Showing posts with label Japanio. Show all posts
Showing posts with label Japanio. Show all posts
09/12/2017
Montpinte per la reto
Plaĉas al ni spekti televidprogramojn el diversaj landoj por eltrovi interesaĵojn kaj havi plurajn perspektivojn sur la mondo.
Programo kiu tre plaĉas al ni, kaj kiun ni spektas ĉiun semajnon per la japana televidstacio NHK World, nomiĝas Document 72 Hours (Dokumento 72-horoj). La programfaristoj elektas lokon ie en Japanio kaj dum 72 horoj filmas kaj intervjuas ordinarajn homojn tie pri ilia vivo, iliaj pensoj, iliaj vivspertoj, ktp.
Dum pasintaj monatoj estis programoj el lokoj tre diversaj: haltejo/ripozejo por kamionŝoforistoj, ŝtofbutiko en Tokio, akvario de meduzoj en la regiono Jamagata, i.a.
Pasintan semajnon ni tre ĝuis epizodon elsendita de la pinto de la Monto Kongo apud la Japana urbo Osaka. Je la montopinto troviĝas retkamerao kun tuja elsendfluo per kiu oni povas spekti la homojn kiuj aliris la supron de la monto. Ĉiun horon la kamerao ankaŭ faras foton kiu estas aŭtomate alŝutita al retejo ĉe http://www.kongozan.net/live/live_f.htmlhttp://www.kongozan.net/live/live_f.html Homoj kutimas amasiĝi tie ĉiuhore por kune fotiĝi.
Live Stream Video
Ekde la malkovro de ĉi tiu elsendfluo ni iom maniuliĝis kaj ofte aliras la retejon vidi ĉiu iu troviĝas sur la monto. Ni miras ke estas homoj tie eĉ je la 5-a matene (por ni, la 8-a vespere), kaj eĉ kiam neĝas!
Ni lernis per la reto ke multaj homoj ofte supreniras multfoje la Monton Kongon, iuj eĉ tion faris 1,000 fojojn kaj pli!
Nun ni ankaŭ volas supreniri tiun monton kaj renkonti la homojn kiujn ni ĝis nun nur spektas ekrane!
25/03/2017
Ĉe la Esperanto-kafejo
Kiam mi estis
infaneto mi kredis ke plejparte ĉiu en la mondo parolis Esperanton. Nu, almenaŭ preskaŭ ĉiu en mia mondo parolis Esperanton: gepatroj;
iliaj geamikoj; kelkaj aliaj familianoj. Eĉ mia kara avinjo komprenis la tre gravajn
vortojn (bonbonoj, biskvitoj, ĉokolado, ktp). Ferie ni kongresumis en
Esperantujo. Semajnfine lokaj esperantistoj kunvenis ĉe nia domo.
Pli aĝe, mi
seniluziiĝis. Kia ŝoko ke ne ĉiuj en
butikoj, kafejoj, la mondo ĝenerale, komprenis ĝin! 8-jaraĝa mi sopiris je la
fina venko :)
Kvankam mi nun
havas multe pli da jaroj mi kredas ke ie, profunde en mi, tiu seniluziiĝo
neniam forlasis min. Kiam mi reeniras
Esperantujon (dum kelkaj minutoj per la interreto, dum kelkaj horoj ĉe nia loka
grupo, dum kelkaj tagoj ĉe kongreso) mi resentas min kiel tiu knabineto kiam la
tuta mondo estis Esperantista.
Tia sperto estis
mia ĉi-matena vizito al la novaja kafejo SOJO en Tokio. Ankoraŭ ne vere oficiale malfermita, estimata
S-ro Saito tre afable malfermis la kafejon por ni. Kun mia Japana amiko S-ro Bonulo (kun kiu mi
ĉiam klopodas kafumi kiam ni troviĝas en la sama horzono), Pudingulo, kaj lia
filino, mi ĝuis tre agrablan viziton.
Kia plezuro trovi
menuojn, afiŝojn, instrukciojn en perfekta Esperanto. For dum kelkaj horoj mia balbutanta
malscipovo de la japana. Senprobleme mi povis mendi, diskuti, babiladi.
Pri la kafejo kaj
pri niaj interesaj diskutoj, mi plie detale skribos post mia ferio. Intertempe, mi forte rekomendas al ĉiuj sekvu
la kafejon Sojo ĉe Fejsbuko (https://www.facebook.com/kafejosojo)
kaj se vi vizitos Tokion, nepre rezervu sidlokon!
