Pages

23/01/2007

al la Fora Malproksimo

Hieraŭ mi devis vojaĝi for de Kardifo al la urbo Merthyr Tydfil en la sud-kimraj valoj por ĉeesti kunsidon. Tio iom amuzis min. Jen la kialo... Mia patro estis tre urba homo, kiu ĉiam diris ke vojaĝi ekster la limojn de Kardifo alien en Kimrio estis vojaĝi al la Fora Malproksimo. Kvankam mi aprecas la belecon de la kamparo, mi ankaŭ estas urboŝatanto. Do mi taksis min tre kuraĝa vojaĝi supren de Kardifo laŭ la valo...

La urbo Merthyr Tydfil troviĝas je 40km for de Kardifo. Dum la epoko de la Brita Industrial Revolucio, estis tre grava urbo. Tie fariĝis fero kaj miniĝis karbo. Eĉ hodiaŭ en multaj lokoj de Usono kaj Rusio ankoraŭ restas fervojoj faritaj el fero de Merthyr. Ankaŭ ĉe Merthyr en la jaro 1804, la unua lokomotivo sur reloj veturis.

Nun la urbo estas multe pli kvieta kaj plejparte tre malriĉa. Lastatempe la Kimra Asemblea Registaro tie konstruis novajn oficejojn kaj tien mi hieraŭ iris.

Ĉar la urbo estas multe pli alta ol Kardifo estis pli malvarma kaj estis neĝo sur la ĉirkaŭaj montetoj. Mi iom frostiĝis! Tamen la suno brilis, do estis bela vojaĝo - preskaŭ unu horo per la aŭtobuso norden inter la montetoj. Estis interesa vizito al la Fora Malproksimo!

19/01/2007

ŝtorma Britio

Eble vi aŭdis/vidis en la novaĵoj ke hieraŭ teruraj ŝtormoj frapis Brition kun ventegoj ĝis 158 km/h. Feliĉe ne tro teruris en suda kimrio, kvankam en norda kimrio multaj hejmoj estas daŭre sen elektriko. Fakte, eĉ niaj malbonaj ŝtormoj ne estas tiel detruigaj kiel en multaj partoj de la mondo, tamen almenaŭ 13 homoj tragike mortis pro la vetero en Britio hieraŭ.

Hodiaŭ estas multe pli trankvile. Ĉe la retejo de la BBC, eblas vidi interesajn fotojn kiujn oni sendis pri la hieraŭa vetero.
Klaku ĉi tie.

04/01/2007

parfumo: rakonto pri murdisto

Hieraŭ mi iris al la kinejo spekti la novan filmon de Bernd Eichinger kaj Tom Tykwer 'Parfumo: Rakonto pri Murdisto'. La filmo estas bazita sur la libro verkita de Patrick Suskind kaj rakontas la vivon de knabo naskita en 18-jarcenta Parizo kiu havis neordinarajn flarkapablecojn. Li lernis krei belegajn parfumojn sed post hazarda renkontiĝo kun bela junulino obsediĝis pro la ideo kapti ŝian odoron. Tial komenciĝis tragikajn kaj terurajn eventojn. Mi ne ĉion rakontos okaze ke vi decidos spekti la filmon.

Mi trovis kelkajn elementojn en la filmo iom strangaj, tamen plejparte ĝi multe plaĉis al mi. Estis bonege filmita kun tre interesaj pejzaĝoj, vestaĵoj kaj historiaj detaloj.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...