Pages

29/07/2012

Malagrabla koloro

Por kompreni mian grumblon hodiaŭ, necesas scii du faktojn:

1.  Plaĉegas al mi spekti sportan gimnastikon.

2. MalplaĉEGas al mi rozkoloro.

Malofte spekteblas sporta gimnastiko per televido. Ne estas kiel, ekzemple, futbalo, kiun oni povas preskaŭ ĉiun semajnon plurfoje spekti.  Eble nur po unu fojon jare estas gimnastika konkurso kiun oni konsideras sufiĉe interesa televide dissendi; kaj eĉ tiam oni plej ofte nur dissendas la finalon.

Tial, mi ĝojegis kiam mi eksciis ke por la Olimpikaj Ludoj ĉi jare, la televida stacio BBC decidis dissendi ĉiun etapon de la konkurso de sporta gimnastiko kaj avide mi surkanape atendis la unuan dissendon hieraŭ.

Imagu mian hororon, do, konstati ke la tuta gimnastika sportejo estas ROZKOLORA!!! Kaj ne nur rozkolora, sed la koloro kiun ni en la angla lingvo ofte nomigas 'Barbie pink' - tio estas la koloro plej ŝatata de la usondevena pupo Barbie.

Aĉe kolorita sportejo :(

Kies stulta ideo estis rozkolorigi la sportejon tiel???  Mi estas malkontenta pro tio :(

Hieraŭ, dum la kvalifikiga konkurso por la viroj, multaj faris neatenditajn erarojn. Neniu surprizo por mi - kiu povus koncentriĝi pri transkapiĝado kaj saltado kiam tiu koloraĉo malatentigas sin!

Eble mi devus malŝalti la koloron de mia televido kaj spekti grize?

24/07/2012

Hura, hura, hura!

Hura!!  Rigardu!! La dom-riparado estas finita kaj la dom-riparistoj foriris por la lasta fojo!

Malantaŭ la domo:


Antaŭ la riparado...



Post la riparado!


antaŭ la riparado
Post la riparado

Bone ĉu ne?  Kaj hodiaŭ vespere renkontiĝos la grupo da Esperantistoj 'Esperanto en Kardifo' - mi kredas ke mi trinkos glason da vino por festi la finon de la riparado (kaj iom anticipe festi ankaŭ la 125-an datreveno de Esperanto).

Multajn dankojn al ĉiuj kiuj komentis, konsilis kaj kuraĝigis dum la tortura riparado - vi ja tre multe ridigis kaj kuraĝigis min!

20/07/2012

Suno, farbo kaj eĉ pli da biskvitoj...

Granda novaĵo en Kardifo hodiaŭ: LA SUNO BRILETAS!!

Rigardu!! Super mia domo (ankoraŭ  riparigota) vi povas vidi iom da bluo en la ĉielo!

Ĉi-matena blua ĉielo super mia domo!
Eĉ plia miraklo - la dom-riparistoj alvenis je 07.55!!!

Ankaŭ, post kelk-minuta babilado pri la blua ĉielo, pri la stranga malofte vidata brila globo en la ĉielo, ktp. ili klarigis al mi ke mi ankoraŭ ne bone komprenis pri la biskvitoj :(  

Klarigo por vi, do, se iam vi ankaŭ devos dungi dom-riparistojn: 

Biskvitoj 'Bourbon' [burbon] ne vere taŭgas kiel ĉokoladaj biskvitoj.
Biskvitoj 'Chocolate Chip' (biskvitoj enhavantaj pecetojn da ĉokolado)  ne vere taŭgas kiel ĉokoladaj biskvitoj. 
Bisvitoj duon-kovritaj per ĉokolado preskaŭ taŭgas kiel ĉokoladaj biskvitoj. 
Biskvitoj tute-kovritaj per ĉokolado ja  taŭgas kiel ĉokoladaj biskvitoj. 

Oni multon lernas kiam oni dungas dom-riparistoj, ĉu ne....?

Biskvito 'Bourbon' NE VERE ESTAS ĈOKOLADA BISKVITO

Biskvito 'Chocolate Chip' NE VERE ESTAS ĈOKOLADA BISKVITO


Biskvitoj duon-kovritaj per ĉokolado PRESKAŬ ESTAS ĈOKOLADAJ BISKVITOJ
Biskvito tute kovrita per ĉokolado JA ESTAS ĈOKOLADA BISKVITO 

Biskvito tute kovrita per ĉokolado JA ESTAS ĈOKOLADA BISKVITO  

Do - mi esperas ke tio klarigis ĉion por vi. Parenteze - la unua vorto kiun mi iam diris estis 'biskvito' (jes, en Esperanto).  Mi neniam fakte aĉetas biskvitojn, ĉar se estus biskvitoj en la ŝranko, mi tuj manĝus ilin. Estas torturo devi aĉeti biskvitojn por la dom-riparistoj kaj tiam strebi ne manĝi ilin mi mem.  Sed mi ja havas iom da sukceso kun mia per-biskvita-persvadado...

