Unu el la vidindaĵoj pri kiu mi interesis estis la Akvospegulo (Miroir d'eau) kiu troviĝas ĉe la Placo de la Borso
Kreita en 2006, estas la plej granda akvospegulo en la mondo (3450m²). Estas farita el platoj de granito, kovrita de 2cm da akvo.
Dum 15 minutoj estas lageto da akvo kiel ĉi-sube.
Poste, la akvo fordreniĝas kaj iĝas spegulo. Miaj ĉi-subaj fotoj ne estas perfektaj, sed mi kredas ke vi povos kompreni la principon.
Tiam, post 5-minutoj da spegulado, alvenas 5-minutoj da brumo.
La Akvospegulo estas listigita kiel Moderna Monda Heredaĵo de Unesko, prave laŭ mi, ĉar estas tre interesa kaj bela. Se vi iam havos la oportunon esti en Bordozo, ne maltrafu ĝin!
No comments:
Post a Comment