Pages

25/12/2005

kristnasktaga mateno

Ĉi-matene mi vekiĝis malfrue denove kaj pasigis la ceteron de la mateno babilante kun mia frato. Mia patrino nun komencis kuiri la kristnaskan festmanĝon. Plej ofte en Britio, ni manĝas nian festmanĝon por Kristnasko je tagmezo de la 25-a de decembro. Mia patrino ne scias ke mi faris la jenan foton - ŝi malkovros tion se ŝi hodiaŭ legos mian blogon!

Post la tagmanĝo ni ricevos niajn donacojn. En multaj familioj oni ricevas siajn donacojn matene (plejparte ĉar Patro Kristnasko, aŭ Sankta Klaŭso liveras ilin dum la nokto). Nia tradicio familie ĉiam tamen estis ricevi la donacojn post la lunĉo. Mia frato kaj mi, do, kvankam nun plenkreskuloj, atendas senpacience la donaco-horon.

La ĉi-maldekstra foto montras la papagetojn de mia frato, kiujn li alportis ĉi-tien al la domo de mia patrino por festi kun ni! Ili estas amuzegaj birdoj. Tiu maldekstre en la foto nomiĝas Ted kaj la alia nomiĝas Dougal (Dugal). Ili plej ŝatas sidi sur la kurtenstango, kiel vi vidas en la jena bildo.

24/12/2005

en orienta anglio


Post longa veturado hieraŭ mi finfine atingis la urbon Lowestoft kie loĝas mia patrino. Mi dormis ĝis malfrue hodiaŭ kaj tiam kun mia patrino iris promenadi apud la norda maro. Estas pli turismaj plaĝoj ĉe la alia flanko de la urbo, sed ni preferis marŝadi laŭ la kvieta marbordo. Tiu ĉi marbordo estas la plej orienta punkto en Britio. Jen, do, kelkaj fotoj kiun mi faris. La mevo kiun mi provis foti tute ne kunlaboris kaj turnis sian kapon!


La jena monumento al maristoj aspektis tre bele en la sunbrilo.

Nu, baldaŭ alvenos mia frato, do mi finas mian blogon ĉi tie kaj deziras al ĉiuj kiuj festas Kristnaskon hodiaŭ, tre feliĉajn festojn.

22/12/2005

Marŝado de la Pingvenoj

Hieraŭ mi spektis la bonegan filmon 'Marŝado de la Pingvenoj', kiu priskribas la vivon de la Imperiestraj Pingvenoj de Antarktiko.

Vere malfacilan vivon havas tiuj birdoj, almenaŭ de homa perspektivo. La filmo montras ilian vojaĝon trans la antarkta glacio al la bredejo - marŝado da po 100 km. Tiun distancon ili marŝadas plurfoje dum la jaro kolektante manĝaĵon por la idoj.

Oni konstatis la penigan travivaĵojn kiujn ili spertas, sed plej amuzis min la beletaj pingvinidoj. Se la filmo montriĝas en via lando, mi rekomendas ĝin.

21/12/2005

preskaŭ la ferioj!

Nur du tagoj restas ĉe la laboro antaŭ unu semajna ferio por Kristnasko. Mi preskaŭ finis ĉiun taskon farendan antaŭ la ferio, do povas iom malstreĉiĝi.

Vendredon ni forlasos la laborejon je tagmezo kaj mi rapidos al la aŭtoluejo kie min atendos aŭton por mia vojaĝo al orienta anglio kie mi pasigos la festan semajnfinon kun mia patrino kaj frato. Estas terure enuiga vojaĝo - almenaŭ 6-horoj da veturado - tamen eĉ pli aĉa per la trajno, tial mi decidis lui aŭton. La jena mapo montras mian vojon de Kardifo al Lowestoft, kiu estas la plej orienta urbo en Britio.

19/12/2005

doma lumigado

Hodiaŭ ni iom diskutas la lume ornamitajn domojn kiujn ni ĉie vidas ekde la mezo de oktobro ĝis post Kristnasko. Estintece oni malofte vidis domojn tiom lumigitajn. Oni ja metis elektrikajn lumetojn en sies domo, ekzemple sur Kristnasko-arbo, tamen ne ofte ekstere sur la domo. Tiu kutimo alvenis en Brition de Usono antaŭ kelkaj jaroj.

Al iuj, multe plaĉas la aspekto de la ornamitaj domoj, al aliaj, tute ne. Nia diskuto en la laborejo, tamen, plejparte koncernis la kvanton da elektriko uzitan per tia domlumigado. Ĉu, en epoko kiam la planedo varmiĝas, oni devus tiel malŝpari elektrikon. Estas interesa demando. Ni ne volas agi kiel la karaktero 'Skruĝ' (Scrooge) de Charles Dickens (en Kristnaska Kanto), kiu tute kontraŭis ion festan, tamen ni volas esti respondecaj civitanoj. Se energio-produktado ja kontribuas al terovarmigo, ĉu ni devus pli bone konsideri niajn agojn kaj ornami niajn domojn aliel..?

14/12/2005

butikumado

Alproksimiĝas la Kristnaskaj festoj kaj la frenezaj butikumantoj ĉiutage grandskale invadas la urbocentron. La butikoj estas jam malfermitaj kiam mi tramarŝas la urbon laŭvoje al la laboro je la 8.15a (kutime ili malfermiĝas je la 9-a aŭ la 9.30a) kaj restas malfermitaj ĝis la 21a aŭ 22a horo.

Kvankam oni diras en la maskomunikilaro ke butikumantoj ĉi-jare malmulton elspezas en la butikoj (ofte preferante aĉeti interrete) estas multegaj personoj vagantaj tra la stratoj kun sakaro. (Plej multe indignigas min tiuj kiuj grupe staras meze de la trotuaro babilante - vi konstatos kiom mi malpaciencas!) Nu, restas nur 10 tagoj ĝis Kristnasko - kaj tiam la januaraj elvendoj!

01/12/2005

malfruas la trajnoj

Kolego 2 ĉi-semajne plendadegas pri la trajnoj, kiuj lastatempe estas eĉ pli konstante malfruaj ol kutime. Feliĉe mi loĝas en la urbo mem kaj povas facile piediri al la laborejo, do plejparte evitas la trajnojn kaj aŭtobusojn. Fakte, tamen, la publika transporta sistemo ĉi tie ja pli aĉiĝas. Kiam neĝas, malfruas la trajnoj ĉar la fervojaj reloj frostiĝas. Kiam estas varme, malfruas la trajnoj ĉar la reloj ekspansiias. Dum aŭtuno malfruas la trajnoj ĉar falintaj folioj sur la fervojo glitigas ilin.

Pro tiom da malfrueco, oni decidis antaŭ kelkaj jaroj ke se trajno havas malpli ol 11-minuta malfruo, oni taksu ĝin akurata kaj ĝi ne aperu en la statistikoj pri malakureco. Kompreneble, tio tute ne helpas iun kiu bezonas trafi alian postan trajnon. Kolego 2, do, deziras scii ĉu tia malklariĝo statistika estas kutima en aliaj landoj.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...