Pages

19/05/2011

Per trajno kun ĉevaleto

Hieraŭ aperis stranga novaĵero en Kimrio.

Pasintan sabaton, viro provis entrajniĝi ĉe la stacidomo Wrexham [wreksham] kun ĉevaleto por fari vojaĝon en norda Kimrio. La konduktoro malpermesis ke ili eniru la trajnon, do la viro reiris al la bileto-vendejo kie li petis du biletojn - unu por li kaj la alia por la besto.

Oni, tamen, devis klarigi al li ke nek ĉevaloj, nek ĉevaletoj rajtas vojaĝi per trajno ĉar estas danĝera por la besto kaj por la homaj vojaĝantoj.

Oni ankaŭ hodiaŭ raportas ke la viro kaj ĉevaleto vizitis la hospitalon en la sama urbo, kie la viro petis ke kuracisto flegu la beston, kaj ke poste ili estis vidataj en trinkejo. Oni diras ke la viro estas nomado, eble de Irlando. Oficuloj de la Reĝa Societo kontraŭ krueleco rilate al bestoj nun serĉas la paron por certigi ke ambaŭ bonsanas.

Eblas vidi fotojn ĉi tie kaj ĉi tie.

Certe ne estas kutima okazaĵo en la kimra vagonara sistemo.

12/05/2011

Trans la Arktan Cirklon en 1943

Unu el la fratoj de mia patro estis maristo. Tre bedaŭrinde mi neniam konis tiun onklon mian - li mortis nur kelkaj monatoj antaŭ mia naskiĝo. Mi sentas, tamen, ke mi bone konas lin. Mi ofte aŭskultas rakontojn pri li de miaj miaj geonkloj kaj de miaj pli aĝaj gekuzoj.



Mi ankaŭ heredis fotojn kaj paperaĵojn kiu estis apartenintaj al Onklo Jaĉjo inkluzive la ĉi-suban dokumenton.



Dum la dua mondmilito, la ŝipo sur kiu Onklo Jaĉjo deĵoris transiris la Arktan Cirklon. Kaj, kiel vi eble scias, kiam ŝipo transiras gravan linion de latitudo aŭ longitudo, okazas festo kaj ceremonio por tiuj maristoj kiuj unuafoje transiras tiun linion.

Eĉ en la jaro 1943 kiam estis okazanta mondmilito, estis ceremonieto, kie mia onklo ricevis la ĉi-supran atestilon. La traduko estas jene:

PROKLAMO

Al ĉiuj maristoj, kie ajn vi troviĝas, bondezirojn:

Sciu, ĉiuj, ke Maristo Eason [Ison], la 31an de Oktobro 1943, aperis en la plej Nordaj landoj de mia Regno, per la ŝipo HMS Jamaica [Ŝipo de Lia Reĝa Moŝto, Jamajko] ĉe la latitudo 66º 33' norde kaj la longitudo 13º 20' okcidente, vojaĝante al la malluma kaj frosta senenhaveco ĉe la Lando de la Meznokta Suno.

Kun mia reĝa permeso li envenis ĉi tiun timigan lokon transirinte la Arktan Cirklon.

Pro tio, mi, Neptunus Rex [la Reĝo Neptuno] deklaras ke li estas lojala kaj fidinda Blunazulo kaj mi ordonas ke ĉiuj glacimontoj, arktaj ursoj, balenoj, narvaloj, marleonoj kaj aliaj kreaĵoj en la Frida Nordo montru al li laŭordan respektegon.

Kiu malobeos vidos mian reĝan malplezuron.

[Subskriboj]
J L Storey, Komandanto de la Ŝipo

N Rex, Reĝo de la Timiga Maro

Aurora Borealis, Reĝino en la nordaj landoj de lia Reĝa Moŝto.

05/05/2011

Monako kaj Montekarlo

Dum mia ferio en Nico, mi ankaŭ trajne vizitis Monakon.



De Monako-urbo oni havas bonan panoramon sur la haveno - en tiu ĉi foto oni povas vidi ke oni estis jam starigante la sidlokojn prepare al la Grand-Premia aŭto-kurado konkurso kiu okazos post kelkaj semajnoj.



La haveno de Fontvieille [fonviej] ankaŭ estas bela.







Alia kvartalo en la Monaka princlando estas Montekarlo - konata pro siaj kasinoj kaj luksaj hoteloj.



Estas interese viziti lokon kiun oni ofte vidas en filmoj ktp.

al Italio

De Nico mi trajne vojaĝis pasigi matenon en Italio ĉe Ventimiglia [ventimilia].





Estis varma, kvankam la vento forte blovis, sed ankoraŭ videblis neĝo sur la foraj montopintoj


Sur rivero apud la maro naĝis cigno



kaj iu estis kreinta ĝardenon laŭ la riverbordo:

Nico...

Mi jam plurfoje estas vizitinte Nicon sed ĉiam opinias ke la rusa preĝejo estas impona:





Pli pri Nico

Ĉe Nico estas multaj interesaj konstruaĵoj:





Kaj ja estas pitoreska la haveno:





Jen la preĝejo por maristoj:



En la malnova kvartalo de la urbo estas mallarĝaj stratetoj:





Ankaŭ modernas tamen - jen aŭtoj konektitaj al elektro-kontaktilo.



Ankaŭ de mia hotelo belegis la panoramo:



Vizito al Nico

La pasinta semajnfino estis 'longa semajnfino' en Britio. Ni havis libertagon vendredon la 29an de aprilo pro tiu brita 'princa' geedziĝo, kaj ni havis libertagon lundon pro la 1a de majo.

Ĉar mi tute ne estas monarĥisto, kaj estis tediĝanta pro la senĉesa obsedado pri la afero, mi decidis fuĝi al francio kaj pasigis kelkajn tre agrablajn tagojn ĉe Nico.

De la kastela monteto estas bela panoramo:














Kiam mi poste revenis al la strando, mi rimarkis viron kiu ludis tamburaron en kamioneto:



Vendredan matenon mi vizitis la bazaron:



Ne eblis aĉeti la belajn florojn...



Sed iom da manĝaĵo por tagmanĝo mi ja aĉetis.





Mi piknikis sur la plaĝo kaj poste banis miajn piedojn en la maro

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...