12/11/2015
Japana pluvo / Rain in Japan
La tago de nia ekskurso al Kanazaŭa estis la sola okazo dum nia ferio kiam pluvis. Ne multe gravis - estis tre malseka, sed ne malvarma kaj post duonhoro la suno revenis. Sed jen kelkaj pluvaj fotoj:
Our day trip to Kanazawa was the only time when it rained during the whole holiday. Not cold though, and it cleared up after about half an hour. A few rainy photos:
10/11/2015
Per ŝinkanseno al Kanazaŭa / By Shinkansen to Kanazawa
Pli frue ĉi-jare, mi spektis televidan programon ĉe la japana kanalo NHK pri la nova fervojlinio por la trajno ŝinkansen al la Hokuriku regiono. Aspektis tre interesa, do dum nia ferio en Tokio ni faris tagekskurson al la urbo Kanazaŭa per tiu trajno.
Inspired by a programme earlier this year on NHK World TV, we took a day-trip on the new Hokoriku Shinkansen to the town of Kanazawa.
Ne estis mia unua vojaĝo per Ŝinkanseno. Dum pasintaj vizitoj al Japanio mi uzis tian trajnon por vojaĝi, sed ankoraŭ estas tre impona sperto. Kompare al trajnoj en Britio, ili estas tiom puraj, kvietaj, agrablaj kaj la vojaĝo estas tre glata. Ankaŭ estas multe pli da spaco por ĉiu vojaĝanto ol ĉe ni!
It wasn't my first journey by Shinkansen, but it was still a memorable experience - clean, quiet, pleasant and very smooth, with more leg room than you could ever imagine if you're used to British trains!
Kvankam estis iom pluva tago kaj ankaŭ, kompreneble, la trajno vojaĝas tre rapide, mi sukcesis fari kelkajn fotojn el la fenestro - jen la plej bona:
Although there was some rain and, of course, the train was going very fast, I managed a few photos from the window - this is the best:
Plezuro por mi kiam mi trajne vojaĝas en Japanio estas manĝi 'ekiben' [fervoja tagmanĝo]. Jen la mia - aŭtunsezona!
An essential part of any train journey in Japan is an ekiben lunch. Note the autumn leaves!
Alveninte en Kanazaŭa mi miris vidi la komfortajn seĝojn en la atendejo!
It's not just the trains that are comfortable - padded waiting room seats! I'd be happy if there were any seats full-stop at my nearest mainline station.
La arĥitekturo de la stacidomo estas tre interesa. Very interesting station-building architecture.
La enirejo estas konstruita laŭ la formo de Torija pordego.
The entrance is constructed in the form of a traditional Torii gate.
Fascina akvo horloĝo:
A fascinating water clock:
Pli pri Kanazaŭa baldaŭ...
More about Kanazawa soon...
03/11/2015
Ĉe la ĝardeno Ŝinĝuku
Nur duon kilometro for de nia hotelo en Tokio troviĝis la ĝardeno Ŝinĝuku-gjoen. Estas nacia ĝardeno ekde 1949 kaj enhavas tri diversajn stilojn da ĝardeno - japana, franca kaj angla. Estis la unua fojo ke ni havis la okazon viziti la ĝardenon kaj tre plaĉis al ni.
Plaĉas al mi en Tokiaj parkoj ke de meze de bela kampareca ĝardeno oni ankaŭ povas vidi tre modernajn konstruaĵojn.
Ni estis tre bonŝancaj dum nia vizito al Japanio - pluvis nur dum unu tago kaj krom tio estis varme kaj sune.
Tre afabla emeritulo alvenis paroli kun ni dum nia promenado. Li tre bone parolis la anglan, kiun li estis lerninta kiam li estis infano, kaj rakontis al ni multajn interesaĵojn pri la parko. Li ankaŭ klarigis ke kiam li estis lernejano li foje fuĝis de la lernejo kaj kaŝis sin en la parko.
La francstila ĝardeno kun la nubskrapuoj de Ŝinĝuku.
Interesis nin ke pro la varma vetero, multaj rozarbustoj ankoraŭ floris.
Estis ankaŭ tre interesa vitrodomo. Kelkaj el la plantoj mi jam vidis en aliaj vitrodomoj, ekzemple tiu de la ĝardeno Kew [kju] en Londono, sed aliaj estis tute novaj.
La tago antaŭ nia forflugo hejmen de Japanio ni reiris al la ĝardeno, kie ni trovis ke la koloroj ja iom ŝanĝiĝis intertempe.
Se vi iam havas la okazon viziti Tokion, mi vere rekomendas promenadon en ĉi tiu parko.
Subscribe to:
Posts (Atom)
Printempo alvenas!
Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...

