Pages

25/10/2007

la urbo Gloucester

Pasintan sabaton mi vojaĝis kun amiko pasigi la tagon ĉe la urbo Gloucester [pr. Gloste] ĉirkaŭ 90km (aŭ 1 horo per trajno) de mia hejmo. Jen kelkaj bildoj de la bela katedralo kiu troviĝas tie.

Jen mi ekster la ĉefpordo de la katedralo. Estis bela tago, sed malvarma!La katedralo enhavas belan centran korton kie oni povas trankvile sidi kaj mediti.

Malantaŭ la ŝtonaj arkoj troviĝas klostroj. Se vi iam spektis la filmojn Harry Potter [pr. hari pote], vi estos vidintaj la klostrojn, kiuj en la filmoj reprezentas la koridorojn de la sorĉista lernejo Hogwarts [pr. hogŭotz] Ankaŭ ĉe Gloucester troviĝas grandan havenan kvartalon, nun renovigita, kun multaj multekostaj apartamentoj kaj belaj butikoj. Jen mi apud la haveno: Sube, panoramo de la haveno, kun la turo de la katedralo meze.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...