Pages

27/10/2005

festas mi!

Hodiaŭ mi festas mian 36-an naskiĝtagon. Mi decidis, do, amuzigi vin per la jenaj fotoj! Interese ke en ambaŭ mi provis manĝi. Ankaŭ hodiaŭ mi intencas bone manĝi - mi kunportis dolĉajn pasteĉojn al la laborejo por manĝi dum la matena kafpaŭzo kaj postagmeze, konforme al Brita tradicio, mi aĉetos por miaj kunlaborantoj kremkukojn. Ĉi-vespere mi intencas manĝi ĉe greka restoracio kun amiko.

Jen, ankaŭ la raporto pri mia naskiĝo kiu aperis en La Brita Esperantisto (tiutempe nomita The British Esperantist).

La kuniklo ĉi tie nomiĝas Kunjo kaj estas la mia ekde mia naskiĝo. Kunjo, do ankaŭ festas datrevenon hodiaŭ. Dum sia vivo Kunjo portis diversajn vestaĵojn, tamen ĉiam, sen escepto, Esperantan insignon. Kunjo ankaŭ ĉeestis pli da Esperantaj kongresoj kaj kunvenoj ol la plej multo da kunikloj!

Mi esperas ke vi ĝuas tiun ĉi rigardeton en mian esperantan historion.

26/10/2005

pli pri Bath

Antaŭ du tagoj mi blogis pri la angla urbo Bath. Jen alia foto kiu montras ĉi-foje la elegantan 'Reĝan Krescenton' (Royal Crescent en la angla). Ĝi konstruiĝis inter la jaroj 1767 kaj 1774 kaj estas unu el la plej bonaj ekzempleroj de 18 jarcenta arkitekturo en Britio.

Alia Brita aŭtoro kiu verkis pri Bath estis Charles Dickens (bildo ĉi-maldekstre). En sia verko Pickwick Papers li amuze satirigas la ĉiutaga vivo tie.

Simile, la mezepoka aŭtoro Chaucer, en siaj Rakontoj de Kantelburgo, priskribis 'Virinon el Bath' kiu longe esprimas ŝiajn pensojn pri edzoj kaj pri geedziĝo. Ŝiaj opinioplena parolado koncernas, super ĉio, la vanaj provoj de viroj domini virinojn! Elĉerpaĵo de ŝia rakonto (en la Esperanta traduko de William Auld) vi povas legi ĉi tie.

25/10/2005

la feraj valoj

Antaŭ kelkaj tagoj mi montris ĉi tie bildojn de mia domo kaj klarigis ke ĝi konstruiĝis rezulte de la granda komerco en karbo kiun oni minis en la sud kimraj valoj kaj transportis de la Kardifaj dokoj al la tuta mondo.

Antaŭ la granda karbo-komerco, tamen, oni ellaboris feron en la valaj urboj norde de Kardifo. La plej grandaj fero-laborejoj troviĝis ĉirkaŭ urbo nomita Merthyr Tydfil. Tie kreskiĝis grandaj laborejoj ellabori feron por fari kanonojn por la marmilito. La konata Brita Admiralo Nelson eĉ vizitis la fabrikejojn vidi kiel oni faris kanonojn por lia ŝipo.

Foje la historio de la fero-laborejoj estis malfacile. Plej ofte la proprietuloj de la ejoj estis riĉaj angloj. La laborantoj, tamen, estis malriĉaj kimroj. Leviĝis disputojn pri ekspluatado de la laborantoj kaj pri malbonaj laborkondiĉoj. Ofte lingvaj problemoj ankaŭ malhelpis la situacion.

En la jaro 1831 estis terura malriĉeco inter la laborantoj. La prezo por fero estis malaltiĝinta, tamen la estroj daŭre kolektis ŝuldojn. Okazis grandskalan tumulton kaj manifestaciojn. Estas malfacile eltrovi la precizajn faktojn, tamen la manifestaciojn daŭris dum kvar tagoj. Mortis laborantoj, kaj ankaŭ soldatoj senditaj halti la 'revolucieton'. Inter 7 mil kaj 10 mil laborantoj manifestaciis tra la urbo, sub ruĝa standardo (tiu sama ruĝa standardo kiu pli poste devenis internacia simbolo por la proletaro).

Kompreneble, la estroj, kun soldatoj, gajnis la barakton. Multaj manifestaciantoj estis senditaj al penalkolonioj en Aŭstralio. Unu, populare nomita Dic Penderyn estis pendumita en Kardifo. Multaj ankoraŭ kredas ke li estis senkulpa kaj kampanjas por postmorta pardono.