Kaj, do, jen la dom-riparistoj laborante ĉi-matene - hodiaŭ, laŭdire, ili farbos la domon:

Dom-riparistoj laborante: kaj bv notu la bluan ĉielon kaj sunbrilon!!

19/07/2012

Mirakloj, pluvo kaj ĉokoladaj biskvitoj...

Do, jes - mi scias ke iuj el vi atendas novan epizodon en la rakonto pri la dom-riparistoj. Jen ĝisdatigo...

Demando: Ĉu la promesita mirakla re-apero de la dom-riparistoj ja realiĝis?

Respondo: JES!! Mirakle, lundon matenon je la 8-a alvenis la dom-riparistoj. Ili absolute pretendis ke tio neniel rilatis al la fakto ke la ĉefo de la kompanio intencis alveni je 8.15 atm por kontroli la laboron faritan. KAJ ili laboris ĝis la 15-a!!!  Tio estas 7 horoj (malpli unu-hora lunĉpaŭzo kaj ja kelkaj paŭzetoj por manĝi biskvitojn).

KAJ plie, ili alvenis ankaŭ je la 8-a hieraŭ (mardo)! (La ĉefo de la kompanio decidis veni ĉiun tagon je la 
8a kaj la 16a por vidi ĉu ili estis laborantaj...)

Bedaŭrinde hodiaŭ estis preskaŭ musoneca pluvado - tute neebla por ili labori ekstere - mi ne volas dronigi la dom-riparistojn!

Demando: Ĉu mi devigis ilin manĝi la ne-ŝatatajn biskvitojn aŭ ĉu mi aĉetis por ili ĉokoladajn biskvitojn?
Malĉokolada biskvito

Respondo: Nu, lundon mi donis al ili malĉokoladajn biskvitojn. Mardon, ĉar ili estis venintaj du-foje sinsekve, mi rekompencis ilin per biskvitoj 'Bourbon'. Se ili revenos morgaŭ kaj bone laboros, mi eble subaĉetos ilin per ĉokoladaj biskvitoj - mi jam ne decidis.


'Bourbon' biskvito





Demando: Ĉu la truoj en la muro estas nun ŝtopitaj?

Respondo: JES! Restas grandega truo en la ĝardena flanko de la domo - espereble ili traktos tiun baldaŭ.

Do - ĉio progresadas malrapide.

Tamen, kiel mi diris, pluvegas hodiaŭ.  Anstataŭ dom-riparista rakonto mi havas por vi filmeton per kiu mi promenigas vin kun mi al la oficejo sub la pluvo:



13/07/2012

La Afero de la Nevideblaj Dom-riparistoj

Kiam mi blogis antaŭ kelkaj tagoj pri mia dom-riparado, Manuel komentis "kia torturo".  Mi ja konsentis kun tiu esprimo, kvankam je tiu punkto mi estis esperante ke ĉi-foje estus malpli tortura sperto ol kutime.

Nu, nun estas vendredo kaj mi do resumi la semajnon:

Lundo

Vidu mian antaŭan afiŝon.

Mardo

La Afero de la Nevideblaj Dom-riparistoj. Ili ne alvenis dum la tuta tago.

mardo la 10a de julio 2012

Merkredo

09:20 La Dom-riparistoj reaperis.  Dom-riparisto 1 (ekde nun mallongigita al DR1 ktp) klarigis ke je mardo li havis dentodoloron kaj ne povis veni labori. Nu, mi kompatas iun kun dentodoloro, sed kial DR2 kaj DR3 ne povis veni? Respondo - ĉar estas DR1 kiu veturigas la kamionon.

Mi: Ĉu DR2 kaj DR3 ne povis veni per aŭtobuso? (Ĉiuj iloj ktp estis jam ĉe mia domo kie ili lasis ilin lundon).

DR1: Ne, ne, ili ne havis monerojn por la aŭtobuso.

Mi: :(

Tamen ili ja laboris ĝis preskaŭ 15.30 (kun 1-hora lunĉ-horo, kompreneble) kaj faris multajn truojn en la murojn antaŭ ol malaperi denove.

Ĵaŭdo



08:00 Denove tre kvieta, kvankam la kontrakto postulas ke la riparistoj eklaboru je la 8a.

09:00  Alvenis la domriparistaĉaro.

DR1: Ni malfruas pro la pluvo.

Mi: ???

DR1: Ni ne povas veturi kiam pluvas ĉar la glacoviŝiloj ne funkcias.

Mi: Eble vi ankaŭ devintus kune veni per la aŭtobuso.

DR1: Ho ve, ne, ni ne povas veni per la aŭtobuso pro la iloj kaj ŝtupetaro.

Mi: Eble mi ne bone komprenas, sed viaj iloj jam estas en mia domo kaj fakte vi uzas mian ŝtupetaron ĉar vi pretendas esti perdinte la vian, ĉu ne?

