Pages

25/10/2010

porketo kun botoj

Lastatempe brita televidprogramo vidigis la jenan foton. Multe amuzis min. Temas pri porketo (ŝajne ne estas porkido, sed malgranda porko) kiu portas infanajn botojn:

21/10/2010

tamburistoj 'Kodo'

Neatendite mi hieraŭ havis la oportunon spekti spektaklon fare de la tamburistoj 'Kodo'[ligo en la angla] en la teatraĵejo de mia urbego. La Kodo-aj (Kodō 鼓童) getamburistoj venas de la insulo Sado en Japanio. Dum jam kelkaj jaroj mi estis aŭdinta pri tiu grupo, kiu ludas per 'tajko' tamburoj.
Estis, do, grandega plezuro povi spekti ilin kaj mi ja ĝuegis la spektaklon. Mi neniam estus kredinte ke oni povas eltiri tiom da muziko (kaj ne simple ritmo) de kelkaj diversaj tamburoj.


Laŭdire, la vorto 'kodo' en la Japana povas havi du signifojn: unue ĝi signifas 'korofrapo'; due ĝi signifas 'infanoj de la tamburo'. Ambaŭ signifoj bone reprezentiĝis en la spektaklo.

Ne nur la muzikado/ritmado mem, sed ankaŭ la precizeco kaj fizika forteco imponis.

Bonega filmeto pri Kodo troviĝas ĉi tie se vi ankaŭ ŝatus sperti la muzikon.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...