Aliaj laborantoj, tute senrevigitaj, vojaĝis al Usono por labori ĉe la ŝtal-laborejoj de Pittsburgh.

Post la unua mondmilito, la ŝtala kaj fera industrioj en Kimrio malgrandiĝis. La plej konata ferlaborejo de Dowlais finfine fermiĝis en la jaro 1987 post 228 jaroj.

24/10/2005

interesa vizito

Pasintan sabaton mi havis la oportunon viziti la urbon Bath. Mi ne estis tie dum multaj jaroj kaj estis tute forgesinta kiom da vidindaĵoj la urbo enhavas.

Bath estas urbo kun longa historio. Certe estis kelta urbo kaj la varmaj fontoj tie unue dediĉiĝis al la kelta diino Sulis. Kiam la antikvaj romianoj konkeris Brition en la jaro 43, ili baldaŭ atingis la urbon kaj tie konstruis multajn templojn kaj banejojn. Hodiaŭ oni povas viziti la romianan banejon en la urbocentro kiu estas Monda Patrimoniejo. Multajn fotojn vi povas spekti ĉi tie.



La ĉi-supra foto montras la fonton kien oni estintece ĵetis preĝojn al la Diino. Nuntempe oni ĵetas monerojn por alporti bonŝancon.

En la 5a jarcento post Kristo fondiĝis monaĥejo ĉe Bath. La hodiaŭa katedralo okupas la saman lokon, kvankam ĝi estas multe pli nova.

Eble la plej granda epoko por la urbo Bath estis dum la 18a kaj frua 19a jarcentoj. Tiam konstruiĝis multaj el la belegaj domoj kaj konstruaĵoj kiujn oni vidas hodiaŭ. La fama angla verkistino Jane Austen loĝis dum kelkaj jaroj tie kaj ofte menciis la urbon en siaj noveloj.

Certe estis tre agrabla kaj interesa vizito.

21/10/2005

mia domo

Mia domo konstruiĝis en la jaro 1896. Oni estis pligrandigante la domaron en suda Kardifo loĝigi laborantojn kiuj venis al Kardifo de la sudkimraj valaj urboj labori ĉe la dokoj - je tiu epoko unu el la plej grandaj dokaroj en la mondo. La lordo Tredegar, riĉa proprietulo de kelkaj karbominejoj en Kimrio, aĉetis terpecon kaj konstruigis domojn, inkluzive la mian. Pere de agento li luis la domojn al, inter aliaj, miaj praavoj. Mia avo, do, naskiĝis en la domo, same kiel mia patro kaj liaj gefratoj kaj, poste, multaj el miaj gekuzoj. Dum la 60-aj jaroj, la familio sukcesis aĉeti la domon kaj, post la morto de mia patro, mia patrino vendis ĝin al mi antaŭ 2 jaroj.

Lastatempe mi iom decoracias mian hejmon kaj tiom fieras pri mia manlaboro en la salono ke mi decidis montri al vi jene kelkajn fotojn. La kameno estas la originalo de la epoko de la Brita Reĝino Viktoria - eĉ sufiĉe malriĉaj hejmoj havis tiajn decoraciitajn kamenojn.

Restas, tamen, kelkaj ĉambroj ankoraŭ decoraciindaj. Mi iom ripozas min kaj tiam rekomencos!

19/10/2005

pluvo

Post kelksemajna foresto pro laboraj kialoj, mi denove havas oportunon blogi. Fakte, malmulton okazis dum la kelkaj semajnoj.

Ĉar estas Brita tradicio paroli pri la vetero, mi informu vin ke hodiaŭ pluvegaĉas ĉi tie. Jam ĉiuj portas vintrajn paltojn. Lastatempe okazas ioma diskuto pri televidaj/radiaj veterprognozoj. La televida kompanio, BBC, laŭdire ordonis al siaj prognozprezentantoj esti pli 'pozitivaj' pri la veteroj eĉ se sturmas. Hodiaŭ matenon, do, la sendependa kanalo prognozis ke dum la tago pluvos, kun eblaj mallongaj heliĝoj dum la posttagmezo. Pli 'pozitive' la BBC kanalo informis nin ke hodiaŭ, estos suna dum la posttagmezo.

Ne gravas. Kiel bona Brito, mi ĉiam kunportas ombrelon.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...