Pages

29/07/2005

Vendredaj pensoj

Unu el la plej gravaj novaĵoj en Britio dum la pasintaj 24 horoj verŝajne estis la anonco de la IRA ke ili ne plu sekvos siajn celojn perforte, sed ekde nun laboros politike. Ĉiuj detaloj estis amplekse raportitaj en la monda gazetaro, do mi ne ripetos la faktojn ĉi tie. Kompreneble, jam leviĝis kelkaj cinikaj voĉoj dubante ĉu la senarmiĝo vere okazos. Kaj multaj havas kialojn esti singardemaj, precipe tiuj kiuj suferis dum multaj jaroj en norda Irlando pro terorismo, de kia ajn politika tendenco. Eble, tamen, ni devus bonvenigi ĉiun paŝon kiu eventuale kondukus al malpli da konflikto ie ajn en la mondo.

Laŭvoje al la laboro hodiaŭ mi iom klasikumis muzike - per mia persona KD-ludilo mi aŭskultis Mazurkojn de Chopin. Mi konstatis, tamen, ke mi ne kapablas aŭskulti tian muzikon sen samtempe 'ludi' la notojn en la aero. Tuj kompreniĝis la strangajn rigardojn kiujn mi ricevis de preterpasantoj! La sama problemo okazas se mi aŭskultas orkestrajn verkojn sed tiam mia tendenco estas kondukti imagajn muzikistojn.

Vendredo en la oficejo estas la tago por la Ĉokolada Klubo. Ĉiu semajne oni laŭvice aĉetas ĉokoladon por manĝi je la 15-a horo. Vendredojn dum la tuta mateno ni avide atendas la posttagmezajn dolĉaĵojn. Ankoraŭ 1 horo kaj duono! Interesa artikolo pri ĉokolado mi trovis jene per Vikipedio. Oni povas aĉeti tre bongustan kimre-faritan ĉokolado ĉe Pembertons.

Nu, karaj gelegantoj, mia lunĉpaŭzo finiĝas do, ĝis baldaŭ!

27/07/2005

Ĉirkaŭ la mondon per legado


Plaĉegas al mi legi. Romanoj kaj faktaj libroj egale interesas min. Antaŭ kelkaj monatoj, tamen, mi konstatis ke mia legado da romanoj devenis iom seninspira. Mi legis ĉiam similajn verkojn de eŭropaj aŭtoroj kiuj, kvankam ofte bonegaj, traktis la samajn temojn kaj rakontojn.

Ekde kelkaj monatoj, do, mi legas 'ĉirkaŭ la mondon'. Mi trovis liston da landoj de la mondo (jes, mi scias ke ekzistas diversaj listoj tiaj, tamen mi elektis unu sufiĉe taŭgan). Mia klopodo estas legi ion el la literaturo de ĉiu lando. Ofte mi elektas lastatempan romanon, por lerni pri la moderna pensmaniero de tiu lando. Foje mi elektas grandan verkon literaturan kiun mi eble neniam legis aŭ legis antaŭ tre longa tempo. Okaze ke mi jam bone konas la literaturon de iu lando, ekzemple Francio aŭ Rusio, mi klopodas trovi verkon novan. Por iuj landoj kie estas vere malfacile trovi verkon tradukitan en lingvon kiun mi scipovas, mi legos ion pri la lando aŭ verko far de iu kiu vizitis ĝin.

Kompreneble, tio daŭros iom da tempo. Ne gravas.

El la verkoj kiujn mi ĝis nun legis, la sekvantaj estis apartaj bonaj:

La Palaco de Revoj de Ismail Kadare (Albanio)
La Resumo de Aurora Ortiz de Almudena Solana (Hispanio)

Mi bonvenigas konsilojn de vi ĉiuj por trovi novajn romanojn. Dankon!

