Pages

30/06/2010

bela ĝardeno

Dum mia lastatempa vizito al La Rochelle (la roŝel) mi vizitis belan botanikan ĝardenon kie troviĝis interesaj plantoj kaj skulptaĵoj.





La ĉi-suba planto interesis min. Ĉu iu scias kiel ĝi nomiĝas?






23/06/2010

Unu el la grandaj plezuroj en vizito al Francio estas la ebleco viziti lokajn bazarojn. Ne pravus diri ke ni ne havas bonajn bazarojn en Britio. Ja estas multaj interesaj bazaroj kun belegaj produktaĵoj.

Tamen oni ne ĝenerale trovas tiom da regulaj lokaj bazaroj kiel en Francio kun tiom da lokaj freŝaj produktaĵoj.

Jen foto farita ĉe la dimanĉa bazaro ĉe La Pallice [la palis] apud La Rochelle [la roŝel]



Ankaŭ en la urbo La Rochelle mem, kie troviĝis mia hotelo, estas bela ĉiutaga bazaro.



Ne nur eblas aĉeti fruktojn kaj legomojn, tamen, sed ankaŭ belegaj kukoj kaj dolĉaĵoj el diversaj vendejoj.



Mi reblogas

Post la Brita Kongreso de Esperanto mi donis al mi kelk-semajnan foreston de Esperantio.

Nun, post iom da ripozo, mi havas la oportunon denove rekomenci mian blogadon. Pasintan semajnon mi feriis dum kelkaj tagoj en la franca urbo La Rochelle [la roŝel]. Mi unue vizitis la urbon antaŭ 20 jaroj kiam mi estis studento, sed neniam havis la oportunon reiri. Lastatempe mi lernis ke eblas flugi de apuda urbo al La Rochelle mem, do mi profitis de tiu ebleco.

Baldaŭ venos blogaĵoj kun fotoj kiujn mi faris dum tiu vizito.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...