Pages

26/05/2006

badmintono

Mardon, mi kun Kolegoj 1 kaj 2 iris dum la lunĉpaŭzo kune ludi badmintonon. Estas sportejo nur 400m for de nia laborloko, do tre oportunas.

Kolego 1 tre bone ludas. Kolego 2 kaj mi ne tre bone ludas! Tial, Kolego 1 ludis unue kontraŭ mi, due kontraŭ Kolego 2 kaj ĉiam gajnis. (Sed kiam mi ludis kontraŭ Kolego 2, mi gajnis). Kolego 1 nur devis stari trankvile ĉe sia flanko de la ludkampo kaj milde rebati la volanon, dum aŭ mi, aŭ Kolego 2 freneze kuradis, saltis, klopodis atingi la volanaĉon antaŭ ol ĝi atingis la teron. Fakte, mia problemo estas ke mi havas tendencon paniki kaj fermi la okulojn kiam iu al mi batas la volanon, kiu iom malhelpas!

Poste ni tiom lacis ke ni faris preskaŭ nenian laboron dum la posttagmezo!

23/05/2006

ĵurnala renomo

Kvankam pluvegas senĉese ekde 5 tagoj, mi estas en tre bona humoro hodiaŭ, ĉar mia letero pri Esperanto (vidu mian blogon de la 19-a de majo) publikiĝis hodiaŭ en la Brita ĵurnalo Financial Times. Tio estas sufiĉe prestiĝa kaj serioza ĵurnalo. Unu el la redaktoroj telefonis al mi hieraŭ informi min ke ili publikigus la leteron kaj diris ke estis pli amuze ol multaj leteroj kiujn ili ricevas (mi iom fanfaronas - pardonu min!)

Jen, ĉi-supre, do, la artikolo. Vi ankaŭ povas legi ĝin rete ĉe la Financial Times. Espereble bona propagando por Esperanto!

22/05/2006

kiĉo/kiĉa

En mia lasta blogaĵo, mi uzis la vorton 'kiĉa' (traduko de la angla vorto 'kitsch'). Kelkaj demandis min pri la signifo kaj etimologio.

Nu, laŭ mia kompreno, la radiko 'kiĉ-' devenas de la germana vorto 'verkitschen' kiu signifas malmultekostigi. Dum la 1930-aj jaroj oni komencis uzi la vorton 'kitsch' en Usono kaj Britio kiel substantivo signifante 'sengusta artaĵeto' kiel en PIV. Kiĉa, do, estas uzita kiel adjektivo kiu signifas 'sengusta (figure). Ekzemple, io kio estas tro brilkolora, senmoda (eble intence). Foje, io malbonkvalita kiu plaĉas al ne tre lerta (mi citas) popola gusto.

Bonega artikolo troviĝas ĉe Wikipedia en kelkaj lingvoj - bedaŭrinde ankoraŭ ne en Esperanto, sed eble kiam mi havos oportunon mi faros Esperantan tradukon. Tie oni uzas la ĉi-kunan bildon kiel ekzemplo da kiĉo.

19/05/2006

senĉarma kaj kiĉa?

Estis artikolo hodiaŭ en la Brita ĵurnalo The Financial Times pri la Eŭrovizia Kanto Konkurso kiu okazos morgaŭ. La ĵurnalisto priskribis la konkurson kiel 'tiel senĉarma kaj kiĉa kiel Esperanto'.

Kompreneble, mi decidis reagi kaj sendis al la redaktoro la ĉi-suban leteron (en Esperanto kaj en la angla). La originala artikolo vi povas legi en la angla ĉi tie. Kaj jen mia letero:

