Pages

08/08/2020

La Kronvirusa Taglibro 08.08.20

Mi multe okupiĝis lastatempe kaj, do, tute ne havis la okazon ion verki ĉi tie.  Hodiaŭ, tamen, estas sabato.  Tro varmas por eliri el la domo kaj mi havas ripoztagon.

Dum la pasintaj semajnoj la restriktoj rezulte de la kronviruso malpli severiĝis. Aldone al tio, ŝajnas ke ege multaj homoj simple nun decidis ĉion ignori.

Rezulte, pasintan semajnfinon, hieraŭ, kaj, verŝajne hodiaŭ, en Britio idiotoj amase veturas al diversaj marbordaj lokoj - kie ili sinrostas sub la rekta suno kaj malrespektas iujn regulojn pri distancigo unu de la alia.

En diversaj partoj de Britio oni decidis denove pli severigi la regulojn pro kreskanta nombro da infektitoj. Tio aparte okazas en parto de nordokcidenta anglio - kiu estas bedaŭrinde, ĉar ĝuste tie loĝas la patrino de Pudingulo. Li planis vojaĝi viziti ŝin por la unua fojo ekde februaro, sed nun ne rajtos.

strando ĉe barry
Hieraŭ matene ĉe apuda strando   







strando brajtono 
La strando ĉe Brajtono (sudorienta Anglio) hieraŭ.





 

golfeto de Kardifo
Postlasita rubo ĉe la golfeto de Kardifo pasintan sabaton (kiu tre ĝojigis la urbajn mevojn)

Hieraŭ ĉe la golfeto
 

Hieraŭ oni starigis barilojn klopodante malpermesi similajn problemojn ĉisemajno. Ĉiuokaze, estis denove arestitoj pro ebria kaj kontraŭsocia konduto.  Ni vidu kio okazos hodiau, sabaton!

Mi restos ĉehejme, sidos en la ĝardeno sub la bambuo, kaj legos.

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...