26/07/2005

Kaj ili manĝos kukon


Kolego 1 tre ĝojis ĉi-matene kaj envenis la oficejon kantante. Li klarigis ke dum la pasintaj kelkaj semajnoj li sukcese perdis 5 centimetrojn de ĉirkaŭ la talio (vidu la blogon de la 6-a de julio). Li tamen ne estis konfesinte al sia edzino (kuracistino) ke hieraŭ li manĝis du kremkukojn ĉe la laborejo.

Kolego 2, kiu estas ekzercada fanatiko, kaj unu el tiuj uloj kiuj kapablas manĝi preskaŭ ion sen dikiĝi, helpe klarigis al li ke ne gravas kion oni manĝas se oni nur forbruligas la kaleriojn poste per ekzercado. Ekzemple, se oni manĝas kremkukon, oni nur devas kuri 10 kilometrojn vespere... aŭ io simila.

25/07/2005

Erara Mortpafo

Pasintan vendredon, Londonaj Policistoj erare mortpafis Brazilian viron. Unuaj raportoj pri la okazaĵo sugestis ke la viro estis suspektita estis sinmortigbombisto. La policistoj estis sekvintaj lin dum kelka tempo kaj kiam ili alvokis lin halti, li forkuris. Tiam pafis lin la policistoj kvin-foje en la kapo. Poste oni eltrovis ke fakte la viro ne estis bombisto.

Hieraŭ, la Komisiisto de la Londona Ĉefurba Polico, Sir Ian Blair, diris ke la morto de Jean Charles de Menezes estis “tragedio”. Li tamen defendis la politikon de la polico mortpafi suspektitajn bombistojn.

“Ne valoras la penon pafi iun en la brusto” klarigis Sir Ian, “ĉar tie eventuale estus la bombon. Nek valoras la penon pafi ie ajn, se ili falos kaj eksplodigos la bombon. La sola solvo estas pafi al la kapo.”

La hodiaŭaj ĵurnaloj sugestas ke S-ro de Menezes ne plu havis ĝisdatan vizon resti en Britio kaj, eble, tial li forkuris de la policistoj. La Ministro por Eksterlandaj Aferoj, Jack Straw, devis hodiaŭ renkonti sian brazilian ekvivalenton por diskuti la tragedion.

Malgraŭ la insiston ke ĉiuj en Londono sin komportas kiel kutime, kiam mi trapasis la urbegon pasintan sabaton, la etoso estis tre nervoze, kun armitaj policistoj ĉe preskaŭ ĉiu stratangulo. Tio sendube iom daŭros.

Reblogo

Dum iom da tempo mi ne povis enblogigi miajn skribaĵojn ĉar mi forestis en orienta anglio. Hodiaŭ, tamen, mi revenis al la laboro kaj malmulton okazis dum mia foresto.

La Kimra Nacia Asembleo ne kunsidas nun ĝis la mezo de septembro, do mia laboro iom ŝanĝiĝos dum la somero kiam ni havos la oportunon fari esplorojn pri diversaj politikaj temoj.

Dankon al ĉiuj kiuj retmesaĝis al mi pri la blogaro. Se vi legas ĉi tion kaj deziras legi pli en Esperanto, estas bonega listo da ligoj ĉe Skribitaj Pensoj.

Sendube mi baldaŭ havos skribindaĵojn - ĝis tiam saluton!

13/07/2005

Ekkuŝu por la Kimra!

Hieraŭ dum la posttagmeza debato ĉe la Kimra Nacia Asembleo, okazis protesto fare de Cymdeithas yr Iaith Gymraeg, la Societo por la Kimra Lingvo.

La societanoj sin ekkuŝis teren en la publika galerio de la debatĉambro kaj ekkriis sloganojn kiam la Ĉefministro de Kimrio estis respondante al la kutimaj demandoj de ministroj.

Laŭŝajne, la protestantoj reklamas novan leĝon rilate al la kimra lingvo por anstataŭigi tiun starigita en la jaro 1993. Per tiu Kimra Lingva Ago, kaj aldonaj statutoj intertempe, la publikaj instancoj de Kimrio estas devigitaj funkcii dulinve, en la angla kaj en la kimra. La Societo por la Kimra Lingvo deziras ke la Lingva Ago ankaŭ leĝdoni por privataj kompanioj.

