Pages

29/10/2012

Ĉokolada Kuko

Antaŭ du tagoj estis mia naskiĝtago.  Jen la bongustega kuko kiun mia amiko faris por mi:



Tre ĉokolada estas la kuko kaj ni jam preskaŭ formanĝis ĝin!

24/10/2012

zingibraj biskvitoj

Antaŭ nelonge mi ricevis iomete da mono herede de mia onklo kiu mortis pli frue ĉi-jare.  Mi faris kelkajn saĝajn aferojn kun la mono, sed ankaŭ decidis uzi iom donaci al mi ion kiun mi volis dumlonge - t.e. kirlaparato. Plaĉas al mi baki kukojn ktp kaj, kvankam mi kutime faras ilin laŭ la 'malnova' metodo - mane miksas la ingrediencojn - havi kirlaparato estas tre helpa.

Do, hieraŭ mi aĉetis la jenan maŝinon:



Kompreneble necesis provi la maŝinon. Jen la zingibraj biskvitoj kiujn mi sukcesis tre rapide fari:



Plaĉegis al mia onklo manĝi la kukojn/biskvitojn kiujn mi ofte faris por li, do mi esperas ke li aprobus mian aĉeton!

16/10/2012

Medalistoj

Ferioj baldaŭ finiĝas kaj post mia bela ferio en Parizo ĉi-somere, mi malfeliĉe atingis la Nordan Stacidomon (Gare du Nord - [gar du nor]) por trafi la trajnon hejmen.

Kiam mi alproksimiĝis al la stacidomo, tamen, mi konstatis ke estis granda homamaso tie kaj laŭta bruo. Subite mi konstatis ke mi estis alveninte ĝuste je la momento kiam la francaj sportistoj estis hejmenvenintaj de la Olimpikaj Ludoj.






Francio gajnis 34 medalojn en la Olimpikaj Ludoj (aldone al 45 poste en la Paralimpikaj Ludoj). Estis bone havi tiun oportunon iom partopreni tiun ĝojan okazon.

15/10/2012

Per biciklo al la kastelo de Vinceno

Kiam mi feriis en Parizo dum la somero, kvankam mi multe manĝis/trinkis (vidu ĉi tie) mi ankaŭ multege biciklumadis...

Por la unua fojo mi vizitis la francan urbon Vincennes [vansen], kaj tien vojaĝis per biciklo (mi uzis la lueblajn Parizajn biciklojn kiujn oni trovas ĉie en Parizo).



La tuta vojaĝo tien kaj reen estis ĉirkaŭ 24 km.  Sed mi haltis laŭvoje, promenadis en la parko, vizitis kastelon kaj lunĉis.


View Mia vojaĝo al Vincennes in a larger map

En la parko de Vincennes estas belaj lagoj:

La Lago Daumesnil [Domenil]
En la arbaro tra kiu mi biciklis:



Vento-sonoriloj el bambuo
Poste mi vizitis la Kastelon de Vincennes.


Kvankam estis dimanĉa posttagmezo dum aŭgusto, estis tute senturista. Eble la turistoj malofte kuraĝas hazardi ekster Parizon krom en grandaj turismaj aŭtobusoj.


La sankta kapelo datiĝas de la jaro 1379.  Ĝia arĥitekto estis verŝajne la sama homo kiu desegnis la Sanktan Kapelon en Parizo mem.

En la sankta kapelo de Vincennes




La loĝejturo ĉe la kastelo estas tre impona:













Vere estis tre agrabla posttagmezo.

01/10/2012

Krespoj...

Dum la semajnfino ni decidis fari krespojn.

Ni manĝis salajn krespojn kun fungoj kaj cepoj en taragon-krema saŭco kaj raspita fromaĝo:



Tiam ni manĝis dolĉajn krespojn kun fragoj, kremo, ĉokolada saŭco, karamelo el salita butero, kaj aliaj bongustaĵoj...:




Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...