Pages

26/08/2005

manko da lingva scipovo

Hieraŭ, 16-jaruloj en Anglio kaj Kimrio ricevis la rezultojn de iliaj GCSE ekzamenoj. (GCSE = General Certificate of Secondary Education). [Studentoj en NordIrlando ricevis siajn rezultojn pasintan mardon. En Skotlando ekzistas malsimilan ekzamensistemo]

Ĉirkaŭ 25% da gejunuloj en Britio finas sian edukadon je la aĝo 16. Ĉi tiuj rezultoj, do, montras detalojn pri la ĝenerala scipovo de tiuj 16-jaruloj kiuj eniras la labormerkaton.

La rezultstatistikoj montris ke la numero da lernejanoj kiuj studas modernajn lingvojn grave malgrandiĝas. Komerco-estroj avertas ke britaj komercoj estos en pli kaj pli malforta pozicio rilate al iliaj konkurantoj eksterlandaj se ili ne scipovas lingvojn.

La studado de lingvoj ne plu estas deviga post la aĝo de 14 en Anglio kaj Kimrio). Venontan jaron oni komencas iniciativon instrui lingvojn al 7-12-jaruloj. Multaj instruistoj plendas, tamen, ke tio ne valoras la penon se oni havas la rajton ĉesigi tiuj studojn je 14.

Aldone al tio, 40% da lernejanoj ne atingas mezan nivelon da kvalifion en la angla lingvo (50% rilate al matematiko). Komerco-estroj konstante avertas ke gejunuloj kiuj eniras entreprenojn havas malbonegajn lingvan kaj numeran scipovojn kaj ankaŭ mankas al ili plej bazajn sociajn lertecojn.

Ĉu la Brita edukadsistemo estas en krizo?

17/08/2005

repaciĝanto morte vundita

Unu el la plej elstaraj, se ne la plej konataj, karakteroj de la pasinta jarcento, certe estis Frato Roger de la komunumo Taizé. Sviso, li transloĝiĝis al Burgundio, Francio en la jaro 1940 kie li starigis ekumenan komunumon. La monaĥoj ĉe Taizé estas protestantaj kaj katolikoj. Ili kune vivas simplan vivon kaj ĉiu jare ricevas miloj da vizitantoj, plejparte gejunuloj, el la tuta mondo kiu venas preĝi, kanti, mediti kaj kune sperti la 'parabolon de komuneco' kiun Frato Roger celis krei. Inkluzive la pilgrimamaso estas ofte grupoj da geesperantistoj, kiuj havas apartan afinecon kun la plurlingva kaj plurnacia etoso tie.

Hieraŭ, dum la vespera preĝado ĉe Taizé, la 90-jara Frato Roger mortis, pikita de tranĉilo, far de virino kiu sendube estis psikologie malsana.

Kredantoj kaj nekredantoj egale estimis la humilecon kaj atingojn de Frato Roger. La komunumo ĉe Taizé daŭrigos la etoson kaj celojn kiujn li starigis.

"Estas, do, klare, ke fido - fido je Dio - estas tre simpla. Tiel simple ke ĉiuj povus ricevi ĝin. Estas kiel ŝpruco supren, denove kaj denove, mil fojojn dum la vivo, kaj ĝis nia plej lasta spiro." Frato Roger.

Londona ĉefpolicisto mensogis

La 22-an de julio ĉi-jare, la Brazilano Jean Charles Menezes estis morte pafita far policistoj en Londono. Hieraŭ, la brita televida kompanio ITV havigis al si dokumentojn kiuj ŝajne klare malpruvas la oficialan version pri la eventoj, donitan tuj post la eventoj. Artikolo ĉe Ĝangalo hodiaŭ rezumas la raportojn en la maldekstratendenca ĵurnalaro brita. La dekstratendanca ĵurnalaro pli/malpli same raportas. Se vi scipovas la anglan, vi povas ankaŭ legi la ITV raporton ĉi tie.

Mi ne rezumos ĉion ĉi tie. Du tre gravaj temoj tamen devus esti pridiskutataj:

Unue - ŝajne gravege mankis klara komunikado inter la diversaj policistoj rilate al la afero. Oni faris la decidon mortpafi frue en la afero kaj eĉ kiam montriĝis ke la suspektito nek portis pezan jakon por kaŝi bombon, nek ian sakon, oni ne ŝanĝis tiun decidon.

Due - post la mortpafo, la raportoj de la Ĉefpolicisto Londona nun montriĝis esti komplete malpravaj, mi dirus mensogaj.

Ni esperu ke nun ĝusta kaj profunda enketo okazos.

12/08/2005

flugspurilo

Kolego 2 hodiaŭ forflugas al Los Angeles por unu-semajna ferio.