Sinjoro

James Harkin (FT.com la 18-an de majo 2006) sugestas ke la Eŭrovizia Kanto Konkurso estas 'tiel senĉarma kaj kiĉa kiel Esperanto'. Senĉarme kaj kiĉe Eŭrovizio eble estas (kvankam ĉu li ja spektis la ĉi-jaran grupon el Finnlando?) sed mi povas emfazi al li ke nek mi, nek mia denaska lingvo (jes, Esperanto) estas aŭ senĉarmaj aŭ kiĉaj. Fakte, mi estas neordinare interesa kaj moda individuo, same kiel la plejparto de miaj Esperanto-parolantaj geamikoj internacie. Ni ofte korespondas kaj 'skajpas' per tiu riĉa, fleksebla kaj kreiva lingvo. Hodiaŭ, ekzemple, mi solvis problemon pri Office 2003 per helpo far kontakto en Japanio, priskribis miajn (elstarajn) novajn vestaĵojn (kaj ŝuojn) al amikino en Grekio kaj, jes, eĉ pridiskutis vin, S-ro Harkin, kun kunlaboranto en Suda Ameriko. Senĉarma kaj kiĉa? Neniam!


Ĉu oni publikigos mian leteron? Mi dubas, sed ni vidu...

16/05/2006

kuru por la vivo

Kiuj konas min scias ke malmulte plaĉas al mi sporto kaj ekzercado. Mi ja vizitas la gimnastikejon sufiĉe regule, sed tio estas pli pro la deziro resti sana ol pro ia plezuro.

Lastatempe, tamen, mi decidis partopreni la 5 kilometran kurkonkurson Kuru por la Vivo kiu okazos en Kardifo je dimanĉo la 4-a de junio. Kuru por la Vivo estas serio da kurkonkursoj (5-kilometrajn) kiuj ĉiu-jare okazas enspezi monon por kancera esplorada organizo en Britio. Nur virinoj rajtas partopreni kaj, fakte, oni rajtas aŭ marŝi, aŭ kuri.

Mi esperas kuri la plejparton de la kurso kaj ekzercas min prete al la 4-a de junio! Kiuj deziras legi plu povas tion fari (en Esperanto) ĉe Kuru por la Vivo.

15/05/2006

semajnfina sporto

La pasinta semajnfino estis iom sporta ĉe Kardifo. Sabaton okazis la finalo de la ĉampionado de la Futbala Asocio ĉe la Jarmila Stadio [Millennium Stadium]. Kolegoj 1 kaj 2 ne ĉesis diskutadi la maĉon ĉi-matene (dum mi dormetis!)

La plej grava sporta evento por ni en la oficejo, tamen, okazis dimanĉon kiam unu el la filoj de Kolego 1 havis la oportunon ludi rugbeon kun sia infana teamo en la Jarmila Stadio mem, do sur la sama gazono kiel la maĉego de la antaŭa tago.

Mi pensis ke tio, do, meritis esti menciita en mia hodiaŭa blogo. Jen, do, bildoj pri Llandaff 'Malpli ol Ok Jaroj' kontraŭ Barry. La infanoj aspektas tiom malgrandaj en tiom granda stadio, ĉu ne?

La filo de mia kolego montriĝas per ruĝa kvadrato. Feliĉe lia teamo gajnis!



09/05/2006

okcidentkimran semajnfinon

Mi pasigis la semajnfinon en sudokcidenta Kimrio ĉe geamikoj kiuj posedas mielejon tie. Ili havas abelojn kaj produktas mielon, sed ilia specialaĵo estas bongustega miela glaciaĵo. Tiuj kiuj scipovas la anglan povas legi pli ĉe Brynderi Honey Farm.

Jen kelkaj bildoj kiuj montras la domon kaj mielejon kaj ankaŭ la panoramon de antaŭ la domo.


Dimanĉon ni vizitis la ĝardenojn Aberglasney. Mi scias ke mi multe montris al vi fotojn de ĝardenoj, plantoj ktp. lastatempe - jen, tamen, kelkaj pli. La ĝardenojn estas restaŭritaj dum la pasintaj kelkaj jaroj kvankam la ĝardeno ekzistas ekde la 15-a jarcento. La domo estas ankoraŭ nur parte restaŭrita - oni diras ke estas fantomoj en kaj la domo, kaj la ĝardeno!



Kaj jen kelkaj fotoj pri la arbaro malantaŭ la ĝardenoj:


Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...