Pages

25/07/2007

pri la inundoj

Kiel mi lastatempe blogis, Britio multe suferas ĉi-semajno pro terura pluvo kaj inundoj. Nia amiko Beĉjo afable demandis ĉu tiu misvetero tuŝis min. La jenan ligon al fotoj en la Brita ĵurnalo Guardian (pr. gardian, tr. gardanto) li sendas. Nu, ĝis nun, en suda Kimrio ni estis sufiĉe bonŝancaj ne esti tro tuŝitaj pro la inundoj.

La retejo de la BBC afiŝis mapon kiu montras la lokojn en Anglio tuŝitaj pro la inundoj. En Kimrio (la okcidenta, grizkolora parto de la mapo ankaŭ ja estas kelkaj lokoj sub akvo. Feliĉe, ĝis nun tio ne tuŝis nin en Kardifo.

Multaj personoj en okcidenta Anglio ankoraŭ estas sen trinkebla akvo kaj la armeo laboras helpi ĉiujn kiuj estas kaptitaj pro la inundoj. Denove pluvas hodiaŭ, do oni timas ke la situacio eble eĉ pli malboniĝos.

23/07/2007

akvo ĉie

Daŭre pluvas. Feliĉe, ĉe Kardifo kie mi loĝas ĝis nun ne kaŭzas tro da problemoj. Mia ĝardeno marĉiĝis kaj mi ĉi-matene trempiĝis laŭvoje al la laborejo, sed plejparte ĉio funkcias normale. Tio ne estas la kazo en la graflando Gloucestershire (pr. glosteŝir), proksimume 100 kilometroj for de mia urbo, kie estas teruraj inundoj.

Almenaŭ 150,000 hejmoj estas sen freŝa akvo pro inundo ĉe akvo-traktejo. 40,000 hejmoj estas sen elektro. Multaj ĉefvojoj estas blokitaj kaj diversaj trajnlinioj ni funkcias. La armeo estis alvokita helpi provizi akvon kaj manĝaĵon al
tiuj algrundigitaj pro la akvo.

Ankoraŭ pluvas. Mi forte esperas ke baldaŭ ĉesos!

20/07/2007

vintra julio

Pluvegas. Fakte, pluvas ekde semajnoj kaj semajnoj. Junio estis la plej malseka monato ekde kiam oni ekregistris veterstatistikojn. Ja estis kelkaj duontagoj aŭ horoj da sunbrilo, kaj eĉ kelkaj minutoj da blua ĉielo, sed plejparte estis kaj estas pluva, nuba, tondra, fulma kaj veteraĉa.

Hodiaŭ estas tiom malluma ke ni devis ŝalti ĉiujn lumojn en la oficejo eĉ povi legi kaj skribi.

Antaŭ kelkaj semajnoj mi aĉetis belajn ruĝajn sandalojn. Mi obstinas porti ilin malgraŭ la vintreca klimato. Miaj piedoj do malsekiĝis, frostiĝis kaj bluiĝis. Mi absolute rifuzas kredi, tamen, ke meze de julio mi devus porti vintrajn vestaĵojn.

Sola bona afero - en ĉiuj butikoj oni jam elvendas somerajn vestaĵojn je malalta prezo. Se somero finfine alvenos, mi estos preta!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...