Pages

30/03/2007

printempaj modoj

Plaĉas al mi scii kiuj estas la novaj modoj por virinoj ĉiun sezonon, eĉ se mi ne portas ilin. Por ni en Kimrio ni plejofte rigardas la modojn ĉe Parizo, Milano, Novjorko, London, por scii kion ni 'devus' porti. Foje mi legas kelkajn franclingvajn blogojn pri modo. Ĉi-semajne mi ĝojis legi en tia blogo ke ĉi-sezone en Parizo oni portu mallongan 'tranĉean palton' (kiel en la ĉi-supra bildo). Plej bone, tiu palto estu kakikolora aŭ malhelabrunkoloro.

Tiu konsilo multe kuraĝigis min ĉar antaŭ unu monato mi aĉetis malhelbrunan tranĉean palton ĉe la butiko Zara. Kaj nun la vetero sufiĉe plibonigis ke mi povu ĝin porti kaj aspekti Pariz-modan!

pli da kurado!

Regulaj legantoj de mia blogo eble memoras ke pasintan jaron mi partoprenis en 'Kuru por la Vivo' (enspezcelan kuradon favore al esploradoj pri kancero). Mi decidis ĉi-jare denove partopreni la kuradon, pro diversaj kialoj:

Unue, kompreneble, estas bone foje fari ion streĉigan por bonvola asocio de tempo al tempo. Je la kuro-tago estas ankaŭ bona kaj komunuma etoso kiu estas plaĉa. Due, tamen, mi devas konfesi ke mia motivado ne estas cent-procente altruisma. Preparaĵoj por la kurado ankaŭ instigas min regule sporte ekzerci min, kiu estas bone por la sano (precipe kiam oni ŝatas manĝi ĉokoladon kaj biskvitojn tiel multe kiel mi!)

Pri mia ĉi-jara kurado oni povas legi pli ĉi tie. Mi ankaŭ bloge iom priskribos mian trejnadon.

Do, mardon mi komencis prepari por la kurado. Mi sekvas tre malstreĉigan, sed progresigan, trejnigad-planon. Mi do dum 20 minutoj kuradis/marŝis laŭvice en la ĉirkaŭaĵo de mia domo. Estas interese tion fari - mi laboras je la alia flanko de la urbocentro, do dum la vintro mi ne ĉiam havas la oportunon promeni min en mia loĝdistrikto. Fakte, ne estas tiom bela loĝdistrikto - stratoj kun multaj aligitaj dometoj laŭ la 19-jarcenta kimra stilo. Oni nek povas pretendi ke la urba aero estas freŝa, nek sana. Interesas min, tamen, iom ĉirkaŭiri en la distrikto kaj rigardi la diversajn domojn, stratojn, ĝardenetojn, ktp.

Hieraŭ mi intencis denove kuradi laŭ la apudaj stratoj, tamen pluvegis. Tial mi anstataŭe iris al la gimnastikejo kaj kuris per la kuradmaŝino. Ankaŭ tio plaĉis al mi ĉar mi tie renkontis kelkajn konatulojn kaj povis babiladi dum mi kuris. (Antaŭ ol mi senspiriĝis!)

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...