Pages

27/02/2015

matena solvo?

Hieraŭ post la labortago, mi decidis viziti tiun tre 'danĝeran' butikon, Ikea . Mi kredas ke multaj el vi komprenos kial mi diras 'danĝera'. Oni eniras, kiel mi, intencante aĉeti skatolon da kvar kuleretoj, kaj rapide kaj prekaŭ senscie oni elspezas 80 pundojn.  Ĉio estas utila, bela kaj eĉ nepra!

Mi esperas, tamen, ke almenaŭ unu el miaj hieraŭaj aĉetaĵoj estos ja utila.

Regulaj legantoj de mia blogo scias ke mi tute ne estas 'mateneca' persono.  Tre malfacile mi elitigas min matene kaj nur post kelkaj tasoj da forta kafo mi kapablas ĝentile rilati al aliaj homoj.  Mi kredas ke mi neniam sukcesos ŝanĝi tion.

Tial estus multe pli bona ideo se ĉiun vesperon mi pretigus miajn vestaĵojn por la sekvanta tago, precipe dum la laborsemajno.  Sed foje mi estas pigra dum la vespero kaj aŭ ne tion faras aŭ nur parte decidas pri la portotaj vestaĵoj.  Tiam, frumatene, mi devas stumble trovi ion taŭgan...

Do, mi aĉetis la jenan meblon ('valet stand' [vale stand] en la angla) per kiu oni povas aranĝi portotajn vestaĵojn.

Ĉu ĉi tio helpos min esti pli organizata? Ni vidos... Almenaŭ por morgaŭ (sabato) mi estas jam preta!


07/02/2015

Dancanta sunfloro

Mia patrino, nun 78-jaraĝa - havas multajn problemojn kun sia memoro pro demenco.  Kompreneble, tio estas aĉega malsano.  Ŝia kurt-tempa memor-perdo kaŭzas multajn problemojn. Surprize, tamen, ĝi foje alportas neatenditajn avantaĝojn ankaŭ...

Antaŭ unu semajno mi feriis dum kelkaj tagoj en Nico, Francio, kaj tie trovis en butiko amuzan plastikan ridetmienan floron kiu, kiam brilas la suno, 'dancas' pro sunenergio.  Mi decidis aĉeti ĝin por mia patrino: mi ne certis ĉu ŝi ege ŝatus, aŭ ege malŝatus tion, sed mi prenis la riskon.  Feliĉe mulEGe plaĉas al ŝi la floro.

Ĝi staras apud la fenestro en ŝia salono kaj kiam Panjo rigardas ĝin, ŝi ridas. Kaj eĉ pli bone - ĉiun fojon kiam ŝi forlasas la ĉambron, ŝi forgesas pri la ekzisto de la floro. Kaj kiam ŝi reeniras la salonon ŝi vidas ĝin kvazaŭ por la unua fojo kaj ridas. Plurfoje dum la pasinta semajno ŝi telefonis al mi, dirante "estas amuza sunfloro ĉi tie kiu ridetas kaj dancas".  Certe valoris ĉiun cendon de la kvin eŭroj kiujn mi elspezis por aĉeti ĝin!


Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...