Pages

14/04/2010

Sendu bondezirojn al la Brita Kongreso

Dum iom da tempo mi ne havis multajn oportunojn blogi. Mi estis/estas tre okupita/okupata, plejparte pro aranĝoj por la Brita Kongreso de Esperanto.

La kongreso okazos post nur 4 semajnoj. Abundas la aranĝendaĵoj!

Se vi ŝatus partopreni la kongreson, ĉiuj detaloj haveblas ĉi tie.

Se ne eblos partopreni, vi tamen povos sendi bondezirojn al la kongresumantoj pere de nia reta gastlibro.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...