Pages

13/05/2008

hejmen de Irlando

09.00: Matenmanĝo - kolbasoj, lardo, kuiritaj ovoj, terpomfritaĵoj, tomatoj. Post mia sana matenmanĝo hieraŭ, mi decidas manĝi grasan kuiritan version hodiaŭ!

Mi estas en la pramŝipo al Kimrio. Multaj personoj ne ŝatas marvojaĝojn. Al mi tio multe plaĉas (eble ĉar praulo mia estis pirato - sed tio estas rakonto por alia tago). Fakte, la maro estas sufiĉe trankvila. Ĉiuokaze, mi bone manĝas - mi forlasis mian hotelon sufiĉe frue ĉi-matene kaj ne eblis manĝi

10.40: Ni enhaveniĝas ĉe Holyhead [pr. holihed]. Pro tipe malintegrita Brita transporta sistemo, la sola trajno el la urbo (al ie!) foriras je 10.30, do mi devas atendi la venontan. Dum du horoj mi iomete esploras la urbon. Bedaŭrinde mi ne rimarkas ke ekzistas bagaĵejo ĉe la stacidomo kie mi povintu lasi mian valizon! Feliĉe estas malgrande kaj surhavas radetoj.

Mi aĉetas sandviĉojn por la trajnvojaĝo kaj feliĉas trovi la plej lastan romanon de ŝatata verkistino mia en librovendejo. (Temas pri kio oni en Britio nomas 'chick lit' [pr. ĉik lit - ulina literaturo], termino plej ofte uzata por verkoj kiuj celas virinojn 20-45 jaraĝaj). Ĉiuokaze, plaĉas al mi tion legi de tempo al tempo - agrablaj kaj amuzaj rakontoj kiuj ne bezonas tro da cerbumado - perfekta por longa trajnvojaĝo.
Mi iom fotas la antikvan preĝejon Saint Cybi [pr. sejnt kabi/kebi].

13.00: En la trajno mi fotas kelkajn kampojn kaj montetojn, tiam endormiĝas dum 1 horo.
15.00: Io stranga okazas kun mia MP3 muzikludilo. Ial ĝi ludas la komencajn partojn de ĉiu kanto kaj tiam haltas. Kial? Mi kontrolas la agordaĵojn sed ne komprenas kio ne funkcias. Agacas min!

17.30: Mi alvenas al Kardifo. Kvankam mi intencis trafi aŭtobuson, mi tro lacas kaj do prenas taksion hejmen. Feliĉe mi ne devos labori morgaŭ. Verŝajne mi dormos!

12/05/2008

Ĉirkaŭ Dublinon per turista aŭtobuso

Kelkaj interesaj konstruaĵoj en Dublino:



La domo kie loĝis la konata irlanda verkisto Oscar Wilde [pr. oskar ŭajld] dum lia infaneco. La katedralo Christ Church [pr. krajst ĉerĉ - tr. la preĝejo de Kristo].La bierfabrikejo Guinness:
Memorstatuoj pri la viktimoj de la Irlanda Granda Malsatego dum la 1840-aj jaroj:

Monumento memore al Charles Parnell [pr. ĉarlz parnel] (irlanda naciisma politikisto).Statuo de la socialista aktivulo kaj sinkidatisto Jim Larkin [pr. ĝim larkin]. Inskripcio sub la statuo - La grandaj aperas grandaj ĉar ni surgenuas. Ni levu nin.La rivero Liffey [pr. lifi], kiu trairas Dublinon, je krepusko:

En Irlando (2)

Merkredo - 08.20: La plej bona parto de restado en hotelo estas la matenmanĝo. (Fakte, matenmanĝo estas ofte mia preferata manĝo de la tago.) Mi estas en unu el tiuj agrablaj hoteloj kie oni rajtas mem preni kion ajn oni deziras manĝi ĉe 'bufedo'. Cerealaĵoj, abundaj dolĉaĵoj (inkluzive multaj irlanda specialaĵoj), jahurto, fruktoj, nuksoj, sekvinberoj, suko, kafo, teo... Ankaŭ haveblas kuiritaj ovoj, lardo, kolbasoj, bakitaj faboj en tomata saŭco, ktp. Mi decidas manĝi cerealaĵojn kaj frukton (por esti sana) kaj dolĉaĵojn (por esti ferieca!) Malplaĉas al mi babiladi matene. Mi certas ke kelkaj aliaj gastoj en la matenmanĝa ĉambro estas ĉi tie por la sama kunsido kiel mi, tamen mi ne enketos. Mi renkontos ilin post unu horo ĉe la kunsido kiam mi estos pli vekiĝinta! Mi ne babilemas ĉi-matene.

08.45:
Mi eliras gajni iom da freŝa aero antaŭ esti fermita en kunsidĉambro dum la tuta tago.
11.00: Ni prenas paŭzon - hura! Kaj manĝas irlandajn skonojn. Ili estas duoble la grandeco de la skotaj kaj anglaj versioj kaj ni manĝas ilin kun marmelado kaj kremo.