Tia sinteno starigas multajn demandojn. Unue, por mondskala komerco, multaj diversaj lingvoj necesas - ĉu vere oni devus tiom elspezi por tradukado kaj parolado en la kimra lingvo kiam ĉiuj konsentas ke la nivelo de scipovo en eŭropaj kaj aliaj lingvoj tiom malaltas kaj devus esti plibonigita? Due, ĉu oni devus pozitive deskriminacii favore al kimro-parolantoj? Trie, ĉu dulingva societo vere signifas societo kie oni povas uzi la du lingvojn egale kaj interŝanĝeble - multaj lingvistikoj donus tute alian sencon al dulingveco. Kaj tiel plu...

07/07/2005

kriketo

Por iom malstreĉigi la etoson post la teruraj eventoj de hodiaŭ matenon, mia kolegoj klopodas instrui al mi la regulojn kaj ludmetodon de kriketo. La allogeco de tiu ĉi sporto, fakte, eskapas min. Tamen por iu kiu ja interesas, kaj scipovas la anglan, legu la jenan artikolon ĉe: Melbourne Cricket Ground Mi pardonpetas ke estas nur en la angla lingvo. Fakte, laŭ mi, vi maltrafas nenion se vi ne komprenas ĝin...

Ĉagreno profunda

Post la ĝojplenaj fotoj de Londono hieraŭ, kies dancantaj festantoj ankoraŭ videblas je la unuaj paĝoj de la matenaj ĵurnaloj, hodiaŭ rivelas doloron kaj malfeliĉon. La ĉivesperaj kaj morgaŭaj ĵurnaloj montros sangoverŝon.

Ironie, ĉi-matene per la BBC radio, la ĉefpolicisto brita esprimis sian fidon ke britio estas tute kapable alfronti eventualan teroristan atakon rilate al la olimpikaj ludoj. Kvar horojn pli poste li devis televide anonci almenaŭ ses bombatakojn en la ĉefurbo kun verŝajne multaj mortintoj.

Kiu, finfine, povas leĝi aŭ protekti kontraŭ sinmortiga teroristo aŭ kontraŭ tiu kiu hazarde lasas murdan pakaĵon en ombra angulo.

Pli da detaloj certe klariĝos dum la posttagmezo.


06/07/2005

Ĝojo abunda...

Pri la ĉi-kuna bildo mi pardonpetas al miaj multaj francaj geamikoj - mi ne povis rezisti al la tento tion publikigi!

Jes, ĝojo abunda devus regni trans nia insulo hodiaŭ post la decido de la internacia olimpika komitato ke la olimpikaj ludoj estos en Londono en la jaro 2012. Ni povas antaŭatendi senfinajn televidajn elsendojn olimpikajn dum almenaŭ la cetero de la monato kaj tio estos nur la komenco.

Por tiuj kiuj opinias min tro pesimisma, mi volonte registros por vi la eternajn intervjuojn Sebastian Coe-ajn...

Bedaŭrinde, ni en la oficejo ne povis grandioze festi la sportan decidegon de la tago - kvankam ni ofte manĝas kukon (kun, kompreneble taso da teo) por plidolĉigi la oficejan vivon. Sed hodiaŭ matenon Kolego 1 anoncis ke laŭ li, estus bone se ni limigu nian kukomanĝadon al vendredojn. Post iom da esplorado, ni eltrovis la kialon. "Oni mezuris mian stomakon kaj trovis ke estas tro granda" li klarigis. Do, tio estas tio.

05/07/2005

'Marmite' atingis francion


Espereble, inter vi estas vojaĝantoj kiuj iam havis la oportunon gusti la konatan britan specialaĵon 'Marmite'. Laŭ mi, nekompareble bongusta sur rostita pano, por maten- aŭ vespermanĝo, Marmite estas aŭ amata aŭ ege malamata de britoj. Fakte, antaŭ iom da tempo, la kompanio Marmite ja aldonis al sia produkto la devizon 'you either love it or you hate it', t.e. 'aŭ vi amas ĝin, aŭ vi malamegas ĝin'. Tamen mi neniam trovis nebriton kiu povis toleri la guston. Dum la pasintaj jaroj mi manĝigis Marmite-on al pasporta-servantoj el la tuta mondo kaj la naŭzita mieno estis ĉiam sama.

