Kiam ajn mi piediras al la proksima superbazaro Lidl mi ankaŭ estas promenante laŭ la Kimra Marborda Vojo:
Mi plurfoje iom vagadis laŭ la Marborda Vojo okcidenten, al la golfeto de Kardifo, kaj al la urboj Penarth kaj Barry. Sed dum longa tempo mi ne estis promenadante orienten.
Hieraŭ estis bela tago. Mi kaj Pudingulo sopiris iom ferieti. Sed kiel mi jam rakontis, la marbordaj strandoj estas plenplene je homoj.
Ni, do, decidis iom vagadi orienten laŭ la Marborda Vojo.
La unua parto de la vojo kondukis nin tra la parko Splott, kiun mi montris al vi la 27-an de aprilo. Post tio, ni trapasis loĝejan kvartalon kaj industrian zonon, ĝis la vojeto kondukis nin denove sudorienten for de la aŭtoj kaj konstruaĵoj laŭ la direkto de la maro.
Laŭ ĉi tiu vojeto oni piediras 1.7km de la vojo al la maro. |
La terspaco estas, nesurprize, marĉa kaj eblas trovi multajn diversajn plantojn kaj vidi vadantajn birdojn. |
La lando kiun vi vidas ĉe la horizonto estas Anglio (ni troviĝis ĉi tie),
La vojeto trapasas diversajn farmbienojn kaj ni eĉ renkontis bovinojn, sed mi ne fotis ilin! Mi ne timas bovinojn, sed ni diru ke mi estas iom singarda ĉar ili estas grandaj!
La la vojeto estas diversaj fortikaĵoj kiuj restas post la dua mondmilito kiam oni zorge gardis la marbordon. Ĉi tiu fortikaĵo nun funkcias kiel elektra subcentraleto.
Je ĉi tiu punkto ni konstatis ke ni estis marŝante 5 mejlojn (8.05km) kaj ĉar ni devis est ĉehejme je certa horo, ni do, devis rehejmeniri.
Feliĉe ĉehejme atendis nin kuko kiun mi estis kuiranta, do ni manĝis grandajn pecojn kun tasojn da teo.
Oni ofte opinias ke la partoj de la Marborda Vojo apud la grandaj urboj, estas malinteresaj kaj tro industriaj. Sed, fakte, oni ja povas fari tre agrablan promenadon, spiri freŝan aeron kaj vidi interesajn panoramojn. Mi rekomendas ĝin!