Pages

13/01/2010

Neĝo, neĝo, neĝo

Neĝo denove. Mi estas bonŝanca ke mi rajtas, kaj povas, fari mian laboron ĉehejme se mi volas. Mi ne emas marŝi al mia laborejo en la malvarma ekstera mondo!




10/01/2010

Blua paruo manĝas en mia ĝardeno

La neĝo ankoraŭ estas surtera ĉi tie. Hodiaŭ falis pli da neĝo. Malgraŭ la falanta neĝo, blua paruo trovis manĝaĵon en mia ĝardeno.

06/01/2010

Neĝo

Dum la nokto, kiel oni prognozis, neĝis. Oni rekomendis ke oni restu ĉehejme, kaj ne veturu per aŭto. Mi devis, tamen, piedmarŝi al mia oficejo por kontroli retmesaĝojn kaj redirektu telefonalvokojn al mia poŝtelefona numero. (Miaj gekolegoj loĝas longa distanco for de la oficejo, dum mi loĝas ĉe nur 1/2 km de nia laborejo). Mi profitis de la marŝado tien por fari kelkajn fotojn. Jen mia domo. Ankoraŭ neĝis - la blankaj makuloj kiujn vi vidas sur la foto estas neĝflokoj.

Mi tiam marŝis laŭ la jena vojeto:

Trans la parkon... (la konstruaĵo ĉe la horizonto estas la elementa lernejo kiun mi (antaŭ tre longe) ĉeestis. Hodiaŭ ĉiuj lernejoj en la urbo estas fermitaj pro la neĝo.


Vi vidas ke kelkaj aŭtoj estis sukcese trapasinte la jenan vojon.

Mia oficejo troviĝas en la konstruaĵo ĉe la ekstremaĵo de tiu ĉi vojo sube:

Mi faris kelkajn labortaskojn ĉe la oficejo, trinkis kafon kaj manĝis kelkaj el la ĉokoladoj kiuj restis post la festoj. Tiam mi ekmarŝis hejmen.

En apuda vendejo da konstruaĵaj materialoj oni pli frue faris neĝkonstruiston!
Denove trans la parkon:

Ekster la preĝejo en la ĉefstrato de mia kvartalo geinfanoj provis konstrui neĝhomon.

En mia ĝardeno, la ŝtona gnomo ankoraŭ ridetis:

Jen filmeto kiu montras mian ĝardenon, antaŭ 10 minutoj, kiam sufiĉe multe neĝis:

05/01/2010

Ĉe Twitter

Dum iom da tempo mi debatis ĉu lanĉi min en la tvitejan (Twitter) mondon. Nu, fakte, ekde jam monatoj mi tvitis/tŭitis ĉe mia labora Tvitejo, sed ne submetiĝis al la premo tion fari persone.

Unuflanke, estas facile troŝarĝiĝi da informado en la hodiaŭa mondo. Post longa tago antaŭ komputilo ĉe la oficejo, en kiu mi senĉese legas novaĵojn, informiĝas, komunikas pro mia laboro, ĉu mi vere volus tion fari ankaŭ dum mia libertempo?

Aliflanke, utilaj informoj haveblas ĉe Twitter pri diversaj hobioj/fakoj miaj: esperanto, lingvistiko, ktp. Ankaŭ mi ne ĉiam havas la tempon verki blogaĵon ĉi tie, sed almenaŭ povus trovi kelkajn liniojn (espereble interesajn) por tviti. Estas ankaŭ metodo por resti en kontakto kun geamikoj miaj trans la mondo.

Mi, do, decidis provi personan tvitejon. Iuj kiuj ŝatus legi/sekvi ĝin, iru ĉe: www.twitter.com/sprigofheather (Sprig of Heather signifas 'erikaĵo' kaj estas la nomo de mia traduk-entrepreno). Mi avertu vin ke ne ĉiuj aldonaĵoj estos esperantlingvaj, kvankam mi suspektas ke tio ja estos la plej uzata lingvo.

04/01/2010

Denove la laboro

Re al la laboro hodiaŭ post la Kristnaskaj kaj jarfinaj ferioj.

Malmulto farenda, fakte - la asembleanoj de la Nacia Asembleo por Kimrio nur revenos post unu semajno. Intertempe malmultas kimraj politikaj novaĵoj do malmulto raportinda.
Estis ioma ŝoko devi ellitiĝi frue hodiaŭ por reveni al la oficejo post 10-taga ferio :-(





La Katedralo de Sankta Paŭlo

La 26-a de decembro, mi, kun mia frato kaj patrino, iom promenadis ekster la katedralo de Sankta Paŭlo en Londono. Jam estas verkita multaj detaloj pri la historio de la katedralo ĉe Vikipedio en diversaj lingvoj. Ĉi tie, do, mi nur montros la fotojn kiujn mi faris.

Estis bela tago - sed malvarma!






Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...