Pages

22/08/2017

Trans baraĵon per biciklo

Pasintan sabaton estis la naskiĝtago de Pudingulo. Tial ni decidis forgesi la kutime farendajn sabatajn domtaskojn kaj anstataŭe havi libertagon.  Post iom griza kaj pluveta semajno la suno brilis, do ni aerpumpigis la pneŭojn de niaj bicikloj kaj ekpedalis al la golfeto de Kardifo.  Pro nova vojo inter mia kvartalo kaj la golfeto, kiu havas bonan biciklovojon, eblas atingi la golfeton en malpli ol 10 minutoj.

Mi ne estis biciklante dum kelkaj semajnoj, do miaj kruroj protestis. Pudingulo, kiu faras multe pli da sporto ol mi, ne tiom suferis, malgraŭ sia matena kukomanĝadego…
Ĉe la golfeto de Kardifo estas baraĵo (konstruita en 1999) kiu kreis sensalakvan lagon el la antaŭe tajda golfeto.  La baraĵo ligas la antaŭan havenan kvartalon de Kardifo kun la apuda urbo Penarth kaj eblas piediri kaj bicikli laŭ la baraĵo inter la du lokoj.

De la mezo de la baraĵo estas belega panoramo trans la Bristolan Kanalon al Anglio je la alia flanko.  Estas ĉiam iom venta tie tamen! Biciklante mia biciklo estis puŝata flanken pro la vento kaj mi apenaŭ povis enspiri! 

Foje la baraĵo leviĝas por lasi boaton en/elveni el la golfeto.  La du jenaj boatoj atendis la malfermiĝon de la enirkanalo:


La baraĵo estas 1.1 km longa, sed nia tuta rondvojaĝo estis 10km.  Ni meritis nian vesperan manĝadon kaj trinkadon en japana restoracio!



21/08/2017

Ploranta Fenestro

Inter 2014 kaj 2018 okazas en Britio, same kiel en multaj landoj, diversaj rememorigaj eventoj kiuj rilatas al la centjara datreveno de la unua mondmilito. Papavoj estas dumlonge floroj kun ligo al rememorado pri tiu milito.  Eble unu el la plej imponaj rememorigaj eventoj estis la artaĵo kiu videblis ĉe la Turo de Londono inter julio kaj novembro 2014 kiu konsistis el  888,247 ceramikaj papavoj, unu por ĉiu brita aŭ britkolonia soldato mortigita dum la milito inter 1914-18 [ligo en la angla lingvo sed kun interesaj fotoj].

Post la fino de tiu ekspozicio en Londono oni decidis ke la parto de la artaĵo nomita Ploranta Fenestro rondvojaĝos diversajn lokon en Britio.  Aktuale, ĝi videblas ĉe la Kimra Asemblejo en Kardifo kaj pasintan sabaton mi iris tien por rigardi ĝin.

Mi supozas ke preskaŭ ĉiu brita familio perdis almenaŭ iun dum tiu konflikto; estintece mi jam blogis pri mia Pra-onklo Arturo.

La Ploranta Fenestro estas, laŭ mi, tre interesa kaj pensiga memorigo pri la terura milita vivmalŝparo.

14/08/2017

La Nigra Katedro


Tiuj kiuj scias iom pri mia lando Kimrio eble ankaŭ aŭdis pri nia ĉiujara festivalo (pri muziko, poezio, verkado) kiu nomiĝas en la kimra lingvo eisteddfod  (sidado kunsidado). Kompreneble multaj similaj kulturaj festivaloj okazas tra la tuta mondo kun diversaj konkursoj kaj premioj, sed eble vi ne scias ke en nia Eisteddfod la plej dezirata premio estas... seĝo.  Jes, seĝo! Aŭ, pli precize, katedro*.

Jes, en Kimra festivalo tiu kiu gajnas la konkurson por poezio laŭ la stilo cynghanedd (strikta 'harmonia' verso) gajnas katedron kaj ankaŭ ricevas la prestiĝan titolon 'Ĉefbardo'.

La ceremonio en kiu la nomo de la gajnanto estas anoncata estas plena je mistero. La 'Ĉefdruido' de Kimrio, vestita per ceremoniaj roboj, anoncas la plumonomon de la gajnanto.  Kaj ĝis tiu punkto en la ceremonio, neniu scias kiu verkis la diversajn konkursantajn poemojn, nek la oficistoj, nek la prijuĝantoj, nek la publiko.  Kiam la nomo estas anoncita, tiu bardo stariĝas kaj estas akompanata al la estrado, esti 'sidigita'. Kompreneble, estas fanfarado, aplaŭdado, gratulado.

Antaŭ precize cent jaroj, tamen, iom malsimile okazis la anonco.  Same kiel kutime staris la Ĉefdruido; same kiel kutime li estas vestita en siaj oficialaj roboj; same kiel kutime li anoncis la nomon de la gajnanto, ĉi-foje verkisto nomita 'Fleur-de-Lys' (lilifloro).  Fanfaris la trompetoj... sed neniu staris.  Denove deklamis la Ĉefdruido "Se tiu kiu nomis sin Lilifloro ĉeestas, li stariĝu!" Denove trompetado.  Ankoraŭ neniu staris.  Trifoje Ĉefdruido Dyfed anoncis la nomon; trifoje aŭdiĝis trompetado. Trifoje, silento.

La Nigra Katedro © SNPA
Solene, komencis paroli la Ĉefdruido.  La bardo Lilifloro,  ankaŭ konata laŭ la nomo Hedd Wyn (sankta paco) ne stariĝos ĉar la juna poeto, kies vera nomo estis Ellis Evans estis mortigita kelkajn semajnon pli frue je la unua tago de la Batalo ĉe Passhendaele (Paŝendel) ene de la Mondmilito.

Dum la aŭdantaro ploris, la Katedro estis kovrita per nigra tuko omaĝe al la ĉefbardo Ellis Evans kaj memore al ĉiuj kiuj estis perdante la vivon en tiu sensensa buĉado.

Tiujare, la festivalo nomiĝis La Nigra Katedro.


* Fakte, en la kimra lingvo, la uzata vorto estas 'cadair' kiu vere estas tradukita per 'seĝo'. Antaŭ jarcentoj la seĝpremioj estis multe pli simplaj ol la nunaj (kvankam foje en arĝento!). En la moderna epoko la lignaj seĝoj estas plej ofte bele desegnitaj kaj ĉizitaj, pli kiel episkopa katedro, tial mi elektis tiun vorton. 

Pli pri la bardo Lilifloro:
Vikipedio - Hedd Wyn (en diversaj lingvoj sed ankoraŭ ne en Esperanto) 
IMDB Hedd Wyn Filmo en la Kimra 1992 

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...