
Vi scias ke mi iom maltrankviliĝis pri la vetero. Fakte frue dum la vespero, PLUVEGIS! Feliĉe, duonhoro antaŭ la komenco de la kurado, ĉesis la pluvo kaj aperis la suno. Kvankam la tero estis iom kota, ne estis tro glita, kaj la kondiĉoj favoris kuradon. Nek tro varme, nek tro malvarme.

Entute ĉirkaŭ 6500 personoj partoprenis la eventon. Mi sukcesis fari la kuradon en 35 minutoj, 12 sekundoj. Tio estis 4 minutoj pli rapide ol la pasintan jaron. Mi ricevis medalon ĉe la fino kaj hodiaŭ decidis porti ĝin en la oficejo (!) Entute mi enspezis 130 britajn pundojn por la Asocio por Esplorado kontraŭ la Kancero. Grandan dankon al ĉiuj kiuj kontribuis!