Pages

25/06/2018

Kreskas duonligna periljo



duonligna periljo
Kiam mi pasintjare vizitis Japanion, mi aĉetis paketon da semoj* por kreskigi Duonlignan Periljon (verdan periljon aŭ, japanlingve, ŝison).

Verda periljo estas ofte uzata en Japanio ene de pladoj kiel suŝio aŭ saŝimio aŭ por pekli legomojn. En Britio periljo estas malbone konata, sed eblas tre facile kreskigi ĝin ĉi tie. La folioj enhavas diversajn mineralojn kaj vitaminojn kiel kalcio, fero, kalio, vitaminoj A, C kaj riboflavino.

Dum la printempo mi, do, plantis la semojn kaj ili rapide tre abunde kreskis.

Mi eksperimentas kun diversaj kuir-receptoj uzante la verdan periljon. Mi trovis ke oni povas fari tre
paketo da semoj
bongustan peston (verdan saŭcon) por manĝi kun pasto. Kutime oni faras peston el bazilio, ajlo, pinsemoj, parma fromaĝo kaj olivoleo.

Mi anstataŭigis la bazilion per la verda periljo kaj ĉar mi ne havis pinsemojn, uzis bertoletiojn (brazilnuksojn). Oni dishakas kaj miksas ĉion kaj manĝas kun pasto (spagetoj, nudeloj, ktp) aŭ eĉ kun terpomoj aŭ rizo.

Se vi havas aliajn bonajn receptojn, ne hezitu doni al mi!

*(Oni rajtas envenigi semojn el Japanio en Brition se ili estas oficiale enpakigitaj kun precisaj enhavdetaloj printitaj sur la paketo, kaj se oni deklaras ilin al la doganisto. Se ĉiam kontrolu la regulojn por via propra lando se vi aĉetas semojn eksterlande.)

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...