16.15: Finfine finis la kunsido. Mi sidas en la aŭtobuso re al Dublino. Feliĉe la vetura cirkulado estas multe pli bone ol hieraŭ kiam mi alvenis.

17.45: Mi trovas mian hotelon kaj ricevas belan kaj luksan ĉambron (plaĉas al mi vojaĝi kun mia laboro - kvankam ni klopodas ne tro elspezi kiel kompanio, mi rajtas gastiĝi en pli belaj hoteloj ol kiam mi mem pagas!) 18.00: Mi lasas mian valizon ĉe la hotelo kaj eliras trafi turistan aŭtobuson. Mi rimarkis ke la lasta turneo de la vespero en unu el tiuj 'sentegmentaj du-etaĝaj' busoj forlasas la bushaltejo je la 18.30-a. Mi kuras kaj trafas ĝin kaj, do, havas la eblecon iom esplori Dublinon en mia sola vespero tie sen tro vagadi.

06/05/2008

En Irlando

Je 20.15 mi atingas la urbon Trim [pr. Trim] kie okazos miaj kunsidoj. Estas tie interesa kastelo - ĉi-sube!

Al Irlando

07.30: Hodiaŭ mi vojaĝas al Irlando ĉeesti kelkajn laborajn kunsidojn. Mi estas en la trajno laŭvoje al Norda Kimrio. Baldaŭ la urbo cedas al kampoj. Verdaj herbaĵoj kaj kampoj kun bruna plugita tero. Mi dormas.

09.00: Kiam mi vekiĝas, ni estas en Ŝropŝiro [angle: Shropshire pr: ŝropŝir]. Ŝropŝiro estas unu el miaj plej ŝatataj regionoj en Britio. Kvankam mi estas obstine urbano, laĉegas al mi la mildaj montetoj kun verdaj deklivoj - mil nuancoj de verdeco, kune kun bruna kaj flava ulekso kaj purpura eriko. Abundas ŝafoj kaj, aktuale, ŝafidoj, kiuj ludas inter la rokoj kaj riveretoj. De tempo al tempo pasintece mi pasigis tempon en Ŝropŝiro en kampara dometo - eĉ urbano foje bezonas la pacon de la kamparo. Tiuj kiuj kredas ke la kamparo estas kvieta malpravas, kompreneble. Tie estas la maŝinaj bruoj de traktoroj, plugmaŝinoj, rikoltmaŝinoj, muĝantaj bovinoj kaj kriĉantaj birdoj. Sed estas pace, ĉiuokaze. En la montetoj de Ŝropŝiro oni povas agrable vagadi sen penado.

09.30: Ĉe la stacidomo Shrewsbury [pr. ŝrusberi], policistino trarigardas la vagonaron. Ĉu estas rutina ekzameno aŭ ĉu ŝi serĉas ion/iun? Mi ne scias. Denove ni longe atendas. Fakte la trajno jam malfruis kiam ĝi forlasis Kardifon, la unua stacidomo, 15 minutoj post la ĝusta horo. Feliĉe mi havos duhoran 'bufron' ĉe Holyhead antaŭ la foriro de la pramŝipo. 10.00: Nun, pli norde, mi vidas la pli altajn montojn de norda Kimrio en la distanco. Mi malbone konas nordan Kimrion - kiam la suno brilas, kiel hodiaŭ, estas tre bela. Estas ankaŭ bela sub neĝo aŭ eĉ pluvo, sed malpli agrable tie loĝi tiam.11.00: Ni vojaĝas laŭ la nordkimran marbordon. Je la maldekstra flanko de la vagonaro estas dometoj, foje farmbienoj kaj malmultaj aŭtoj; je la dekstra flanko estas sablo, la maro. Kelkaj ruldomejoj provizas ferian loĝadon dum la somera turista sezono. Mi surpriziĝas pasi la kastelon Conwy [pr. konŭi]. Mi tute ne sciis ke estas tiom apude al la fervojo.

14.30: La pramŝipo al Dublino estas granda, kvankam iom malnova. La Irlanda Maro povas ofte esti sovaĝa. Hodiaŭ, tamen, bele brilas la suno kaj oni apenaŭ sentas la movadon de la ŝipo.
Mi trinkas glason da biero Guinness [pr. gines - konata irlanda biero] (mi ja laŭvojas al Irlando!) kaj trovas komfortan seĝon. Dum horo mi devigas min legi la paperamasaĉon por la morgaŭaj kunsidoj. Dek projektoj, el kiuj ni devos elekti kelkajn por ricevi fondojn de la Eŭropa Unio se ili bone montras kunlaboradon inter Kimrio kaj Irlando. La paperojn legitaj, mi kuŝiĝas kaj dormas ĝis ni atingas Dublinon.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...