Pages

08/05/2020

La Kronvirusa Taglibro 08.05.20 / The Coronavirus Diaries


Paco-tago

Hodiaŭ en Britio ni festas la 75-an datrevenon de la fino de la Dua Mondmilito en Eŭropo. Multaj grandaj eventoj estis planitaj ekde longe por komuna festo sed, kompreneble, devis esti nuligitaj pro kronviruso.  Tamen ni ĉiuj havas feritagon hodiaŭ, kaj enloĝantoj dekoraciis la stratojn.


strato kun flagoj

Ĉisube estas mia avo - la patro de mia patrino - la 8-an de majo 1945.  Mia patrino kaj ŝia familio travivis la duan mondmiliton en Londono kaj, do, spertis grandskalan bombadon. Pro tio la festoj estis tre ĝojaj.

mia avo la 8an de majo 1945

Por la familio de mia patro ĉi tie en Kardifo, la pacotago por Eŭropo estis ankaŭ festita.  Kardifo ankaŭ estis bombita ĉar estis grava haveno:

Cardiff blitz

Sed por ili estis malsimile.  Mia patro kaj geonkloj estis ankoraŭ for.  Du geonkloj troviĝis en Hindujo ankoraŭ parto de la milito en Azio. Alia onklo estis marsoldato en la pacifiko. Mia patro troviĝis surŝipo en la mediteranea maro.

mia patro
Paĉjo en 1945
Pro siaj spertoj dum la milito mia patro ĉiam poste forte subtenis pacon.  Li lernis Esperanton surŝipe (per koresponda kurso de la Brita Esperanto-Asocio) kaj poste ĝojis renkonti alilandanojn.  Li tre feliĉis kiam mi, infano, havis korespondantojn tutmonde, aparte pri tiuj en Germanio kaj Japanio, la antaŭaj 'malamikoj'.

Ke tiom da britoj ŝajne malalte taksas la kontribuon de la Eŭropa Unio al paco estas hodiaŭ tristigega afero.

Feliĉe, multaj el ni ankoraŭ kredas je kunlaborado, interkomunikado kaj paco.

Malamikete de las nacjes, 
Kadó, Kadó, jam temp' está!




   







The Coronavirus Diaries: 08.05.20

The 75th anniversary of VE Day here in the UK and despite the lockdown, the flags are out in Splott! Above is also a pic of my maternal grandfather celebrating VE Day in Tottenham, North London, where Mum and her family lived through the Blitz.

Cardiff was also bombed of course, primarily because of the docks, but VE Day for my father's family was a little different. My father and uncles were still away - two uncles in India where the war in the Far East continued - my father (above) on a ship in the Meditteranean.  There he learned Esperanto via correspondence course and became a keen advocate for international communication and cooperation.  He was delighted when I had penfriends around the world as a child, particularly in the former 'enemy' countries of Germany and  Japan.

I hope you have a great day.

dove

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...