Por iom partopreni tiun sperton, Kolego 1 kaj mi trovis interesan retejon kie oni povas sekvi la flugon dum sia vojaĝo. Atentu ke ĝi plej bone funkcias por flugoj en Usona aerospaco. Oni eĉ povas spuri ajna flugo.

Provu la sistemon ĉe Flytecomm.

Bonan semajnfinon al vi ĉiuj!

11/08/2005

Brita drinkado


Pro leĝaj ŝanĝoj, trinkejoj en Britio rajtas havi novajn licencojn kiuj perpesas al ili, ekde la 24-a de novembro 2005, esti malfermitaj dum la tuta tago kaj nokto. Nuntempe, la plejparto da trinkejoj devas fermi je la 23a horo.

Registaraj Ministroj argumentas ke tiu ĉi ŝanĝo preventos la troa ebriemado nuna kaj instigos novan kulturon da “kontinentstila kafejkulturo” (ili pensa precipe pri mediteranea kulturo. Ili ankaŭ sugestas ke pro la nova leĝoj, drinkemuloj hejmeniros je diversaj horoj, anstataŭ ĉiuj kune je la 23a. Tio povus malebligi la tro-ofta batalado kaj malfacilaĵoj noktaj.

Juĝistoj, tamen, opinias ke la la planitaj ŝanĝoj incitos pli da krimoj kiel seksatakoj kaj perforta krimo. Unu eminenta juĝisto diris ke estas tre malofte ke perfortaj krimoj estas faritaj per personoj kiuj ne estis drinkantaj. Li komentis ke kontinentstila kafejkulturo bezonas kontinentstilajn personojn.
La Asocio de Ĉefaj Policistoj komentis, “Oni nur devas vidi kio okazas ĉe popularaj feriolokoj por scii kio okazas kiam la Brita junularo havas senliman provizon da alkoholaĵoj.”


Opoziciaj parlamentanoj intencas kontraŭstari la novan leĝon.

05/08/2005

mia urbo

Ĉi-matene mi havis la malfeliĉan sperton havi plombon en la dento ĉe la dentisto. Pro tio, mi havas neniujn pensojn priskribeblajn en la kapo, do, anstataŭe, mi intencas montri al vi kelkajn fotojn pri Kardifo, mia urbo.

Jen la kastelo de Kardifo kiu troviĝas en la urbocentro. Pli da detaloj, en kelkaj lingvoj, troviĝas ĉi tie.

La kastelo havas belan horloĝturon. Bedaŭrinde, pro riparado, ĝi estas ĉi-jare kovrita per skafaldo, sed kutime ĝi aspektas kiel la ĉi-suba bildo.

La urbodomo estas impona, sed mi devas konfesi ke tre malofte la kimra ĉielo estas tiom blua!

Jen unu el la deko da kovritaj butikumejoj kiuj datiĝas de la 19-a jarcento kaj kiuj enhavas multajn interesajn vendejojn.

Espereble plaĉis al vi vian mallongan viziton ĉirkaŭ Kardifo.

03/08/2005

televidaj programoj

Hodiaŭ ĉe la laboro ni iom diskutas televidprogramojn pasintjarajn. Inter la antaŭvidebla nostalgio pri infanprogramoj ne plu videblaj, Kolego 1 iom fanatikas pri iu germanlingva programo kiu spekteblis per brita televido dum la 70-aj jaroj. En la angla lingvo, la titolo estis "People, Power and Politics" (Homoj, Potenco kaj Politiko) aŭ io simila. La germanlingvan titolon ni ne scias. Temis pri dramo pri la periodo de la Dua Mondmilito kaj multe plaĉis al Kolego 1. Malgraŭ longa interreta serĉado, ni nenion povis malkovri pri tiu programo. Ĉu iu scias detalojn?

02/08/2005

Fosado kaj konstruado

Mia matena promenado al la laboro sekvas agrablan vojon preter la kastelo de Kardifo kaj tiam laŭ ponto trans la urba rivero. Speciale plaĉas al mi la panoramo de tiu ponto - kun la rivero, ponteto kaj la montetoj de norda Kardifo en la distanco.

Ekde kelkaj tagoj, tamen, la rivero estas iom pli brua. Oni konstruas novan albordiĝejon por akvobusoj. Tiuj 'akvobusoj' veturos de la kvartaloj apud la maro (Cardiff Bay) al la urbocentro.

Lastatempe, do, ĉiu matene oni povas vidi plurajn virojn sin apogantajn al la pontoreloj spektante la buldozojn, traktorojn, fosmaŝinojn ktp kiuj laboras en la rivero. Multe amuzas min ke la virinoj kiuj marŝas trans la ponton momente ekrigardas la konstruaĵlaboro kaj tiam daŭras sian vojon. La viroj, tamen, estas tie dum almenaŭ 10 minutoj, diskutante precize kio okazas. Do, por tiuj kiuj interesas, jen bildo de la laborado ĉi-matene.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...