Pages

05/09/2020

Urba naturrezervejo

La urbo Kardifo estas ĉirkaŭita de tre bela kamparo kaj montaro sed, fakte, oni ne devas vojaĝi ekster la urbon por ĝui la naturan medion.

Ĉirkaŭ 1km for de mia domo troviĝas industria zono, kun fabrikoj kaj butikegoj. Ĉiam estas laŭta bruo de trafiko kaj verturilhaladzo.

industria zono

Sed prenu vojeton malantaŭ unu el la fabrikoj kaj rapide vi sentos ke vi estas en sovaĝa kampara loko, sen bruo, sen haladzo, preta por 'arbarbanado':

La Naturrezervejo Howardian [haŭardian] situas en triangula terpeco inter tri vojegoj. Plejparte la butikumantoj en la vendejegoj eĉ ne suspektas ke ĝi ekzistas kaj mi vetus ke la plejmulto da Kardifanoj neniam vizitis ĝin.
 
Kvankam la loko ne estas grandega estas multaj esplorindaj vojetoj kaj belaj pikniklokoj inter la arboj.

Lageto estas la hejmo de galinoloj, platbekaj anasoj kaj ardeoj.



Se oni vizitas la rezervejon je mateniĝo aŭ krepusko, eblas vidi multajn bestojn, inkluzive vulpojn, sorikojn, gliredojn, ranojn, kaj ankaŭ diversajn birdojn.  Mi, tamen, tre malofte vekiĝas sufiĉe frue por esti tie por mateniĝo!

Iu eĉ kreis pendolilon (kiun mi tre ĝuis).

Plaĉas al mi trovi tiujn 'sekretajn ĝardenojn' meze de la urbo!

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...