Pages

09/08/2020

Laŭ la Kimra Marborda Vojo

Kvankam mia domo troviĝas preskaŭ 1km for de la kimra marbordo, ĝi fakte troviĝas ĉe la nuna itereno de la Kimra Marborda Vojo [Wales Coast Path] kiu ĉirkaŭas la tutan marbordon de Kimrio.

Kiam ajn mi piediras al la proksima superbazaro Lidl mi ankaŭ estas promenante laŭ la Kimra Marborda Vojo:

Kimra Marborda Vojo

Mi plurfoje iom vagadis laŭ la Marborda Vojo okcidenten, al la golfeto de Kardifo, kaj al la urboj Penarth kaj Barry.  Sed dum longa tempo mi ne estis promenadante orienten.

Hieraŭ estis bela tago. Mi kaj Pudingulo sopiris iom ferieti.  Sed kiel mi jam rakontis, la marbordaj strandoj estas plenplene je homoj. 

Ni, do, decidis iom vagadi orienten laŭ la Marborda Vojo.

La unua parto de la vojo kondukis nin tra la parko Splott, kiun mi montris al vi la 27-an de aprilo.  Post tio, ni trapasis loĝejan kvartalon kaj industrian zonon, ĝis la vojeto kondukis nin denove sudorienten for de la aŭtoj kaj konstruaĵoj laŭ la direkto de la maro.

Kimra Marborda Vojo
Laŭ ĉi tiu vojeto oni piediras 1.7km de la vojo al la maro.

Wales Coast Path
La terspaco estas, nesurprize, marĉa kaj eblas trovi multajn diversajn plantojn kaj vidi vadantajn birdojn.

Plaĉis al ni atingi la grandajn spacojn apud la marbordo. Estis varme, sed tre agrable freŝa vento blovis.

La insuloj kiujn oni povas vidi meze de la foto nomiĝas Steep Holm (la granda) kaj Flat Holm (la ebena). Holm signifas 'insulo' en la malnovnordlanda lingvo, kaj montras la influon de la vikingoj en suda Kimrio.

La lando kiun vi vidas ĉe la horizonto estas Anglio (ni troviĝis ĉi tie),

La vojeto trapasas diversajn farmbienojn kaj ni eĉ renkontis bovinojn, sed mi ne fotis ilin! Mi ne timas bovinojn, sed ni diru ke mi estas iom singarda ĉar ili estas grandaj!

La la vojeto estas diversaj fortikaĵoj kiuj restas post la dua mondmilito kiam oni zorge gardis la marbordon. Ĉi tiu fortikaĵo nun funkcias kiel elektra subcentraleto.

Je ĉi tiu punkto ni konstatis ke ni estis marŝante 5 mejlojn (8.05km) kaj ĉar ni devis est ĉehejme je certa horo, ni do, devis rehejmeniri.

Feliĉe ĉehejme atendis nin kuko kiun mi estis kuiranta, do ni manĝis grandajn pecojn kun tasojn da teo.

Oni ofte opinias ke la partoj de la Marborda Vojo apud la grandaj urboj, estas malinteresaj kaj tro industriaj.  Sed, fakte, oni ja povas fari tre agrablan promenadon, spiri freŝan aeron kaj vidi interesajn panoramojn. Mi rekomendas ĝin!

08/08/2020

La Kronvirusa Taglibro 08.08.20

Mi multe okupiĝis lastatempe kaj, do, tute ne havis la okazon ion verki ĉi tie.  Hodiaŭ, tamen, estas sabato.  Tro varmas por eliri el la domo kaj mi havas ripoztagon.

Dum la pasintaj semajnoj la restriktoj rezulte de la kronviruso malpli severiĝis. Aldone al tio, ŝajnas ke ege multaj homoj simple nun decidis ĉion ignori.

Rezulte, pasintan semajnfinon, hieraŭ, kaj, verŝajne hodiaŭ, en Britio idiotoj amase veturas al diversaj marbordaj lokoj - kie ili sinrostas sub la rekta suno kaj malrespektas iujn regulojn pri distancigo unu de la alia.

En diversaj partoj de Britio oni decidis denove pli severigi la regulojn pro kreskanta nombro da infektitoj. Tio aparte okazas en parto de nordokcidenta anglio - kiu estas bedaŭrinde, ĉar ĝuste tie loĝas la patrino de Pudingulo. Li planis vojaĝi viziti ŝin por la unua fojo ekde februaro, sed nun ne rajtos.

strando ĉe barry
Hieraŭ matene ĉe apuda strando   







strando brajtono 
La strando ĉe Brajtono (sudorienta Anglio) hieraŭ.





 

golfeto de Kardifo
Postlasita rubo ĉe la golfeto de Kardifo pasintan sabaton (kiu tre ĝojigis la urbajn mevojn)

Hieraŭ ĉe la golfeto
 

Hieraŭ oni starigis barilojn klopodante malpermesi similajn problemojn ĉisemajno. Ĉiuokaze, estis denove arestitoj pro ebria kaj kontraŭsocia konduto.  Ni vidu kio okazos hodiau, sabaton!

Mi restos ĉehejme, sidos en la ĝardeno sub la bambuo, kaj legos.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...