Pages

19/10/2006

memore: antaŭ 40 jaroj

Antaŭ 40 jaroj, vendredon la 21-an de oktobro 1966, karbo-ŝutmonto numero 7 ekglitis de la supro de la monteto kaj forfrakasis la elementan lernejon ĉe la vilaĝo de Aberfan [Abervan] en suda Kimrio.

Dum jaroj oni estis amasiĝintaj la karbo-ŝutaĵojn de la apuda minejo sur la monton en kies ombro kuŝis la vilaĝo Aberfan. La ŝutmonto estis lokita super subtera rivereto. La proprietuloj de la minejo sciis ke estis malsekura. Oni nenion faris.

Tiun tagon, post akumulado da akvo sub la ŝutmonto, je 9.15 matene, ĝi disfalis sur la vilaĝon. Estis la lasta lerneja tago antaŭ la feriojn. 144 mortis - 116 estis infanoj en la lernejo. Nur kelkaj estis eltiritaj vivantaj el la rubo.

La Kimra Ĉefministro, Rhodri Morgan, petis ĉiujn kimrojn ĉi-jare denove memoru la tragedion. Li parolis jene:

"Ĉiuj povas memori kiel ili aŭdis la novaĵojn pri Aberfan. Mi unue lernis pri tio per la lunĉ-horaj novaĵoj tiun tagon kaj malfacile povis kompreni la hororon - la fakto ke elementa lernejo entombiĝis, ke tiom da infanoj estis mortintaj kaj la grandskala savado.

"Estis la 1960-aj jaroj. Kimrio ankoraŭ havis 100,000 ministoj kaj karbo reĝis. La Nacia Karbo Organizaĵo estis la granda potenco en la lando. Karbo tiom gravis ke ni ĉiuj akceptis - antaŭ Aberfan - ke prezo estis pagenda kaj ni pretis pagi tiun prezon. La ŝutmontoj kaj la turnantaj minejaj volvradoj montris, nur, ke tiom da viroj estis laborantaj nevideble subtere.

"Iel ni estis alkutimiĝintaj al subteraj tragedioj - Senghenydd, Cambrian, Gresford kaj multaj aliaj minejaj katestrofoj. Kio ni neniam estis antaŭvidintaj estis ke karbo povus forpreni la vivon de niaj infanoj. Tio estis nova, kaj terura - 116 junaj vivoj perditaj, kune kun 28 plenkreskuloj.

"Aberfan difinis post-1945-an Kimrion kiel neniu alia evento. Ĝi vekis en ni la komprenon ke ni devis respondeci por nia ĉirkaŭaĵo. Ne plu Kimrio akceptus nian degraditan ĉirkaŭaĵon. Kio estis iam akcepteble al niaj komunumoj devis esti purigata.

“Iom post iom niaj valoj reverdiĝis. Nova epoko sekvis la malgrandiĝo de la karba industrio.

"Sed nenio povis reporti la perditan generacion de Aberfan. Kvardek jarojn poste, ni daŭre priploras ilian perdon."

Ĵaudon vesperon okazis memordiservon en la apuda urbo Merthyr Tydfil. Angla-lingvan raporton vi povas legi ĉe la BBC
.

17/10/2006

la plej granda blogado en Britio

Mi legis hodiaŭ per la retejo de la televida kompanio BBC pri projekto kiun lanĉis diversaj organizaĵoj en Britio kiuj zorgas pri historio kaj kulturo. La projekto demandas al kiel eble plej multaj enloĝantoj de Britio hodiaŭ kontribuii al la projekto-blogo kaj priskribi ilian tagon, tiel kreante historian raporton de la 17-a de oktobro 2006 en Britio.

Por kontribui, oni devas verki pri la normalaj eventoj de la tago (inter 100 kaj 650 vortoj). Tiam oni alŝutu ĝin antaŭ la 31an de oktobro ĉi tie.

Nu, estus bona ideo, laŭ mi, se ĉiuj Esperanto-parolantaj enloĝantoj de Britio verku tagrakonton dulingve - en la angla kaj en esperanto (aŭ en esperanto kaj unu el la aliaj parolataj lingvoj de Britio kompreneble!) Oni tial povus montri kiel aspektas Esperanton kaj ankaŭ paroli pri la kutimaj e-lingvaj agoj kiujn ni ĉiuj ĉiutage partoprenas - ekzemple, legi retejojn esperantlingve, 'skajpado'/blogado esperantlingve ktp. Kion vi opinias?

11/10/2006

la golreĝo ĝojegas!

Sekve al mia blogaĵo ĉi-sube, Kolego 2 multege ĝojas ke li ricevis gratulojn de blogleganto en Portugalio. Li diras ke li estis en Portugalio, ĉe Coimbra en 2004 spekti la maĉon de Anglio kontraŭ Svislando. Multege li amuziĝis en Portugalio kie li trovis ke ĉiuj estis tre simpatiaj...

la golreĝo

Regulaj legantoj de mia blogo scios ke mi laboras kun du viroj (Kolego 1 kaj Kolego 2) kiuj avide spektas/diskutas/pepadas/blekadas pri futbalo. Kolego 2 eĉ ludas en loka teamo. Nu, fakte, Kolego 2 estas foje iom kritika pri blogo-verkado kaj ne opinias ke multe utilas... Krom tio, tamen, li ja deziras ke mi perbloge informu la tutan mondon pri liaj futbalaj ekspluategoj pasintvendrede :-)) Laŭdire (ĉar mi ne staris vespere en la pluvo por spekti la matĉon) li ludis kiel golulo kaj malpermesis almenaŭ kvar golejofrapojn. Tial lia teamo (Spartak Wales and West) gajnis 5 kontraŭ 1.

Nu, kompreneble ni ĉiuj gratulas Kolegon 'golreĝon' 2 , ĉu ne? :-)))

06/10/2006

Mi laboras kiel politika analizanto. Tial, unu el miaj devoj estas spekti la diversajn elsendojn de la Kimra Nacia Asembleo (la plenkunsidoj sesioj kaj la komitatoj) kaj rezumi la konkludojn. De tempo al tempo nia ankaŭ spektas diversajn elsendaĵojn de politikaj instancoj ĉirkaŭ la mondo por vidi kiel tiuj okazas kaj kiujn temojn oni diskutas.

Ĉe nia retejo, do, ni decidis krei liston da asemblejoj kaj registaroj tutmonde kiuj videe-dissendas siajn kunsidojn. Se via nacia aŭ loka registaro rete dissendas siajn diskutojn kaj ne estas inkluzivita en nia listo, bonvole sendu al mi ligon!

03/10/2006

mia kolego radiostelulos hodiaŭ!

Ĉe mia oficejo, ni ofte havas diskutojn pri musiko diverstila. Kolego 1 ludas violonon en nemetiula orkestro kaj ofte rakontas al ni pri iliaj koncertoj kaj la muziko kiun ili lernadas. Hodiaŭ vespere la radiostacio de la BBC, Radio 3, dissendas programon kiu aŭdigas muzikon luditan far nemetiulaj orkestraj. Du el la muzikverkoj estos luditaj per la orkestro de Kolego 1, la Filharmonia Orkestro de Kardifo. Ili ludos verkaĵo de Rikardo Addinsell Goodbye, Mr Chips kaj de Arturo Bliss Things to Come. Kiuj interesas povos aŭskulti rete. La disaŭdigo komenciĝos je 19.30 Brita Somera Tempo (tio estas 18.30 Universala Tempo ĉe Radio 3.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...