - antaŭ 6 semajnoj mi eniris la kuirejon kaj flaris gazon. Kompreneble, mi tuj malŝaltis la gazprovizon kaj telefonis la gazkriznumeron. Gazinĝeniero alvenis kaj trovis ke ĉiuj gazpipoj en la domo estis tro malnovaj kaj devus esti anstataŭigitaj.

Sekvis 4-semajna serĉado por trovi kompanion kiu povus fari la laboron por mi.

Do, pasintan lundon, tri laborantoj komencis renovigi la gazpipojn kaj instali centran hejtadan sistemon.

Finfine, vendrede, post multo da polvo kaj bruo, ĉio estis finita kaj mi nun estas tre feliĉa havi varman domon kaj varman akvon el la kranoj!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...