Pages

11/02/2011

Referendumo en Kimrio

Mi malofte blogadas pri politikaj aferon ĉar mi sufiĉe devas pripensi tiujn aĵojn dum mia ĉiutaga laboro kaj ne emas tion fari ankaŭ eksterlabore.

En Kimrio, tamen, estas aktuale kelkaj interesaj politikaĵoj. Ekzemple, la 5-an de majo okazos voĉdonado por nova Asembleo de
Kimrio kaj estos interese vidi ĉu la nuntempa koalicio inter la laborista partio kaj la naciisma partio daŭros.

Antaŭ tio, tamen, la 3an de marto, okazos referendumo. Malgraŭ la ofta populara perceptio, la referendumo ne temos pri sendepedeco por Kimrio rilate al la Unuiĝinta Reĝlando. Nek temos pri pli da leĝfaradaj povoj por Kimrio. Sed jesa voĉdono al la referenduma demando ja iel ŝanĝus la rilatojn inter Londono (kie estas la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando) kaj Kardifo (kie estas la Nacia Asembleo por Kimrio).

Hieraŭ mi ricevis informadan broŝuron en mia leterkesto kiu provas klarigi la referendumon al la voĉdonontoj. Mi faris propran neoficialan tradukon jene:

"Kiuj estas la leĝ-faradaj povoj de la Nacia Asembleo por Kimrio?

La Nacia Asembleo por Kimrio, kiu estas elektita organizaĵo kiu reprezentas la popolon de Kimrio, faras decidojn kaj leĝojn kiuj influas vin.

La Asembleo havas la povon fari leĝojn en 20 fakoj:

• agrikulturo, fiŝeoj, arbara mastrumado kaj kampara evoluigado
• antikvaj monumentoj kaj historiaj konstruaĵoj
• kulturo
• ekonomia evoluigado
• edukado kaj trejnado
• la medio
• kontraŭ fajraj kaj savadaj servoj kaj komunikaĵoj pri fajra sekureco
• manĝaĵo
• sano kaj sano-servoj
• ŝoseoj kaj transporto
• loĝado
• loka administrado
• la Nacia Asembleo por Kimrio
• publika administrado
• socia bonfarto
• sporto kaj ripozamuzo
• turismo
• urba kaj kampara planado
• akvo kaj kontraŭ inundaj iniciativoj
• la kimra lingvo


En ĉiu fako la Asembleo rajtas fari leĝojn pri iuj temoj, sed ne pri ĉiuj temoj. Por fari leĝojn pri la 'nepermesitaj' temoj, la Asembleo devas nuntempe peti konsenton de la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando. La Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando decidas laŭafere ĉu la Asembleo rajtas fari tiujn leĝojn.

Kio estos la referenduma demando?

Oni demandos vin per la referendumo se la Asembleo nun devus havi la povon fari leĝojn pri ĉiuj temoj en la fakoj listigitaj supre.

La Asembleo ne rajtos fari leĝojn pri nacia defenco, impoŝtoj aŭ sociaj monpagoj, kio ajn estos la rezulto de la referendumo. La Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando daŭre faros leĝojn rilate al nacia defenco, impoŝtoj aŭ sociaj monpagoj kaj rilate al fakoj ne supre listigitaj, kiuj influos la poplon de Kimrio.

La preciza referenduma demando estos:

Ĉu vi deziras ke la Asembleo nun havu la povon fari leĝojn pri ĉiuj temoj en la 20 fakoj listigitaj supre?

Se la plejmulto voĉdonos 'jes'
La Asembleo nun havos la povon fari leĝojn pri ĉiuj temoj en la 20 fakoj listigitaj supre, sen demandi la konsenton de la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando.

Se la plejmulto voĉdonos 'ne'
Kio okazas nuntempe daŭros."

Parolante kun multaj personoj mi eltrovas ke malmultaj personoj eĉ konstatas ke estos referendumo. El tiuj kiuj ja scias ke okazos, malmultaj interesiĝas/komprenas pri kio temas/intencas voĉdoni.

La naciisma partio, kaj ankaŭ multaj en la laborista partio, forte subtenas 'jesan' rezulton. Se la popolo neas, ĉu ili povos nehonte vizaĝi al iliaj subenantoj? Kaj kiom da voĉdonantoj devos voĉdoni por ke la rezulto esti konsiderata kiel valida?

Ni vidos.

09/02/2011

la kata robo

Kutime ne tro plaĉas al mi vestaĵoj kun printitaj desegnoj (ekz. tro da floroj/bestoj/geometraj formoj ktp). Galonojn mi povas toleri, ankaŭ punktetojn, sed kutime ne hundojn, boatojn, tartanon (krom kiam mi estis juna infano).

Surprizis min, do, kiam travagante magazenon en la urbocentro, robo kaptis mian atenton en la departemento de la Hispana vestaĵ-ĉeno Mango.

Fakte, estis la stilo kaj fasono kiu allogis min. Nur proksimiĝinte mi rimarkis ke la printita desegno estis kato. Tuj mi diris al mia kunbutikumanto 'ho, bedaŭrinde, plaĉas al mi tiu robo, sed mi ne portus robon kun tia desegno'. Kaj ni foriris al alia butiko.

Tamen tiu robo hantis min. Foje matene kiam mi decidis kion porti por la tago ĝi revenis en miajn pensojn.

Mi ne estas kat-amanto. Tio ne signifas ke ne plaĉas al mi katoj, simple ke mi neniam havis katon kaj preferas la katojn de aliaj ol havi katon mi mem. Sed oni ofte diris al mi ke mi certe estis kato en antaŭa vivo (plejparte ĉar plaĉas al mi volvi min varme en peplomon kaj dormi). Do eble kata robo ja taŭgus por mi...

Hieraŭ mi reiris al la magazeno denove rigardi la robon. "Certe neniel malutilus surprovi ĝin" flustris al mi interna voĉo.

Nu, por mallongigi la rakonton, kompreneble la robo estas nun pendita en mia vestoŝranko kaj mi portos ĝin por la unua fojo morgaŭ.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...