Pages

29/09/2008

multe da fromaĝo!


Foje oni starigas la demandon, en gazetaj intervjuoj, televide aŭ en ĝenerala konversacio, "Ĉu vi preferas ĉokoladon aŭ fromaĝon - se vi devus elekti inter la du, kiun vi elektus?"  Nu, tiu estas terura demando por mi!  Plaĉegas al mi ĉokolado, sed egale plaĉegas al mi fromaĝo.  Neniam mi kapablus elekti inter la du. 

Sabaton, tamen, mi elektis fromaĝon, ĉar en la kastelo de Kardifo okazis la Brita Fromaĝo-Festivalo.  Kun mia onklo, gekuzoj kaj amikino mi gustis kelkcent diversaj britaj fromaĝoj kies fabrikantoj eksponis.  Feliĉe estis sunbrila tago kaj inter fromaĝ-manĝado ni povis sidi en la suno kaj trinki kafon (aŭ bieron - mia onklo kaj kuzo).

Mi ankaŭ aĉetis multajn diversajn fromaĝojn kaj hieraŭ ĉehejme bankedis per fromaĝo!  Plej multe plaĉis al mi fumigita malmola fromaĝo de Irlando (ne, fakte, en Britio, sed ĉeestis la festivalo!), kaj fromaĝo miksita kun kreno de norda Kimrio.

10/09/2008

apud la Norda Maro

Ĉe Minsmere (pr. minzmir] ĉe la orienta marbordo de Anglio, mi vizitis konserveja loko administrita far la Reĝa Societo por la Protekto de Birdoj.
En la 'kavetoj' faritaj en la krutaĵo, nestas bordhirundoj.

Apude oni povas promeni tra la marĉlando al la Norda Maro:




La preĝejo de Blythburgh

Apud la urbo kie loĝas mia patrino troviĝas vilaĝo nomita Blythburgh (pr. proks. blaj[th]bura). La lando ĉirkaŭe estas ebena kaj marĉa kaj la preĝejo de la vilaĝo estas videbla de longa distanco for. Kvankam mi foje pasis la vilaĝon laŭvoje viziti mian patrinon, mi neniam antaŭe haltis rigardi la preĝejon ĝis ĉi-foje. Abundas legendoj pri tiu ĉi Preĝejo de la Sankta Triunuo.
En la jaro 1577 granda ŝtormo detruis la turon. Oni kulpigis la diablon kaj diras ke ankoraŭ eblas vidi ties huf-markojn sur la pordo de la preĝejo. (Mi fakte vidis multajn diversajn markojn sur la pordo, sed tute ne povis rekoni tiujn de la diablo...)

Ankaŭ, je la sama epoko, laŭdire tie aperis mistera granda nigra hundo kiu mortigis du
paroĥanojn antaŭ forkuri al alia vilaĝo tie same agi.Pe

Plejmulte plaĉis al mi la antikva ornamita plafono kiun mi montras sube:
Estas retejo kiu montras aliajn bildojn de la preĝejo (la teksto estas nur en la angla, sed la fotoj eble interesos).

Leviĝanta ponto

Kiam mi pasintsemajne vizitis mian patrinon ni, kiel kutime, promenadis al la plaĝo en la suda parto de la urbo. Por atingi la promenejon apud la strando ni prenas ponton trans la haveneto kie estas diversaj boatoj, plejparte jaĥtoj.

La ĉefvojo de Londono al Lowestoft ankaŭ transiras la saman ponton. Tamen, estas problemo. Kiam la jaĥtoj kaj aliaj boatoj kun veloj volas eliri la haven-basenon, la mastoj estas tro altaj subiri la ponton. Tial, la ponto, kun vojo kaj trotuaro estas levita, ke la boatoj eliru. La trafiko kaj piedirantoj devas atendi.

Kiam ni estis revenantaj de la plaĝo, ni ankaŭ devis atendi, do jen filmeto kiu montras la pont-leviĝo:

02/09/2008

la flago super la urbodomo

La urbestro de Lowestoft (vidu antaŭa blogaĵo) levigas la flagon de la provinco super la urbodomon.

Ĉe la urbodomo

Priskribita en antaŭa blogaĵo, jen la manifestaciantoj atingas la urbodomon:

la manifestacio ĉe Lowestoft

Jen filmeto de la manifestacio kiun mi priskribis en mia antaŭa blogaĵo:

manifestacio en orienta anglio

Mi pasigas kelkajn tagojn ĉe la domo de mia patrino en orienta anglio, en urbo nomita Lowestoft [pr. loŭestoft]. Lowestoft troviĝas en la graflando/provinco Suffolk [pr. proks. safok]. Nu, lastatempe estas kelkaj proponoj far de la registaro iom ŝanĝi la diversajn administrajn provincojn de la regiono. Tio igus ke Lowestoft ekfariĝu parto de la pli norda provinco Norfolk [pr. proks nofok]. Multaj loĝantoj de Lowestoft tre kontraŭas tiun ideon. Hieraŭ, do, okazis manifestacio kontraŭ la propono en la urbo-centro. Mi iris kun mia patrino spekti la okazaĵon. Fakte ne estis tre bone organizita afero. La horo (lundon matenon) signifis ke iu kiu laboras, kompreneble ne povis ĉeesti. Personoj alvenis en la urbocentron apud la grandaj butikoj kaj la loka ĵurnalo donis al ili flagojn de la provinco [jen ligo pri la flago - nur en la angla, mi bedaŭras, sed montras bildon pri la flago]. Post iom da fotado kaj paroladoj de la urbestro kaj diversaj responduloj, la homoj marŝis laŭ la ĉefstrato en la direkto de la urbodomo. La afiŝo "SUFFOLK AND PROUD" [pr. safok and praŭd] signifas "Suffolk kaj fiera". La flago kiun oni portas sube estas tiu de la provinco.


Finfine oni atingis la urbodomon kie la televid-stacio filmis la homamaseton. La urbestro eniris la urbodomon kaj levigis la provincan flagon super la konstruaĵo. Kelkaj filmetoj sekvos en venontaj blogaĵoj.

Estis interese (kaj fakte iom amuze) spekti la okazaĵon, sed ĉu plaĉas al vi tian provincismon, vi mem decidu.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...