Pages

29/11/2012

Preĝejoj en Madrido

Kompreneble, estas multaj interesaj religiaj konstruaĵoj ankaŭ en Madrido.  Jen kelkaj el la preĝejoj:

La katedralo:







Statuo de la antaŭa Papo Johano Paŭlo 2 ekster la katedralo:





En la katedralo:

















Aliaj preĝejoj:





























Pli da interesaj konstruaĵoj en Madrido
























En Madrido

Dum longa tempo mi demandis min kion fari por festi la 40-jariĝon de mia frato (kio okazos venontan semajnon).  Fine, mi decidis ke estus bone ke ni pasigu semajnfino kune - mi kun mia koramiko, kaj li kun lia koramikino.  Dum kelkaj monatoj mi aranĝis surprizan semajnfinon por ili kaj pasintan semajnfinon tio okazis. Ili nur sciis ke ili devis paki valizeton kaj atendu min post la laboro pasintan ĵaŭdon.  Tion ili obeeme faris kaj eltrovis ke ni estis ekvojaĝonta al... Madrido!

Mi elektis Madridon kiel feriloko pro kelkaj kialoj: haveblis sufiĉe bona hotel/flug-oferto; estis ankoraŭ iom da suno tie, malkiel en Britio; neniu el ni iam vizitis la urbon antaŭe do ni povis malkovri ĝin kune.

Parenteze, mi nur bedaŭris ke mi ne havis la oportunon renkontiĝi kun geamikoj esperantistaj, kun kiuj mi estis babilantaj perrete. Ĉar mi estis kun 3 ne-esperantistoj (inkluzive mian fraton kiu kabeis trijaraĝa!) mi ne povis. Tio estos por la venonta vizito!

Kvankam mi sciis ke Madrido estas bela urbo - oni ofte diris tion al mi - mi ne sciis ke estis tiom da interesaj konstruaĵoj vidindaj. Jen, do, kelkaj:

























Fakte, mi konstatas ke mi faris multegajn fotojn. Pli baldaŭ...

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...