Pages

19/01/2011

Helpon mi petas

Post kelkaj monatoj mi prelegos ĉe Esperanto-kunsido pri miaj spertoj kiel denaska parolanto de Esperanto.

Tial, mi malformale enketas pri la opinioj de denaskaj parolantoj de Esperanto mem rilate al ilia 'denaskeco', kaj pri la sinteno de aliaj Esperanto-parolantoj pri la 'denaskuloj'.

Mi scias ke ja ekzistas multaj diversaj verkaĵoj, studoj, raportoj ktp pri denaskismo kaj mi legis/legos tiujn verkaĵojn ankaŭ. Sed interesus min se vi pretus mallonge respondi al kelkaj demandoj pri 'denaskismo' en Esperantio.

Se vi estas denaska parolanto de Esperanto (aŭ lernis la lingvon antaŭ la aĝo de 5 jaroj) jen la demandaro por vi.

Se vi estas 'normala' parolanto de Esperanto (aŭ lernis la lingvon post la aĝo de 5 jaroj) jen la demandaro por vi.

Mi antaŭdankas vin!

07/01/2011

Smurfo-domoj

En la kvartalo de Ĝenevo malantaŭ la stacidomo Cornavin, troviĝas la strato Louis-Favre. Tipa Ĝeneva strato ĝis vi atingas la numerojn 23-29. La apartamentejoj tie malsimilas al ĉiuj aliaj en la urbo.

Konstruitaj inter 1982 kaj 1984, la konstruaĵoj iom similetas al tiuj de la Katalana arĥitekto Gaŭdi, kun kurboj kaj diversaj koloroj.



La arĥitektoj nomiĝas Robert Frei, Christian Hunziker kaj Georges Berthoud.


Oni kromnomas la konstruaĵojn, la ‘smurfoj’ aŭ ‘ŝtrumfoj’.

Ĉe glaĉero

Kiam mi kaj mia frato tagekskursis al Chamonix (antaŭa blogaĵo), ni eltrovis ke eblis per monta trajno atingi la Mer de Glace [mer de glas] (Glacia Maro). La Glacia Maro estas glaĉero kiu troviĝas ĉe la nordaj deklivoj de la Blanka Monta masivo.


Nu, malplaĉas al mi malvarmeco, neĝo kaj glacio. Tamen tute ne eblis maltravi la okazon viziti glaĉeron. Ankaŭ mi iom timas altecojn, sed estis la momento superi tiun timon por admiri la belajn pejzaĝojn el la trajna fenestro kaj vojaĝi per telfero al la glaĉero.

La temperaturo ĉe la Glacia Maro estis ĉirkaŭ -16 celsio, sed ĉar la montaj pintoj ĉirkaŭis nin, feliĉe ni ne sentis nin tiom malvarmaj. (Post vizito al la glaĉero ni tamen ĝojis trinkin varman ĉokoladan trinkaĵon!)

Eblas eniri glacian kavernon kaj ripozi sin iomete post la grimpado.

Kvankam oni ne tion rimarkas, la glaĉero moviĝas po 90 metrojn jare, kiu estas ĉirkaŭ po 1 centimetron hore.









Havi la oportunon stari sur glaĉero estis ja neforgesebla sperto.

Chamonix-Mont Blanc

Kvankam plaĉas al mi longe dormi dum ferioj, la lundon de mia feria semajno en Svislando mi ellitiĝis frue. Apud la lago de Ĝenevo mi vidis la belan sunleviĝon super la montoj.
Mia frua ellitiĝo estis por trafi aŭtobuson por vojaĝi trans la Svisan/Francan landlimon viziti Chamonix [ŝamoni] kie troviĝas la monto Mont Blanc [Blanka Monto].
Chamonix estas bela urbeto, ĉirkaŭita de montoj.
La rivero Arve [arv] trafluas la urbeton:

Post esplorado de la urbeto, ni iom vagadis laŭ neĝkovritaj vojetoj sur la malaltaj deklivoj de la monto.


Ja estis tre interesa vizito.

06/01/2011

Rusa Preĝejo: Ĝenevo

La Granda-Dukino Anna Fiodorovna (ruse Анна Фёдоровна) [ana fjodorovna] vivis dum multaj jaroj en, kaj apud, Ĝenevo. Ŝia naskiĝnomo estis Juliane von Sachsen-Coburg-Saalfeld [ĝulian von saĥsen koburg salfelt] sed per ŝia geedziĝo kun la Granda-Duko Constantin Pavlovitch [konstantin pavloviĉ] de Rusio ŝi iĝis bofratino de la Caro Aleksandro la 1a. Ŝi estis ankaŭ la onklino de la brita reĝino Viktoria.

En 19-jarcenta Ĝenevo estis pli kaj pli rus-devenaj loĝantoj kaj en la jaro 1859 ili ricevis permeson konstrui sian propran ortodoksan preĝejon. Estis Ana Fjodorovna kiu pagis por la konstruado de tiu preĝejo.
La preĝejo estis finkonstruita en 1866 kaj bele brilas kontraŭ la blua ĉielo.

Ikonoj el la 16aj ĝis 20aj jarcentroj troviĝas en la preĝejo kiu nun estas la sankta loko ne nur por rusoj ortodoksaj en Ĝenevo, sed ankaŭ por bulgaroj, serboj, koptoj kaj aliaj ortodoks-konfesantoj kiuj ne havas ilian propran preĝejon en la urbo.


Ĝenevo: malnova urbo

La malnova kvartalo de Ĝenevo troviĝas ĉe la supraĵo de monteto kaj por atingi ĝin oni devas grimpi laŭ ŝtuparitaj stratoj:

De la teraso ĉi-sube estas belega perspektivo sur Ĝenevo kaj povas vidi la neĝkovritajn montojn:
Estis la tago post Kristnasko kaj malmultaj homoj estis eksteraj:

Malgraŭ la blua ĉielo, malvarmis!

La malnova armilejo estas interesa konstruaĵo:

Plaĉis al mi ankaŭ la mallarĝaj stratetoj...:


... kaj la belaj ĝardenoj:



Le Corbusier en Ĝenevo

Lastatempe mi vojaĝis kun mia frato al Ĝenevo.

Ni ambaŭ interesiĝas pri arĥitekturo, do unu tagon ni piedvagadis tra Ĝenevo al la strato Adrien Lachenal [adrian laŝenal] por trovi la Maison Clarté [mejzon clartej - heleca domo]. Ĝin desegnis/projektis la svisa arĥitekto
Charles-Édouard Jeanneret [ŝarl edŭar ĵenere], plej bone konata per la nomo Le Corbusier [le korbusie].

From Geneva 2010

Ne eblas eniri la konstruaĵon - estas privataj apartamentoj kaj oficejoj. Eĉ ne troviĝas informojn pri ĝi aŭ pri la arĥitekto.

La konstruaĵo, tamen, montras indikojn de la tipa modernisma desegna stilo de Le Corbusier.

"La kliento estis Edmond Wanner, Ĝeneva industriisto... La konstruaĵxo Clarté leviĝas el la strato kiel grundigita ŝipo." William J.R. Curtis, Le Corbusier - Ideas and Forms, 1986 (
http://www.galinsky.com/buildings/clarte/index.htm).

From Geneva 2010

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...