Pages

28/07/2015

Vagante tra la kongresurbo...

Inter kongresejaj okazaĵoj mi iom promenadis tra la belaj stratoj de Lillo.

Ĉe la infanĝardeno
Bela panoramo

En la parko




Vere estas tre agrabla kongresurbo!


26/07/2015

25/07/2015

Malnova Lillo

En la malnova kvartalo de la urbo estas multaj belaj kaj interesaj stratoj.



Tago 1

Griza Kimrio
Forlasante Kardifon hieraŭ la vetero estis tre malvarma kaj pluvegis.  Estis, do granda plezuro eltrajniĝi en Francio kaj trovi belan sunbrilon. Ĉi-matene pluvis, sed por ni keltoj estas ankoraŭ varme!

Dum la mateno mi vagadis en la malnova kvartalo de la urbo. Mi pasigis kelkajn monatojn en Lillo kiam mi estis studento antaŭ multaj jaroj kaj revenas sufiĉe ofte. Ĉi-foje estas aparta plezuro vidi la kongresajn afiŝojn ĉie kaj jam aŭdi multe da Esperanto en la urbo.

Reveninte al la hotelo je tagmezo mi babiladis en la akceptejo kun esperanto-parolantoj el Brazilo, Japanio kaj Danio.  "Kia mirindaĵo povi paroli kun la tuta mondo" rimarkis la akceptistino al mi poste. Mi donis al ŝi la detalojn pri la publikaj eventoj :)

Do, nun ek al la kongresejo!  Ĝis baldaŭ!

24/07/2015

Fromaĝo

En la trajno laŭvoje al Lillo 2015 mi manĝis fromaĝon kaj trinkis iomete da roza vino. Kia plezuro ferii kaj esti laŭvoje al Francio!

23/07/2015

La fajro-festivalo

En mia blogaĵo antaŭ kelkaj tagoj mi menciis la fajro-festivalon kiu estis okazanta kiam mi estis ĉe la marbordo.  Nun mi havas kelkajn fotojn por afiŝi.

La temo de la festivalo estis la Vikingoj ĉar estintece ili vojaĝis de la nordaj landoj al la sud-kimra marbordo kaj tie fondis kelkajn urbojn.

En la festivalo estis, do, Vikinga ŝipo:



Kaj Vikingaj ŝildoj:



Malgraŭ la fajro kaj la muziko, mevo trankvile promenis ĉe la akvo:


21/07/2015

Apud la maro | Beside the Seaside | Au bord de la mer


Hieraŭ post pluva mateno la suno ekaperis fruvespere.  Tial ni decidis veturi al apuda marborda urbo Barry Island [pr. bari ajland - ligo en la angla] por iom promenadi apud la maro.

Ni trovis ke tie estis okazanta 'fajro-festivalo'.  Lastatempe oni multe laboris por vigligi la marbordan kvartalon  kaj estis tre agrable vidi la diversajn spektaklojn.   Eblis manĝi glaciaĵojn, krespojn, terpomfritojn.

La etoso estis tre agrabla. Ofte ĉe tiaj eventoj en Britio estas bruega, kun disputoj pro troa drinkado kaj pro tro laŭta muziko.  Nun oni malpermesis ke oni trinku alkoholaĵojn ĉe la marbordo kaj estis pli trankvile.  Estis bone vidi ke multaj generacioj estis kune ĝuantaj la vesperon.

Malofte oni vidas similan sunsubiron ĉe ni - vere bele ĉu ne?




Beside the Seaside

After a rainy day yesterday, the sun appeared in the early evening. We decided to take a drive down to Barry Island and have a stroll by the sea.

When we got there, we discovered that a 'fire festival' was underway.  Lately a lot of work has gone into regenerating the 'island' and it was really pleasant to watch the various events.  Plenty of ice cream, pancakes and chips available to eat too.

The atmosphere was good. Often similar outside events in the UK are over-noisy with alcohol-fuelled arguments and too-loud music.  Recently alcohol has been banned on the prom and it was much calmer.  It was good to see different generations enjoying the evening together.

Quite rare to see a sunset like this above in our part of the world!


Au bord de la mer

Hier soir, après une journée pluvieuse, le soleil a enfin percé les nuages tard dans l'après-midi, ainsi avons-nous décidé de faire une promenade au bord de la mer à Barry Island  [lien en anglais].

Tout au long de la période estivale des événements différents ont lieu près de la mer et cette-fois ci nous avons tombé sur une ‘fête de feu’ se déroulant sur la promenade.  Ces derniers temps on a beaucoup travaillé pour régénérer l'endroit avec un succès visible.  Il ne manquait pas non plus de glaces, de crêpes ni de frites...

L'ambiance était géniale. Trop souvent de semblables évènements au Royaume-Uni sont houleux, une consommation excessive d'alcool entrainant disputes et bagarres.  Maintenant on n'a plus le droit de consommer de l'alcool ici sur la promenade et tout était beaucoup plus calme.  Il était bien de voir les différentes générations s'amuser ensemble.

Assez rare de voir un tel coucher de soleil (ci-dessus) chez nous !

18/07/2015

Prepare al la kongreso!

Ĉi-semajnfine mi preparas min por vojaĝi venontan vendredon al Francio por la 100-a Universala Kongreso.

kongresa libro 1971Demandinte al mia patrino, ŝi trovis foton de mi ĉe mia unua Universala Kongreso - la 56-a en Londono.

Mi ne povas memori la kongreson - mi havis nur 21 monatojn - sed laŭdire mi tre ĝuis la multajn bonbonojn kiujn
kongresanoj tie donacis al mi ;)

Ĉu mi ne aspektis tre ŝika? ;)

La pluŝbesto kiun mi tenas en miaj manoj en la jena foto estas Kunjo.  Kompatinda Kunjo ankaŭ iom pli aĝiĝis intertempe (kiel vi vidas en la ĉi-suba foto) do eble ĉi-jare restos trankvile ĉehejme.
Kiu el la 56-a Kongresa Libro estos ĉe la 100-a mi scivolas?  Nu, mi antaŭĝojas revidi malnovajn amikojn kaj fari novajn.  Ĝis tre baldaŭ!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...