Pages

Showing posts with label ĝardeno. Show all posts
Showing posts with label ĝardeno. Show all posts

25/06/2018

Kreskas duonligna periljo



duonligna periljo
Kiam mi pasintjare vizitis Japanion, mi aĉetis paketon da semoj* por kreskigi Duonlignan Periljon (verdan periljon aŭ, japanlingve, ŝison).

Verda periljo estas ofte uzata en Japanio ene de pladoj kiel suŝio aŭ saŝimio aŭ por pekli legomojn. En Britio periljo estas malbone konata, sed eblas tre facile kreskigi ĝin ĉi tie. La folioj enhavas diversajn mineralojn kaj vitaminojn kiel kalcio, fero, kalio, vitaminoj A, C kaj riboflavino.

Dum la printempo mi, do, plantis la semojn kaj ili rapide tre abunde kreskis.

Mi eksperimentas kun diversaj kuir-receptoj uzante la verdan periljon. Mi trovis ke oni povas fari tre
paketo da semoj
bongustan peston (verdan saŭcon) por manĝi kun pasto. Kutime oni faras peston el bazilio, ajlo, pinsemoj, parma fromaĝo kaj olivoleo.

Mi anstataŭigis la bazilion per la verda periljo kaj ĉar mi ne havis pinsemojn, uzis bertoletiojn (brazilnuksojn). Oni dishakas kaj miksas ĉion kaj manĝas kun pasto (spagetoj, nudeloj, ktp) aŭ eĉ kun terpomoj aŭ rizo.

Se vi havas aliajn bonajn receptojn, ne hezitu doni al mi!

*(Oni rajtas envenigi semojn el Japanio en Brition se ili estas oficiale enpakigitaj kun precisaj enhavdetaloj printitaj sur la paketo, kaj se oni deklaras ilin al la doganisto. Se ĉiam kontrolu la regulojn por via propra lando se vi aĉetas semojn eksterlande.)

03/11/2015

Ĉe la ĝardeno Ŝinĝuku

Nur duon kilometro for de nia hotelo en Tokio troviĝis la ĝardeno Ŝinĝuku-gjoen.  Estas nacia ĝardeno ekde 1949 kaj enhavas tri diversajn stilojn da ĝardeno - japana, franca kaj angla.  Estis la unua fojo ke ni havis la okazon viziti la ĝardenon kaj tre plaĉis al ni.

shinjuku-gyoen

Shinjuku-Gyoen

Plaĉas al mi en Tokiaj parkoj ke de meze de bela kampareca ĝardeno oni ankaŭ povas vidi tre modernajn konstruaĵojn.

Takashimaya from Shinjuku-Gyoen
Ni estis tre bonŝancaj dum nia vizito al Japanio - pluvis nur dum unu tago kaj krom tio estis varme kaj sune.

trees at Shinjuku Gyoen

Tre afabla emeritulo alvenis paroli kun ni dum nia promenado. Li tre bone parolis la anglan, kiun li estis lerninta kiam li estis infano, kaj rakontis al ni multajn interesaĵojn pri la parko. Li ankaŭ klarigis ke kiam li estis lernejano li foje fuĝis de la lernejo kaj kaŝis sin en la parko.

Shinjuku Gyoen

Shinjuku Gyoen

La francstila ĝardeno kun la nubskrapuoj de Ŝinĝuku.

Shinjuku Gyoen

Interesis nin ke pro la varma vetero, multaj rozarbustoj ankoraŭ floris.

Shinjuku Gyoen

Estis ankaŭ tre interesa vitrodomo.  Kelkaj el la plantoj mi jam vidis en aliaj vitrodomoj, ekzemple tiu de la ĝardeno Kew [kju] en Londono, sed aliaj estis tute novaj.

Shinjuku Gyoen

Shinjuku Gyoen

Shinjuku Gyoen

Shinjuku Gyoen

Shinjuku Gyoen

La tago antaŭ nia forflugo hejmen de Japanio ni reiris al la ĝardeno, kie ni trovis ke la koloroj ja iom ŝanĝiĝis intertempe.

Shinjuku Gyoen

Shinjuku Gyoen

Shinjuku Gyoen

Shinjuku Gyoen

Shinjuku Gyoen

Shinjuku Gyoen

Shinjuku Gyoen

Shinjuku Gyoen

Se vi iam havas la okazon viziti Tokion, mi vere rekomendas promenadon en ĉi tiu parko.

24/06/2015

Katoj, katoj

Kelkaj el miaj najbaroj havas katojn kaj ofte tiuj katoj envenas mian ĝardenon por esplori.  Ĉu ili venas por la softa herbaĵo, la belaj floroj, eĉ por la tentaj aromoj venantaj el mia kuirejo? Nu, ne, plejparte, laŭ mi, ili venas por spioni la birdetojn (plej ofte paserojn aŭ sturnojn) kiu manĝas la grajnojn kiujn mi lasas por ili.

Hodiaŭ rigardante el supra fenestro mi rimarkis ke la nigra kato kun blankaj kruroj estis kuŝante sur la muro fikse rigardante ion. Kion li rigardis? Mi tute ne scias.

La rufa kato, tamen, ni tiom interesiĝas pri la birdoj kaj ŝajne preferas kuŝi komforte sub la varma suno.

 

Hodiaŭ mi ne vidis la blankan katon kun nigraj makuloj, sed jen foto de li kiun mi faris antaŭ kelkaj tagoj. Tiu kato ankaŭ ŝatas dormi sur la tegmento de la kabaneto en la ĝardeno. Mi klopodos iam foti ĝin tie.

Estas ankaŭ kateto kun strioj kiun mi vidis lastatempe. Mi pensas ke estas nova kato en la kvartalo. Fakte antaŭ kelkaj tagoj ĝi iom timigis min ĉar sidante en mia salono ĝi envenis tra la malfermita pordo kaj subite aperis antaŭ mi.  Mi ekkriis senintence kaj ĝi forkuris.

Katoj, kompreneble, faras kion ajn ili volas - almenaŭ ili ŝajne estas sufiĉe komfortaj ĉe mi!


Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...