DR1: Jes, fakte vi absolute pravas, sed ni eble devintus aĉeti morteron kaj oni ne rajtas veturi en aŭtobuso portante morteron.

Mi: Ho bone, ĉu do vi aĉetis la morteron?

DR1: Mortero? Ne, ni ne bezonas morteron hodiaŭ.

Mi: :(

13:00 Komencis pluveti.

DR1: Pluvetas - ni do iros tagmanĝi kaj revenos poste.

13:35 Ĉesis pluvi.

Ĉu ili revenis? Divenu!

Vendredo

Vendredo la 13a de julio 2012

Vendredo la 13a de julio 2012


08:00 Telefonmesaĝo de DR1

DR1 (mesaĝe): Ho, saluton, ho, jes. Do - la veterprognozo diras ke eble pluvos ĉi-matene. Bone, do ne eblas veturi se pluvas. Eble ni venos ĉi-posttagmeze.  Bone - ĝis revido. Ho - cetera afero - ne multe plaĉas al ni tiuj biskvitoj 'Custard Cream' [kustad krim] kiujn vi aĉetis - ni preferas ĉokoladajn.

Biskvito 'Custard Cream' kiu ne plaĉas al la riparistoj :(
08:05 Mi alvokis la ĉefon de la dom-riparada kompanio.  Bedaŭrinde mi ne povas ĉi tie priskribi mian konversacion ĉar necesis uzi multajn vortojn kiuj ne taŭgas en respektinda blogo.  Laŭdire kiam mi atingos mian hejmon post la laboro ĉi-vespere mirakloj estos okazintaj kaj ĉio estos multe progresinta.

Plaĉas al mi la ideo de mirakla progreso. Mi raportos ĝustatempe pri tiu promesita miraklo.


09/07/2012

La riparisto kaj la morteraj juntoj

Dungi konstruistojn por fari laboron en sies hejmo estas ofte ĝeniga afero.  Post diversaj intervjuoj kaj inspekto-vizitoj, mi kredas ke mi trovis taŭgan firmaon por ripari la morterajn juntojn inter la ŝtonoj de mia domo.  Ĝis nun ili kondutis sin tre profesie rilate al la antaŭlaboro por la riparado, alvenis ĝustatempe kaj bone laboris (sen tro da teo-trinkado). Espereble tio daŭros.

Unu afero ĉiam amuzas min, tamen. Ĉiun fojon ke mi iam dungis konstruistojn/riparistojn, ili ĉiam agas same. Ili ne povas eviti la tenton klarigi detale al vi kio estas mala kun via domo.  Mi hejmeniris dum mia lunĉpaŭzo kaj spertis tian konversacion:

Mi: Saluton - ĉu ĉio en ordo?

Konstruisto: Ho ve - via domo estas en terure malbona stato. La morteraj juntoj disfalas.

Mi: Jes, ĝuste tial mi dungis vin, por tion ripari.

Konstruisto: Jes, estas terure malfacila laboro pro la malbona stato de la morteraj juntoj.

Mi: Tial mi dungis vin, profesiulon, por tion ripari, ĉu ne.

Konstruisto: Rigardu kiom malbona estas la stato de la morteraj juntoj inter la ŝtonoj.

Mi: Jes, mi scias.  Pro tio vi estas dungita...

....

Mi demandas min ĉu mi povus konversacii same kun la klientoj kiuj dungas min traduki iliajn dokumentojn? Imaga konversacio:

Mi: Ĉi tiu dokumento estas en la franca

Kliento: Tial mi pagas vin traduki ĝin en la anglan

Mi: Sed, ve! Estas tre malfacila ĉar vere ĉio estas en la franca.

Kliento: Jes, kaj mi ne scipovas la francon do dungas vin traduki ĝin.

Mi: Sed rigardu kiom da vortoj en la dokumento estas en la franca!

Kliento: Jes, mi scias. Pro tio vi estas dungita...


Ho ve! Certe mi freneziĝas nun.

04/07/2012

Bela Cannes

Por eskapi de la kimra pluvo, mi montru al vi pli da fotoj kiujn mi faris dum mia vojaĝo al suda Francio.  Aldone al la lokoj en Cannes [kan] konataj pro la film-festivalo, estas ankaŭ aliaj vidindaĵoj en la urbo. Kiel en multaj francaj urboj estas loko kie oni povas ludi petankon:



Sur monteto troviĝas la malnova parto de la urbo:



Bonega desegnaĵo sur la muro de konstruaĵo (restoracio):




La preĝejo en la malnova urbo Suquet [suke] (Église Notre-Dame-de-l’Espérance - La Preĝejo de Nia Damo de la Espero):








Bela vojeto en la malnova urbo:



De la malnova urbo oni havis belan panoramon sur la ĉirkaŭaĵo:











Ankoraŭ pluvas en Kardifo


Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...