Pages

27/03/2020

La Kronvirusa Taglibro 27.03.20 / The Coronavirus Diaries


Bonega novaĵo

terpomflokoj
Mia panjo eniris malsanulejon pasintan oktobron kaj poste ekloĝis ĉe maljunulejo.  Dum la tuta tempo ŝi ne ellitiĝis - mi kredas ke ŝi timis kaj perdis memfidon.  Absolute ne eblis persvadi ŝin provi ellitiĝi por sidi en brakseĝo.

Antaŭhieraŭ mi aranĝis paroli kun ŝi per Skajpo kaj kiam la alvoko konektiĝis mi havis grandan surprizon - tie sidis mia patrino en la oficejo de la Distraĵkunordigantoj. Parto de ilia oficejo estas aranĝita kiel 'bonbonbutiko' - la enloĝantoj povas tie 'aĉeti' bonbonojn, terpomflokojn, ktp.  Do, tie sidis mia patrino, ne plu en sia lito, kun buŝo plene je terpomflokoj 😂 Tre amuze, kaj tute ne atendite!

Mi ne scias kiel ili persvadis ŝin ellitiĝi, sed nun ke ŝi trovis la butiketon, mi kredas ke ŝi ripetos la sperton.

Pudingulo

Pudingulo ankoraŭ havas nek retaliron nek funkciantan telefonlinion. Sed finfine post multaj longaj horoj en atendovico mi sukcesis paroli kun helpega virino ĉe Vodafone.  Ne eblis solvi la problemon, do mi nun devas atendi 72-horojn por ricevi telefonalvokon de inĝeniero...

Kronvirusaĵoj

La Brita Ĉefministro nun havas kronviruson kun persistema tuso kaj febro.  Li deklaras ke li daŭre gvidos Brition kaj faros gravajn decidojn.  Precize kion ni bezonas - iu kun forta febro farante gravajn decidojn 😑

Jen kial ni bezonis tiom da neceseja papero...


Finfine

Do, laŭeble restu sanaj, restu bonhumoraj, kaj ĝis baldaŭ!


The Coronavirus Diaries: 27.03.2020


This is why we needed all that toilet paper:




Finally

Have a good day and see you soon!



No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...