Tial mi ridetis legi en nia loka ĵurnalo hodiaŭ ke brita paro malfermis butikon en okcidenta francio kiu vendas, inter alie, potojn da Marmite. Mi dubas, tamen, ĉu la plejparto de la aĉetontaro estos francoj - plej verŝajne francloĝantaj britoj. Se, tamen, vi hazarde aĉetos Marmite-on - zorgu - plej bonas tre maldike ŝmirita sur rostita pano. Ĉe www.marmite.com vi povos eltrovi pli da detaloj, inkluzive lastatempan televidreklamon, kiun oni juĝis tro timiga dissendi!

Estis eble malfeliĉa sperto rilate al Marmite kiu tiom tendencigis franca prezidanto Jacques Chirac kontraŭ brita manĝaĵoj. Ĵurnalo Liberation hieraŭ raportis ke pasintan dimanĉon, la franca prezidanto ŝercis kun prezidanto Putin el Rusio ke la sola brita kontribuo al la monda kuirarto estis la malsano de freneza bovino. La brita ĵurnalaro hodiaŭ forte kritikas tiun deklamon el lando "kie oni manĝas helikojn kaj ranfemurojn". Eble la kuiristoj ĉe la kongreso G8 devus manĝigi al S-ro Chirac tiun bonkonatan skotan specialaĵon - ĉokoladbriketojn Mars, kovritajn per krespopasto kaj frititajn en oleo.

Ekster la fenestro de la oficejo alvenis kamionaro - la cirko denove venis al la urbo. Jam ĉi-jare spektaklis du cirkojn en la parko malantaŭ la oficejo kaj ni amuzis nin aŭskultante al la muziko kaj rigardante la infanetojn kiuj viclinias.

04/07/2005

Jen la unua paĝo en mia nova taglibro/blogo, do mi eble prezentu min. Por tiuj kies imagopovo ŝatas tion fari - vidu min sidante en mia laborejo, malgranda ĉambro kie mi, kun 2 kolegoj, kune konsiladas pri la politika vivo de Kimrio. Eble, tamen, vi ne scias kie troviĝas Kimrio. Prenu, do, paŭzeton por kontroli ĉe Vikipedio, kaj tiam revenu.

Bone - vi nun certe scias ke mi sidas en oficejo en la okcidenta parto de Britio, nomita Kimrio. Por tiuj kiuj ankoraŭ havas atlason antaŭ si, trovu la ĉefurbon Cardiff ĉar en tiu urbo, en urbocentra strato, troviĝas tiu ĉi ĉambro kie mi verkas artikoleton por vi.

Enhavas la ĉambro kvar skribotablojn, ĉiu kun komputero, telefono, kaj paperaĉo. Fakte, ni estas 3 labori ĉi tie. La kvara tablo estas kie ni metas la kukojn, dolĉaĵojn kaj manĝaĵojn per kiuj ni de tempo al tempo dolĉigas la labora vivo. Hodiaŭ, fakte, sur la kromtablo, estas fromaĝa pasteĉo, lerte farita de Kolego 2. (Mi nomu ilin Kolego 1 kaj Kolego 2 por la momento).

Mi havas la bonŝancon sidi apud la fenestro - tiel mi klare vidas la ĉiutagan pluvegon ekstere en la apuda parko. Nu, mi iomete ŝercas kun vi - estas vere ke multe pluvas en Kimrio, sed feliĉe, hodiaŭ la suno brilas.

Por la momento, kara legantaro, (mi optimisme diras 'legantaro' - eble temas pri sola leganto, aŭ eble pri neniu!) mi forlasas vin.

Ĝis la relego...

Eriketo

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...