Pages

29/06/2012

Ĉe la filma urbo Cannes

La Franca urbo Cannes [kan] estas monde konata por la ĉiujara film-festivalo kiu okazas en la ĉi-suba konstruaĵo:



Multaj steluloj supreniras la ruĝan tapiŝon por scii ĉu iliaj filmoj gajnos sukceson:



Ĉe Cannes estas agrabla promejeno apud la maro kun multekostaj restoracioj:



Luksaj hoteloj estas apud la maro:



Estis en la Carlton interkontinenta hotelo ke Cary Grant [kari grant] kaj Grace Kelly [grejs keli] filmis "To Catch a Thief" (kapti ŝteliston).



La Hotelo Martinez estas populara inter film-aktoroj:





Kompreneble, kie estas riĉuloj kaj lukso estas ankaŭ kazinoj:




Inter la multaj steluloj kies manmarkoj troviĝas ekster la festivala kinejo estas -

Gérard Depardieu


Line Renaud


Jean-Hughes Anglade:


Carole Bouquet:


Miou-Miou:


Isabella Rossellini:

27/06/2012

Ankaŭ ĉe la Feniksa Parko (vidu ĉe mia lasta blogaĵo) troviĝas diversaj bestoj kaj birdoj:

Estas lutroj(sed ili malbone videblas):



Estas ankaŭ valabioj:




La kobajoj estis ege amuzaj:






Ĉi tiu testudulo estis aventurema:


Kaj jen testudegoj:



Histriko dormis:



Ankaŭ troviĝis birdoj:

Gruoj:



Virkoko:



Strigoj:






Anseroj (kiu marŝas sur la herbaĵo kie estas malpermesata!)



Strutoj:





kaj araoj:




26/06/2012

La Kvadrata Kapo

En Nico mi vidis strangan monumenton/skulptaĵon kiu nomiĝas "La Kvadrata Kapo" (kiu povas ankaŭ signifi "pensi 'ene de la skatolo*'". Ene de la kvadrato troviĝas parto de la urba biblioteko (la oficejoj) - kiun fakton mi tute ne konstatis ĝis mi ĵus perrete legis pri la konstruaĵo antaŭ kelkaj minutoj.

*en la angla lingvo estas esprimo "pensi ekster la skatolo" kiu signifas pensi kreeme aŭ trovi nekutimajn solvojn al problemoj. Do "pensi ene de la skatolo" estas vortludo.



La kapo estis desegnita kaj konstruita fare de loka artisto Sacha Sosno [saŝa sosno] kaj la arĥitekto Yves Bayard [iv bajar].

La kapo aspektas kvazaŭ farita el betono sed kiam oni alproksimiĝas oni konstatas ke estas nesolida, kaj la griza materialo estas ia metalo reto.



En la parko ĉirkaŭ la kapo estas aliaj skulptaĵoj:



Kontraŭ la granda kapo estas la kongresejo kaj ekspoziciejo la Nica 'Akropolo' - ankaŭ interesa konstruaĵo:



Kvankam la kapo kaj la akropolo estas ĉirkaŭita de konstruaĵoj el la 19a jarcento, mi tute ne havis la impreson ke ili estis tro modernaj por la kvartalo. Eble la blua ĉielo kaj belaj ĝardenoj helpas sed modernaj kaj malmodernaj konstruaĵoj 'kunvivas' flanko al flanko.





25/06/2012

La Feniksa Parko, Nico

Dum mia lastatempa vizito al Nico mi revizitis la Parkon Phoenix [Fenikso]. La Parko Fenikso estas sep hektara parko kun granda lago en la centro.



Troviĝas tie belaj ĝardenoj kaj interesaj plantoj.


Mi ne spertas pri plantoj/floroj, kaj mi ne notis ĉiujn nomojn, do mi simple montros ilin al vi:








Kakta ĝardeno (jes, mi scias rekoni kakton ;))


Filikoj:










Orkidacoj:












Ja estis agrabla posttagmezo!

18/06/2012

Ventimilja en Italio

La itala urbo Ventimiglia [ventimilja] troviĝas apud la landlimo inter Italio kaj Francio. Tial, kiam mi ferias de tempo al tempo ĉe Nico en Francio mi foje trafas vagonaron al Ventimiglia por viziti la grandan vendredan merkaton tie (kiel centoj da aliaj turistoj).

Mi ĉiam volis, tamen, iom pli esplori la urbon ol simple butikumadi ĉe la merkato, do antaŭ kelkaj semajnoj kiam mi troviĝis denove ĉe Ventimiglia, mi kaj mia koramiko forlasis la merkatejon kaj grimpis laŭ la krutaj deklivoj per mallarĝaj stratetoj al la malnova urbo.



En la malnova urbo troviĝas romanikan katedralon, kiun oni kredas estis konstruata ĉe la loko de antikva romiana templo.



Multe plaĉas al mi la rondarkajn formojn uzitaj en romanikaj preĝejoj.



Troviĝas alia preĝejo en la antikva urbo, la Preĝejo de Sankta Mikaelo la Arkianĝelo, kiu estis konstruita en la 10a jarcento:



Ĉirkaŭ la du preĝejoj estas amaso da mallarĝaj mezepokaj stratetoj:






Eĉ eblas dormi!


Sanktejo sur la muro de domo en la antikva urbo:

 



Kvankam Ventimiglia ne estas tre bonkonata aŭ granda urbo, vere valoras la penon viziti ĝin se iam vi havos la oportunon.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...